Re: (la bona lingvo) gik-o

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 14, 2010, 5:22:29 AM12/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la vortaro-blogo, en kiu John Wells diskutis la enhavon de sia vortaro, estis diskuto pri "geek" kaj "nerd": http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/03/nerds-and-geeks.html

Leginte la tutan diskuton, mi proponas jenan linion:

gik·o → stud·em·ul·o, (komput·/teĥnik·)fantatik·ul·o/mani·ul·o/obsed·at·o, kod·um·ul·o

Ĉi-kaze ne ĝenas havi multajn alternativojn, ĉar temas pri malpreciza vorto, kiun oni devas malsame transdoni laŭ la diversaj kuntekstoj. Esperanto ne bezonas vorton kun precize la sama malprecizeco kiel "geek" (tio ĉiuokaze ne eblas, ĉar la signifonuancoj de "geek" daŭre ŝanĝiĝas).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2010, 10:08:46 AM12/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   gik·o → stud·em·ul·o, (komput·/teĥnik·)fantatik·ul·o/mani·ul·o/obsed·at·o, kod·um·ul·o

 

Mi registris tion. Mi vane (almenaŭ pri kelkaj multradikuloj) provis altiri la atenton en kelkaj listoj pri tio, ke la vortaro de Wells donas akcepteblan tradukon por ambaŭ terminoj.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages