Karaj,
Pro troa okupiteco mi nur nun avizas la rezulton de
la vochdonado pri la nova enhavo de la statuto:
Estas 4 por kaj unu kontrau. 7 membroj ne
vochdonis.
(Tamen unu membro ne vochdonis, sed aprobis per
komento kaj unu alia membro faris kondichon
pri sia vocha aprobo vortigo, kiu estis post la
faldato por diskuto.
Sekve al tiu vochdonado mi nun metas al vi kelkajn
elektojn por decidi pri la kotizalto por membreco:
Je la 1a de februaro mi sciigis al vi,
ke necesas levi la kotizon ghis alto, per kiu ni
povas pagi lukostojn de salonoj.
La kotizo antau du jaroj estis fiksita tre malalta:
ses euroj por du jaroj (ghis antau la chi-jara UK).
Mia peto sendi mondonacojn al la konto de Tutmondeca Esperanto: tmeo-h che
UEA, rezultigis unu donacon de 20 euroj.
Brave por tiu persono ! Li jam pagis sian membrecon por pluaj du jaroj, mi
supozas.
Nun kiel decidi pri la kotizo ekde
julio?
La nuna sistemo estis dekono de la kotizo por
membro-abonanto de UEA por du jaroj, t.e. ses euroj por industriigita
lando.
La chiu-jaraj kostoj tamen estas proks. 150 euroj.
Tio ne estas por lui salonon por kunveno de la membroj au la estraro, sed por
reklami nian idealon de tutmondeca lingvo al esperantistoj dum Universala
Kongreso. Kaj chiam tie venas proks. 80 personoj por auskulti nin !
Ni ne kuraghas peti enirmonon de la scivolemuloj,
kiuj venas al tiu kunveno.
Sendeficita bugheto por kovri la kostojn estus
minimume kvinono de la kotizo por membro-abonanto de UEA chiujare.
la demando do estas:
sendeficita bugheto, deficita bugheto kun petado de
mondonacoj, parta financado de la estraranoj
Tial mi volas proponi al vi tiujn
alternativojn:
chiujaran kotizon de kvinono de la kotizo por
membro-abonanto de UEA
chiujaran kotizon de dekono
de la kotizo por membro-abonanto de UEA, pagenda jarduope, dum la deficito estas kvitota en iu maniero de la
kontribuantoj al la listo la-bona...@googlegroups.com
chiujaran kotizon de dekono
de la kotizo por membro-abonanto de UEA, pagenda jarduope, dum la estraro
respondecas pri financado de la deficito
Diskuto malfermita !
Via,
Johan Derks, sekretario