egh-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2010, 12:34:08 PM2/22/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Plusendo d emesagho de Leo:

Je 22/02/2010 10:57, Marcos Cramer skribis:
Renato demandis pri:

eĝo --> angulrando

Unue, mi volas diri, ke mi konsentas kun Anna ke "rando" ofte sufiĉas kiel alternativo al "eĝo". En la komuna lingvo "eĝo" verŝajne ne estas vere bezonata.

Tamen en la faklingvoj de geometrio kaj teĥniko, la distingo inter "eĝo" kaj "rando" gravas. Anstataŭigi "eĝo" per "angulrando" laŭ mi ne multe helpas en tiuj faklingvjo. Fakte mi tute ne povas pensi pri iuj realaj ekzemploj en kiuj "angulrando" estus bona alternativo al "eĝo".

Prefere ni proponu la fakvorton "eĝo" por oficialigo.

Mi konsentas pri oficialigo de "eĝo".
Kaj kion ni diru pri "edro"? Laŭ mi ankaŭ oficialigenda.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2010, 1:48:40 PM2/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis chiujn mesaghojn pri egho, kaj provizore registris:

eĝ·o (en la komuna lingvo) → rand·o, angul·rand·o .


Prefere ni proponu la fakvorton "eĝo" por oficialigo.
Bone, lau mi. Ni faros tion en la listo pri oficialigindaj vortoj.

Kaj kion ni diru pri "edro"? Laŭ mi ankaŭ oficialigenda.
Faru proponon kun difino en la tiucela listo.

Amike

Renato


Pjer

unread,
Feb 23, 2010, 4:56:37 PM2/23/10
to la bona lingvo
La angulrando de kubo povas esti streko (eĝo) ankaŭ strekoj, kiuj
konsistigas kvadraton, ankaŭ eĉ (ne ebenaj) strekoj, kiuj konsistigas
seslateron. Tio dependas de kie oni rigardas ĝin, ĉu ne? Do, eble :
randostreko estus pli taŭga ol angulrand(er)o laŭ mi, kiam oni parolas
matematike pri eĝo.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2010, 2:23:29 AM2/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
La angulrando de kubo povas esti streko (eĝo) ankaŭ strekoj, kiuj
konsistigas kvadraton, ankaŭ eĉ (ne ebenaj) strekoj, kiuj konsistigas
seslateron. Tio dependas de kie oni rigardas ĝin, ĉu ne? Do, eble :
randostreko estus pli taŭga ol angulrand(er)o laŭ mi, kiam oni parolas
matematike pri eĝo.
  

Matematikon mi ne konas sed geometrion ankoraŭ malplie. Eble Leo volos respondi.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 24, 2010, 1:23:12 PM2/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 24/02/2010 8:23, Renato Corsetti skribis:
Matematiko kaj geometrio estas gravegaj iloj por inĝeniero, sed tio ne signifas, ke mi estas spertulo pri terminologio en tiuj fakoj, certe ne se temas pri aliaj lingvoj.
Mi ĵus vidis, ke  PIV efektive donas al streko ankaŭ la signifon de "segmento de linio", sed ne scias, ĉu tio estas "pivismo" aŭ fundamenta signifo de "streko".
En la nederlanda "eĝo" estas "ribbe", vorto similanta "rib", ripo (ribbe kaj rib havas la saman pluralan formon en la nederlanda). Do, se la fundamenta signifo de ripo ne estas klara, oni povus aserti, ke "eĝo estas ripo". Mi simple ne scias.
Same pri "edro". "Pluredro" estas en la nederlanda "veelvlak", laŭvorte "mult-ebeno" aŭ "plur-ebeno".
Mi provis lerni ion el diversaj matematikaj terminaroj en interreto, sed ili ne multe helpis, ĉar ili ne uzas la samajn terminojn...

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 24, 2010, 6:43:39 PM2/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Char che "egho" temas pri interajho inter du nesamgradaj ebenoj, la
radiko "angul" devas enesti en la vorto. Mi tial proponas
"angulstreko", se oni ne povas alie nociigi tiun vorton.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2010, 2:14:12 AM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

Mi tial proponas
"angulstreko", se oni ne povas alie nociigi tiun vorton.
  
Ĉu "angul-rando" ne funkcius?

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 25, 2010, 4:50:40 AM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Marcel:
>> Mi tial proponas
>> "angulstreko", se oni ne povas alie nociigi tiun vorton.

> Ĉu "angul-rando" ne funkcius?

Mi ne scias, sed mi scias, ke "streko" ne taŭgas, ĉar
streko ĉiam estas io desegnita (aŭ simile kreita).
Eĝo plej ofte estas io nedesegnita. Certe desegno povas
bildigi eĝojn, sed nur desegnoj de eĝoj estas strekoj.
Efektivaj eĝoj ne estas strekoj.

Kredeble "linio" pli bone trafus, sed mi ne certas...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 25, 2010, 5:37:08 AM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Char "streko" estas linio, ghi estas pli tauga, lau mi, ol rando, kiu
povas esti pli largha. Ankau eblas "angullinio" (= linio che angulo),
sed chi lasta eble povus signifi "linio kiu havas angulon". Chu?

Pjer

unread,
Feb 26, 2010, 5:36:02 PM2/26/10
to la bona lingvo
Fakte la fundamentero estas strek' (i-vorto), do strek'o aŭ
angulstreko oni uzos pri desegnitaĵo.

Kial ne uzi la simplajn vortojn : latero kaj ebeno, ekzemple:
kubo havas ok "eĝojn", ok angulrandojn aŭ pli simple ok laterojn.
kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
"facoj" (limitaj ebenoj).
Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2010, 3:41:18 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
kubo havas ok "eĝojn", ok angulrandojn aŭ pli simple ok laterojn.
  
Kara Pjer, mi iĝas ĉiam pli konfuzita. Kiu el tiuj esprimoj estas tiu, kiun vi preferas?

kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
"facoj" (limitaj ebenoj).
  
Kaj ankaŭ en ĉi tiu okazo, kiun vi preferas?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Feb 27, 2010, 2:18:47 PM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/02/2010 23:36, Pjer skribis:

> Fakte la fundamentero estas strek' (i-vorto), do strek'o aŭ
> angulstreko oni uzos pri desegnitaĵo.
>
> Kial ne uzi la simplajn vortojn : latero kaj ebeno, ekzemple:
> kubo havas ok "eĝojn", ok angulrandojn aŭ pli simple ok laterojn.
> kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
> "facoj" (limitaj ebenoj).

Provante (vane) mense "vidi" la figuron, kiun vi skizis, mi memoretas,
ke ekzistas ekzemple kvaranguloj kaj kvarlateroj (ùi laŭvorte tradukas
la nederlandlingvajn terminojn vierhoek kaj vierzijde), kiuj estis
malsamaj aferoj. Tamen, ĉar tiuj ne havis praktikan aplikon en mia fako,
mi iom forgesis la detalojn. Se mi bone memoras kvarlatero povas havi 6
angulojn. Ĉu ni ne havas matematikiston en nia listo?
Pere de la nederlandlingva termino "(volledige) vierzijde" mi trovis
Esperantan vikipedion pri tiaj aferoj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kvarlatero

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Feb 27, 2010, 3:41:05 PM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo demandis:


> Ĉu ni ne havas matematikiston en nia listo?

Mi estas matematikisto.


> Se mi bone memoras kvarlatero povas havi 6 angulojn.

Pri tio mi neniam legis aŭ aŭdis. Laŭ mia scio "kvarlatero" kaj "kvarangulo" estas ĉiam la sama afero. Sed se oni laboras kun iu stranga geometria sistemo en kiu povas esti diferenco inter la nombro de anguloj kaj la nombro de lateroj, la termina distingo inter "kvarangulo" kaj "kvarlatero" ja povus esti utila.

La de vi menciita "volledige vierzijde" ("kompleta kvarlatero") estas precipe studata kadre de la projektiva geometrio, kiu estas tute alia speco de geometrio ol la kutima Eŭklida geometrio. En la projektiva geometrio ĉiuj linioj intersekcas sin, do ne ekzistas paralelaj linioj.

Ĉiuokaze, ni jam tro devojiĝas de la ĉi-lista temaro.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Feb 28, 2010, 9:23:55 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com, Marcos Cramer

Je 27/02/2010 21:41, Marcos Cramer skribis:

Vere, jes! En nia libro pri eŭklida geometrio estis "suplementoj" pri
"moderna geometrio" post ĉiu ĉapitro. Verŝajne ie tie estis klarigo pri
kompletaj kvarlateroj, do fakte 4 linioj, kiuj entute formas 6 anguloj.
Se mi bone memoras, ankaŭ tie troviĝis "teoremo de Apolonius". Sed ĝi
verŝajne ne havis praktikan utilon por mi.
Dankon pro via respondo, kara Marcos.

Amike salutas Leo

Andreas Kueck

unread,
Feb 28, 2010, 10:51:57 AM2/28/10
to la bona lingvo
On 22 Feb., 18:34, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Plusendo d emesagho de Leo:
>
> Je 22/02/2010 10:57, Marcos Cramer skribis:> Renato demandis pri:
>
> >     eĝo --> angulrando

En kiaj okazoj ne estas oportune esprimi la ideon de "egho" per la
oficiala "latero"?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2010, 11:28:34 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:


En kiaj okazoj ne estas oportune esprimi la ideon de "egho" per la
oficiala "latero"?
  
Mi ne komprenis ankoraŭ sed Marcos scias.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Feb 28, 2010, 2:48:39 PM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Pjer <pjer-...@voila.fr>

> Kial ne uzi la simplajn vortojn : latero kaj ebeno, ekzemple:

> kubo havas ok "e?ojn", ok angulrandojn a? pli simple ok laterojn.

???? Cxu ci celas diri *dekdu* ?


> kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
> "facoj" (limitaj ebenoj).

sxajknas al mi ke jes

> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
>
> Je 26/02/2010 23:36, Pjer skribis:

>> kubo havas ok "e?ojn", ok angulrandojn a? pli simple ok laterojn.


>> kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses
>> "facoj" (limitaj ebenoj).
>
> Provante (vane) mense "vidi" la figuron, kiun vi skizis, mi memoretas,

> ke ekzistas ekzemple kvaranguloj kaj kvarlateroj (ùi la?vorte tradukas


> la nederlandlingvajn terminojn vierhoek kaj vierzijde), kiuj estis
> malsamaj aferoj.

CXu "vierzijde" estas flandra(?) esprimo por "tetraeder" ktp, t.e.
piramidsimila figuro kun ne kvadrato sed triangulo kiel bazo ?


> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
>> Se mi bone memoras kvarlatero povas havi 6 angulojn.

mi supozas ke kutime gxi havas 4 pintojn

> Pri tio mi neniam legis a? a?dis. La? mia scio "kvarlatero" kaj "kvarangulo"
> estas ?iam la sama afero.

mi pensas ke ne. kvarlatero estas spaca figuro, dum kvarangulo estas
dudimensia

> ?iuokaze, ni jam tro devoji?as de la ?i-lista temaro.

tio min apenaw gxenas. Se nur ni eliminas konfuzojn - cxar de tio
profitas cxies esp-o :-)

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Leo De Cooman

unread,
Mar 1, 2010, 3:59:10 PM3/1/10
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Je 28/02/2010 20:48, ro-esp skribis:

Provante (vane) mense "vidi" la figuron, kiun vi skizis, mi memoretas,
ke ekzistas ekzemple kvaranguloj kaj kvarlateroj (ùi la?vorte tradukas
la nederlandlingvajn terminojn vierhoek kaj vierzijde), kiuj estis
malsamaj aferoj.

CXu "vierzijde" estas flandra(?) esprimo por "tetraeder" ktp, t.e. piramidsimila figuro kun ne kvadrato sed triangulo kiel bazo ?

Tute ne! Ĝi estas ĝeneralnederlanda (fak)vorto. "Tetraedro" estas "viervlak", tridimensia figuro, dum "vierzijde" estas dudimensia figuro konsistanta el 4 lateroj (rektaj linioj), kiuj ĝenerale havas  6 intersekcojn, do formas 6 angulojn, se oni konsideras nur la "internajn" angulojn. Intertempe Marcos jam memorigis min, ke temas pri "volledige vierzijde" (kompleta kvarlatero), koncepto el ne-eŭklida geometrio.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Mar 2, 2010, 9:50:10 AM3/2/10
to la bona lingvo
Jes, kiam mi legas (la dekdu) laterojn de la kubo mi pli facile pensas
pri "egho" ol kiam mi legas( la dek du) angulrandoj de la kubo. La
vorto angulrandoj povus pensigi ankaù pri la ok 'pintoj' de la kubo.
Randon oni uzas ekzemple ankoraù por la du ekstremajho de latero.
Angulrando povas taugi sed shajnas al mi malpli preciza ol latero, do
mi preferus:
egho --> latero
Renato petis pri edro!
edro --> latera ebeno ?
faco --> limita ebeno ?

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2010, 4:26:44 AM3/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
egho --> latero
edro --> latera ebeno ?
faco --> limita ebeno ?
Kara Pjer, mi atingis la limon de miaj scioj pri geometrio. Kelkaj pli fakaj ol mi komentu.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2010, 4:38:44 AM3/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pri la propono anstataŭigi "eĝo" per "latero": Tio certe funkcias kiam oni parolas pri la eĝoj de pluredro. Sed ekzemple la du cirklajn eĝojn de cilindro mi ne emus nomi "lateroj". Aldone, por la ne-matematikaj uzoj de "eĝo" (en teĥniko), "latero" ankaŭ tute ne ŝajnas bona alterantivo.

Do mi daŭre opinias ke kiel faka vorto "eĝo" necesas, eĉ se ekster la faka lingvouzo ĝi diversmaniere anstataŭeblas.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2010, 9:24:58 AM3/3/10
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Marcos:
Do mi daŭre opinias ke kiel faka vorto "eĝo" necesas, eĉ se ekster la faka lingvouzo ĝi diversmaniere anstataŭeblas.
Bone. Ni devas decidi ĉu ni volas okupiĝi ankaŭ pri oficialigo de fakaj vortoj. MI havas nenion kontraŭ tio, nu rke mi ne povas helpi.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Mar 3, 2010, 2:18:49 PM3/3/10
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Je 3/03/2010 10:38, Marcos Cramer skribis:

> Aldone, por la ne-matematikaj uzoj de "eĝo" (en teĥniko), "latero"
> ankaŭ tute ne ŝajnas bona alterantivo.

Mi samopinias.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2010, 3:15:52 PM3/3/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Parte allegato al messaggio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages