Re: (la bona lingvo) irit-i

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 20, 2010, 3:54:48 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte ni momente jam havas la linion

irit·i → ĝen·i

Mi ne kompetentas pri medicino, sed ŝajnas al mi ke povus esti grava diferenco inter "iriti" kaj "eksciti". Ankaŭ ekzistas la Fundamenta "inciti", kiu laŭ ReVo ankaŭ havas medicinan signifon. Ĉu eble José Antonio (aŭ alia medicinisto kiu legas ĉi tiun liston) povus komenti pri la medicinaj signifoj de "iriti", "eksciti" kaj "inciti" por prijuĝi ĉu eblas anstataŭigi "iriti" per unu el la aliaj du?

Por la nemedicinaj uzoj de "iriti" plej ofte "kolerigi" taŭgas kiel alternativo, kaj foje ankaŭ "ĝeni". Tamen, se ni decidos ke "inciti" estas uzinda kiel medicina vorto (kaj eble eĉ proponas ĝian oficialigon), tiam oni ja ne povas tre forte kontraŭi metaforajn uzojn de la vorto.

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
Oct 21, 2010, 6:32:39 AM10/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> Mi ne kompetentas pri medicino, sed ŝajnas al mi ke povus esti grava diferenco inter "iriti" kaj "eksciti".
 
Kvankam mi ne estas medicinisto, mi konsultis PIV kaj trovis:
iriti: forte eksciti, kolerigi,
dum mi atendis
eksciti: forte iriti.
La diferenco inter la du vortoj (lau mia nacilingva interpreto) en ne-faka lingvo, ke 'iritigho' povas signifi, krom fizika (gheno), ankau psika, humora, mensa (gheno), ekzemple pro iu kondutmaniero au rimarkigo de homo, dum kun 'ekscitigho' mi pensas pri pli alte fiksita nivelo de iritigho ofte pro io por mi grava okazajho - ankau seksuma ekscitigho -, kiu kauzas ankau fizikajn kromfenomenojn, ekz. rughighon, korbatrapidighon.
 
amike,
Johan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages