Mi ne komprenas la voĉdonon de Noam. La nuna linio estas:
humana [1] ~ homa, homeca; (laŭ la senco) homama
Noam skribis, ke li ne volas "ankaŭ" anstataŭ "prefere". Sed jam estas "ankaŭ". Do, ĉu li preferas "prefere"? Ŝajne li ankaŭ aprobas la aldonon de "kompata, bonfara, helpa", sed samtempe li volas forigi la tutan linion. Ĉiuj el tiuj proponoj ŝajnas al mi kontraŭdiraj. Tial mi ne komprenas.
Mi proponas:
humana [1] ~ homama, homeca, kompatema, bonfarema.
Mi forigus "homa", ĉar kompreneble homo estas homa. Tio estas memevidenta. "Helpa" ŝajnas al mi tro ĝenerala - ĝi ne nepre rilatas al la vorto "humana".
La linio estas konservinda. Mi ne komprenas la signifon de "laŭ la senco" en la originala versio.
Anna
-- Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891