"novradiko"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2009, 12:11:27 PM4/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas demandis:

> Miaj ideoj pri (pli bone: mia kompreno de) "nova vorto", "formo nova"
> kaj "neologismo" koheras kun la verkoj de Zamenhof (precipe kun la
> sepa kaj oka alineoj de la Antauparolo al la Fundamento). Mi ne scias,
> kun kiu au kio viaj ideoj koheras.

En la praktika uzado preskaŭ neniu Esperantisto uzas la esprimojn "neologismo", "novradiko" aŭ "nova radiko" laŭ la Zamenhofa kompreno. La kompreno de Renato (kaj de mi) estas tiu de la ĝenerala Esperantistaro, dum vi daŭre bazas vin  sur la arĥaikiĝinta kompreno de Zamenhof (kaj ĉi-liste jam dekfoje ripetis ĝin).

Certe estas utile konscii pri la Zamenhofa kompreno, sed estas neniu bezono mem uzi la vorton tiel. Tio fakte nuntempe plej ofte kaŭzus miskomprenojn. Se mi volus paroli pri la Zamenhofa kompreno de la vorto, mi dirus "neologismo laŭ la Zamenhofa kompreno" aŭ ion similan. Se iu ne konas la Zamenhofan komprenon, li tiuokaze povas demandi min. Aliflanke, preskaŭ ĉiu Esperantisto konas la nuntempe kutiman komprenon de la vorto.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Apr 27, 2009, 1:12:40 PM4/27/09
to la bona lingvo
On 27 Apr., 18:11, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> En la praktika uzado preskaŭ neniu Esperantisto uzas la esprimojn
> "neologismo", "novradiko" aŭ "nova radiko" laŭ la Zamenhofa kompreno.

Eble. Sed en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro nepre
estas konsiderite, ke ekzemple "bugheto" kaj "proleto" estas ne "novaj
vortoj", sed "formoj novaj", do ke la Zamenhofa termin-uzado de la
Antauparolo al la Fundamento estas priatentita:

< http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html >

> La
> kompreno de Renato (kaj de mi) estas tiu de la ĝenerala Esperantistaro, dum
> vi daŭre bazas vin  sur la arĥaikiĝinta kompreno de Zamenhof (kaj ĉi-liste
> jam dekfoje ripetis ĝin).
>
> Certe estas utile konscii pri la Zamenhofa kompreno, sed estas neniu bezono
> mem uzi la vorton tiel.

Eble neniu bezono, sed nepre rajto: La vorto "neologismo" ja estas
oficiala, sed por ghi ne estas oficialaj difino au tradukoj. Tiaokaze
pri mia kompreno de "neologismo" mi povas prave resendi al la Bulonja
Deklaracio, alineo 4, frazo 6: Lau ghi "pro plena unueco de la lingvo
al chiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe
tiun stilon, kiu trovighas en la verkoj de la kreinto de Esperanto,
kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas
ghian spiriton".

Kio au kiu malhelpas la Akademion oficiale difini la koncernan vorton?

--
Andreas Kueck


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages