Situacio de la listo

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 2:29:14 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,

la sukceso de nia listo estas klare perceptebla hodiau', c'ar la unua
listano petis min forvis'i lin de la listo, c'ar estas tro da
mesag'oj kaj li ne sukcesas sekvi ilin en la ret-kafejo, el kiu li
kutime retumas.

Tio signifas, ke ni multe laboras. Samtempe ni eble devas provi trovi
metodon por same intense labori, sed malpliigi la nombron de mesag'oj
en c'i tiu listo, por ne perdi pli kaj pli da listanoj, kiuj simple
ne sukcesas legi.

Mi ne scias, kiel fari tion.

C'u ni volas provi pri tio, ke c'iu, kiu volas proponi ion novan au'
komenti pri io jam ekzistanta rekte skribas nur al mi
<renato....@esperanto.org>. Mi poste petos la liston, sed ne per
pli ol unu mesag'o tage, pri tradukoj al aliaj lingvoj kaj poste
raportos pri la konkludoj?

Se iu havas alian solvon, g'i estas bonvena. Intertempe niaj listoj
estas pli kaj pli rigardataj de eksteruloj (ni preskau' atingis 2400 vidojn).

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2007, 2:45:03 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Samtempe ni eble devas provi trovi
metodon por same intense labori, sed malpliigi la nombron de mesag'oj
en c'i tiu listo, por ne perdi pli kaj pli da listanoj, kiuj simple
ne sukcesas legi.

Lau mia opinio, ni devus rezigni pri la malnova metodo diskuti per dissendolisto, kaj progresi al la multe pli efika kaj organizita maniero diskuti per vikio. En vikio, la tuta diskuto pri unu temo restus en unu loko, anstatau diserighi en diversaj mesaghoj. Oni malpli facile pretervidus komentojn de unuopuloj. Samtempe onia retmesaghkesto ne estus supershutita per mesaghoj. Oni mem decidus kiam iri al la vikio kaj rigardi la diskutojn. La dissendolisto tiam povus esti uzata por atentigi pri aparte atentindaj diskutoj.

Char la retpagho jam troveblas en vikio, tiu shangho devus esti teknike facile realigebla. La listanoj bezonus uzantokontojn por la vikio kun la rajto redakti diskutpaghojn. Kiam oni ekz-e volas diskuti pri la alternativoj al "nazalo" oni farus tion sur la diskutpagho por la litero "n".

Kion la aliaj pensas pri chi tiu propono?

Marcos

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 23, 2007, 3:10:35 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato :
Mi rekomendas enkonduki unu novan vorton en definita tempo (unu tago,
du aux tri) kaj poste oni povas diskuti pri tio kaj kiam vi pensas ke
la diskutoj suficxas vi povas sendi konkludon. La malavantagxo de nuna
situatio estas apero de novaj vortoj antaux suficxa diskuto pri la
lastaj.

Sincere ,
Keyhan Sayadpour

On 11/23/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Karaj listanoj,
>
> la sukceso de nia listo estas klare perceptebla hodiau', c'ar la unua
> listano petis min forvis'i lin de la listo, c'ar estas tro da
> mesag'oj kaj li ne sukcesas sekvi ilin en la ret-kafejo, el kiu li
> kutime retumas.
>

> Tio signifas, ke ni multe laboras. Samtempe ni eble devas provi trovi


> metodon por same intense labori, sed malpliigi la nombron de mesag'oj
> en c'i tiu listo, por ne perdi pli kaj pli da listanoj, kiuj simple
> ne sukcesas legi.
>

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 23, 2007, 6:28:13 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Tio signifas, ke ni multe laboras. Samtempe ni eble devas provi trovi
> metodon por same intense labori, sed malpliigi la nombron de mesag'oj
> en c'i tiu listo, por ne perdi pli kaj pli da listanoj, kiuj simple
> ne sukcesas legi.

> Mi ne scias, kiel fari tion.

Mi rekomendas ekuzi vikion, farante chiujn diskutojn en ghi.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 23, 2007, 10:39:19 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute samopinias. La nura problemo estas, ke ne cxiuj listanoj kapablas samnivele regi sian komputilon, pro tio helpo de spertuloj nepras.
Thu

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2007, 1:23:53 AM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,

leginte la proponojn pri transiro al vikia diskuto kaj ankau' la
rimarkon de Thu:

>La nura problemo estas, ke ne cxiuj listanoj kapablas samnivele regi
>sian komputilon, pro tio helpo de spertuloj nepras.

mi provos kunmeti sistemon kun ambau' elementoj: vikia diskuto kaj
resumoj au' g'eneralaj diskutoj en la listo. Multaj ankorau' trovas
la liston pli facile uzebla.

C'iuokaze, mia teh'nikisto revenos dimanc'e, kaj do dum la venonta
semajno ni elpensos ion. Intertempe ni restu kiel nun kun g'eneralaj
mesag'oj al la listo kaj mesag'oj pri unuopaj s'ang'oj/konsiloj rekte al mi.

Pilar Otto

unread,
Nov 24, 2007, 9:39:33 AM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Lau mia opinio, ni devus rezigni pri la malnova metodo diskuti per
> dissendolisto, kaj progresi al la multe pli efika kaj organizita
> maniero diskuti per vikio.
[...]

>
> Kion la aliaj pensas pri chi tiu propono?

Mi supozas, ke por la plimulto el la listanoj gxi estas la plej oportuna
maniero. Tamen mia propra retuma fervoro ne estas suficxa, por ke mi memvole
sercxu la vortlistojn por kontroli, cxu estas io nova. Do mi versxajne ne
kontribuus, se oni sxangxus la procedon - kaj se neniu stimulus min al pli
aktiva kaj esplora retumado.

Otto

Adam Raizen

unread,
Nov 24, 2007, 10:48:48 AM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas, kaj mi pensis dum iom da tempo ke tia ŝanĝo necesas. Eĉ pli bone, oni havu apartan paĝon por ĉiu unuopa vorto, ekz. 'nazalo', kaj diskutu pri ĝi en tiu paĝo aŭ en ĝia diskutpaĝo.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Adam Raizen

unread,
Nov 24, 2007, 10:53:30 AM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Oni povas kontroli ĉiutage nur la paĝon de lastaj ŝanĝoj, kaj tie estus montritaj ĉiuj lastatempaj ŝanĝoj. (Nuntempe tio estas ĉe: http://www.bonalingvo.it/index.php/Speciala:Recentchanges ) Se eĉ tio estas tro da laboro, eble oni povus aboni iun retpoŝtan liston de la ĉiutagaj lastaj ŝanĝoj.

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2007, 5:51:59 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Do mi versxajne ne kontribuus, se oni sxangxus la procedon - kaj se
neniu stimulus min al pli aktiva kaj esplora retumado.

Kara Otto, tio estus tragedio neriparebla, c'ar vi estas kaj
kontribua kaj ec' sag'a.

Provizore mi estu la kunligo inter c'iuj listoj kaj vikioj. Nun mi
kreis liston por la oftaj kontribuantoj. G'ia nomo estas:

<la-bona-lingvo...@googlegroups.com>.

Kiu ne timas mesag'o-kvanton alig'u al g'i. La aliaj restu c'i tie
kaj mi informos ilin pri la konkludoj de la debatoj.

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2008, 7:43:24 AM1/6/08
to Jeremi Gishron, la-bona...@googlegroups.com
kara jeremi,

mi forigis vin el la listo la-bona-lingvo.

nun, per kiu adreso vi volas esti religita al tiu listo?

amike

renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages