Re: redundanco

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 27, 2009, 3:30:44 PM8/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Fri 21 Aug 2009 03:22
> From: Adam Raizen
>
>
> ?u iu povas proponi bonan anstata?a?on por 'redundanco'? 'Superflueco'
> ?ajnas iom mankhava.

kaj troiga
> Date: Fri 21 Aug 2009 05:40
> From: Renato Corsetti
>
>
> Adam:
>> ?u iu povas proponi bonan anstata?a?on por 'redundanco'? 'Superflueco'
>> ?ajnas iom mankhava.
> ?u vi celas redundanc- en la lingva senco? En vikipedio oni trovas:
>
> /*Redundo* estas la fakto, ke da io estas pli ol necese por plenumi
> certan funkcion./

ne *da io* sed *da ioj*, mi dirus. ne da karbo, oleo aw tergaso, sed
jes de renoj
ekzemple. Oni povas havi plenan vivon, ecx se unu mankas

> == 4 of 5 ==
> Date: Fri 21 Aug 2009 14:29
> From: Renato Corsetti
>
>
> Harri:
>> La? mia opinio, "ripeteco" estas sufi?e ta?ga vorto. . .
>>
> Do, se neniu protestas mi enmetus la linojn:
>
> redundanc-o --> ripet-ec-o
> redund-o --> ripet-ec-o

mi protestas

>
> ?u eble anka? "inform-tro-ec-o" ta?gas?

eble, sed nur en precize difinita specifa kazo

gxis, Ronaldo

ro-esp

unread,
Aug 27, 2009, 3:37:33 PM8/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Sat 22 Aug 2009 06:37
> From: "Pilar Otto"
>> Mi konas "redund(anc)on" cxefe el la lingvoscienco. Jen du okazoj:
>
> 1. Kiam oni komencis identigi la trajtojn, kiuj konsistigas la "fonemojn" de
> difinita lingvo, oni difinis kelkajn tiajn trajtojn kiel "distingajn" kaj
> aliajn kiel "redundajn". Tamen, en certaj cirkonstancoj trajto klasita kiel
> "redunda" povis montrigxi necesa por la gxusta interpretado de la fonemo.
>
> 2. Oni faris eksperimenton pri la kapablo kompreni svedlingvan parolon,
> aldonante cxiam pli fortan fonan bruon. En la eksperimento partoprenis
> kelkaj denaskaj svedlingvanoj kaj kelkaj bonaj parolantoj de la sveda
> lingvo, sed ne denaske. Montrigxis, ke la denaskuloj kapablis kompreni la
> parolon kun multe pli da fona bruo ol la ne-denaskuloj. Tiun rezulton oni
> interpretis tiel, ke denaskaj parolantoj kaptas pli da redundo ol
> ne-denaskaj parolantoj, do ke por la denaskuloj la redundo ne troas, sed
> faciligas kaj rapidigas la "decxifradon".
>
> Redund(anc)o do estas tio, ke informo estas donata krome, ripete,

mi dirus ne "ripete" sed nur "plurfoje, plurloke"

> Dum mi skribas cxi tion, mi ekpensas pri alia ekzemplo. Estas redunde, ke
> frazo komencigxas per majusklo: la antauxa frazo ja finigxas per frazfina
> signo (. ? !). Tamen, se punkto estas ne frazfina, sed mallongiga, la
> majusklo ne estas redunda: aperas minusklo post mallongigo, kiu ne finas
> frazon, kaj majusklo post mallongigo, kiu finas frazon. Multaj ecx diras, ke
> ili bezonas frazkomencan majusklon por faciligi la legadon - malgraux la
> redundeco.

bonega ekzemplo!
> Date: Sat 22 Aug 2009 08:13
> From: "Leo De Cooman"
>
>
> Otto skribis:
>> Redund(anc)o do estas tio, ke informo estas donata krome, ripete, sed ...
>
> Chu: redund(anc)o = "krominformo" ?

nepre ne, ja tute ne temas pri kroma informo, nur pri kroma dono den
tiu informo

> Date: Sat 22 Aug 2009 08:45
> From: Renato Corsetti
> Restas nun anka? alia tasko: kiel oni tradukas al Espernato la angla
> "redundant" en la senco de troa laboristo maldungota.

dupa? :-)
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Pilar Otto

unread,
Aug 28, 2009, 5:36:37 AM8/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
ronaldo:

>> From: Renato Corsetti
>> Restas nun anka? alia tasko: kiel oni tradukas al Espernato la angla
>> "redundant" en la senco de troa laboristo maldungota.
>
> dupa? :-)
EEE? Laux mia vortaro "dupo" signifas "stultulo, naivulo". Mi ne estas tiom
stulta/naiva, ke mi kredas, ke labordonantoj pretas maldungi nur dupojn.

Otto

Leo De Cooman

unread,
Aug 28, 2009, 8:36:34 AM8/28/09
to Pilar Otto, la-bona...@googlegroups.com
Kara Otto,
legante vian reagon al la mesagho de Ronaldo, venis en mian kapon eblan
anstatauan vorton por "redunda". Chu "supersuficha" estus akceptebla vorto?

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Aug 28, 2009, 7:57:45 AM8/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

Chu "supersuficha" estus akceptebla vorto?

Tio laŭ mi estas tre bona propono. Ĝi ŝajnas al mi pli taŭga ol la nuntempe listigitaj "ripeta", "(inform)abunda" kaj "balasta".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2009, 1:15:18 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

Chu "supersuficha" estus akceptebla vorto?
Mi nun enmetis ĝin kaj ni havas la linion:

redundanc·o (en lingvistiko kaj en aliaj sciencoj) → super·sufiĉ·o, ripet·ec·o, (inform·)abund·o, balast·ec·o

Ĉu ni forigu ion?

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Sep 11, 2009, 9:28:29 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
nor...@googlegroups.com sendis:
> Date: Thurs 10 Sep 2009 14:37
> From: Marcos Cramer
>
>
> Renato responde al Pjer-Buvje:
>
>> > Eble tutsimple: ad'ec'o!chu ne?
>> dankon, pjer, pro la propono. adeco efektive similas ripetecon.
>> kion pensas la aliaj?
>
> La? mi "adeco" en tiu signifo estus tute nekomprenebla.

mi konsentas. Mi ne povas kompreni/analizi la vorton per -ad- kaj -ec-

gxis, Ronaldo N

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages