"entjero"

5 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 17, 2008, 1:09:22 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la linion

entjer-o (nombro) --> sen-kom-a nombr-o, plen-a nombro

Unue, ne necesas la pliprecizigilo "nombro", char "entjero" havas nur unu signifon (ke temas pri speco de nombroj, tion la leganto mem rimarkas, kiam li legas la alternativojn).

Lau mi la alternativo "senkoma nombro" ne tre taugas: Mi povas skribi 1/2 sen skribi komon, sed tamen tio ne estas plena nombro. Aldone, eblas skribi plenan nombron ankau kun komo, ekzemple "3,0".

La alternativo "plena nombro" estas multe pli tauga, kaj lau mi ne necesas alia alternativo. (Chiuokaze, char temas pri termino, mencii pli ol unu alternativon ne estas konsilinde.)

Do la linio aspektu jene:

entjer-o --> plen-a nombro

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2008, 1:24:09 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
entjer-o --> plen-a nombro
Senprobleme por mi. Chu por chiuj?

Renato

noammohr

unread,
Mar 8, 2026, 12:50:22 AM (12 days ago) Mar 8
to la bona lingvo
Leo diris:
entjer estas neoficiala radiko, ĉu ni diru "ciferec"?

Unue, ni jam havas "entjero → plena nombro". 

Aparte, entjero ne estas eco. Eblas "cifereca nombro", sed tio estas longa. 

"Plena nombro" pli akordas kun la angla "whole number" aŭ la franca "nombre entier" aŭ la ĉina 整数, eĉ se pli bona traduko de tiuj nomoj estus "tutnombro", kiu havas strangan sonon laŭ mia orelo. Sed mi rimarkas, ke "plena nombro" jam havas alian signifon, eĉ se mi ne kredas, ke tio estas problemo. Ekzemploj:
  • Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron,... (Marta, Zamenhof)
  • David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo (La Malnova Testamento, Zamenhof)
  • Ke la dioj povas esti koleraj pro la superplena nombro da krimoj... (Quo Vadis, Lydia Zamenhof)
  • La plena nombro de parlamentanoj subtenantaj la registaron de nacia interkonsento estas malpli ol 75. (Le Monde diplomatique)
Eble estus pli bone diri "plennombro". Oni ĉiuokaze devis diri "plennombra funkcio" anstataŭ "entjera funkcio".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages