Nia listo entenas la jenajn tri
data-o --> inform-o/-er-o, don-it-aĵ-o
daten-o = inform-o/-er-o, don-it-aĵ-o
datum-o = inform-o/-ero, don-it-aĵ-o
Lau mi la linioj devus aperi jene:
data-o --> datum-o
daten-o --> datum-o
don-it-ajx-o --> datum-o
Unue mi devas klarigi, kial mi malrekomendas la kunmetajhon "donitajho". Ja kutime ni donas preferon al kunmetajhoj en nia listo.
La kialo estas chefe, ke apenau ekzistas ligo inter la signifo de "datumo" kaj la signifo de "doni". Estas do tre mallogika kunmetajho, kiu nur respektas la etimologion de "datumo", sed tute ne ghian signifon.
Aldone, la pasinteca finajho "-it-" povas esti problema, ekzemple kiam oni diras "mi kolektos donitajhojn".
"informo" ankau ne taugas, char la sama informo povas esti esprimata per malsamaj datumoj, depende de tio, kian formaton oni uzas.
"informero" taugas ech malpli, char la rilato inter "informo" kaj "datumo" certe ne estas rilato inter tuto kaj ghia ero!
[...]
Chu la aliaj konsentas kun mia propono?
> Lau mi la linioj devus aperi jene:
> data-o --> datum-o
> daten-o --> datum-o
tiujn du mi subtenas
> don-it-ajx-o --> datum-o
foje jes, foje ne
> apenau ekzistas ligo inter la signifo de "datumo"
> kaj la signifo de "doni".
Efektive, la vorto "donitajxo" nur indikas ke temas pri faktoro
ekster elekto
gxis, Ronaldo
data-o --> datum-o
daten-o --> datum-o
don-it-ajx-o --> datum-o
Kial do "dat/um/o" ? Estas nenia rilato kun datoj. Ke oni intencis skribi "datum/" kaj ne "dat/um", tio ne vidighas en la skribado ordinara (sen la streketoj intervorteraj).
La signifo de la latina vorto "data" [...] estas ghuste tiu de "don/it/ajh/o/j".