koluzio

0 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 13, 2015, 5:27:17 AM7/13/15
to ED.BLdiskutlisto
Laŭ PIV ĝi signifas "sekreta, plej ofte kondamninda, interkonsento"
Sume "kontraŭleĝa interkonsento".

Tamen oni devus pli bone taksi la aferon laŭ la juĝista vidpunkto
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2015, 6:05:35 AM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo:

|   Laŭ PIV ĝi signifas "sekreta, plej ofte kondamninda, interkonsento"  Sume "kontraŭleĝa interkonsento". Tamen oni devus pli bone taksi la aferon laŭ la juĝista vidpunkto.

Ni ne havas linion pri tio. Ĉu vi estas proponanta, ke ni komencu dikuti pri

koluzi-o --> (aŭ =) kontraŭ-leĝ-a inter-konsent-o ?

Amike

Renato

--
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Jul 13, 2015, 6:46:51 AM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com

En la itala jura lingvajxo ekzistas ja “collusione” (el la latina colludere = kun-ludi), sed temas pri termino tute faka, absolute nekomprenata de la ordinara homo.

 

La cxefa (nemankipova) trajto de koluzio estas la sekreteco.

Gxi povas esti frauxda/ trompa kaj tial kontrauxlegxa (ekzemple, kiam du sxajnaj disputantoj kasxe akordigxas por trompi la jugxiston, aux kiam advokato sekrete akordigxas kun la kontrauxulo, aux kiam policano kasxe akordigxas kun legxrompanto sxajnigante ne vidi, aux kiam politikisto kasxe akordigxas kun organizita krimularo, aux kiam du entreprenoj kasxe akordigxas cxe partopreno en adjudika konkurso, aux kiam du entreprenoj kasxe akordigxas por fiksi prezon starigante faktan monopolon); sed en kelkaj kazoj gxi ankaux povus esti nekontrauxlegxa (ekzemple, ne cxiuj legxaroj malpermesas akordigxon de du entreprenoj).

La nepraj elementoj estas la sekreteco kaj la celo akiri al sia avantagxon kaj/ aux al aliaj malavantagxon. Do, laux mi (laux la cirkonstancoj) “sekreta interkonsento” aux “kasxa interkonsento” (eventuale ankaux  “trompa interkonsento”) estas tauxgaj esprimoj; en difinitaj kazoj, povus tauxgi ecx “kontrauxlegxa interkonsento”, kio tamen estas iom limigita formulo.

Saluton

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: lunedì 13 luglio 2015 11:27
A: ED.BLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) koluzio

 

Laŭ PIV ĝi signifas "sekreta, plej ofte kondamninda, interkonsento"
Sume "kontraŭleĝa interkonsento".

Tamen oni devus pli bone taksi la aferon laŭ la juĝista vidpunkto

J-K Rinaldo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 13, 2015, 8:02:05 AM7/13/15
to la-bona...@googlegroups.com

| Rinaldo:  Laŭ PIV ĝi signifas "sekreta, plej ofte kondamninda, interkonsento"Sume "kontraŭleĝa interkonsento". Tamen oni devus pli bone taksi la aferon laŭ la juĝista vidpunkto.

Ni ne havas linion pri tio. Ĉu vi estas proponanta, ke ni komencu dikuti pri

koluzi-o --> (aŭ =) kontraŭ-leĝ-a inter-konsent-o ?
Kompreble, atendante jurajn rimarkojn

Rilate al proksima printadon de la BL-vortaro, mi profitas por atentigi ke estas ankoraŭ multegaj PIV-radikoj ne ekzaminataj.
Utilus disdividi la 24 literojn inter la listanoj por atente kontroli.

Malgraŭ la netaŭga somera sezono!
J-K Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages