Re: frisk-a

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 8, 2009, 5:00:56 PM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sat 7 Mar 2009 17:33
From: "Nakai Cuneo"

> La frazo "Tio estas permesebla" ne estas skriberaro. Cxar la vorto
> malvarmeta estas tre longa, kaj multaj personoj diras ke uzo de la
> vorto "friska" en poemo kaj poezio estas komforta.

Miaimprese/miaopinie, la vortoj friska kaj frida havas signifojn aliaj ol
simple malvarmeta. Friska rilatas al temperaturo *agrable* malvarma.
Frida rilatas al temperaturo kia en fridujo, aw al "metafora" uzo: oni
povas trakti iun fride, amikeco povas fridigxi

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2009, 5:22:39 PM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Friska rilatas al temperaturo *agrable* malvarma.
> Frida rilatas al temperaturo kia en fridujo, aw al "metafora" uzo: oni
> povas trakti iun fride, amikeco povas fridigxi
>
Kara Ronaldo, kvankam mi estas nekredanto, mi estas devigata preĝi por
la savo
de via animo. Surbaze de tiaj principoj ni povus havi amason da vortoj,
ekzemple: kolda = malagrable malvarme, kalta = malvarme kiel en Norda
Germanujo en januaro, barda = malvarma kiel en la dezerto nokte, ktp.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages