La unua ebleco estas tute trafa.
Pri la dua "infan-em-ul-o", mi ne certas, kion signifas "em" post radiko kiu ne
iĝas verbo? Mi almenaŭ ŝatus trovi alian modelon, alian kunmetaĵon kie oni tion
faras. Sed mi ne sukcesas.
La tria: "infanerotikulo" tute ĝenas mian lingvan senton. Prenu "infanerotik-",
substantiva radiko + adjektiva radiko kaj neniu iĝas verbo ... mi ne scias kion
mi devus kompreni. Se iu povus tion klarigi gramatike aŭ, eĉ pli bone, per
aliaj modeloj, mi dankus. Ĉar mi ne asertas ke tiu kunmetaĵo estas malĝusta,
nur ke mi ne klare komprenas.
Se mi pensas pri du substantivaj radikoj (ĉar "erotik" povus esti substantiva)
mi ja trovas modelojn kiel "infanludo", "infanĝardeno". Kaj do la signifo estus
tute alia; oni pensus pri erotiko infana, ekzemple tiu kiu aperas dum Edipa
konflikto kiam la patrino ĉeestas antaŭ malina ido. La -ulo por tia kunmetaĵo
povus ekzisti (ĝi estus la patrino), sed ĝin "difinas" la infano, ne la ulo mem,
ĉu kompreneblas? Mi pensas ke estas io fuŝa en la kunmetaĵo, aŭ almenaŭ ke ĝi
evitindas.
Mi proponas lasi nur la unuan, tute klaran, eblecon.
Amike, Eduardo.
interesa analizo.
Lau mia opinio Eduardo pravas je tio ke nur la unua kunmetajho taugus,
sed mi farus ghin pli preciza, ne nur kalkeo de sam-seks-em-ulo. Lau
mi la mirinda strukturo de Esperanto permesus la formon
"per-infan-seks-em-ulo", do tiuj ulachoj kiu emas (atingi) seksan
(plezuron) per (misrilatoj al) infanoj. Interparenteze la vortoj kiuj
restu implicaj en la kunmetajho.
Jose' Antonio Vergara
pedofilᅵo ~ infanᅵseksᅵemᅵulᅵo, infanᅵemᅵulᅵo, infanᅵerotikᅵulᅵo
. ᅵ. ᅵ.
Mi proponas lasi nur la unuan, tute klaran, eblecon.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Pri la dua "infan-em-ul-o", mi ne certas, kion signifas "em" post radiko kiu ne iĝas verbo? Mi almenaŭ ŝatus trovi alian modelon, alian kunmetaĵon kie oni tion faras. Sed mi ne sukcesas.
Kaj do la signifo estus tute alia; oni pensus pri erotiko infana, ekzemple tiu kiu aperas dum Edipa konflikto kiam la patrino ĉeestas antaŭ malina ido. La -ulo por tia kunmetaĵo povus ekzisti (ĝi estus la patrino), sed ĝin "difinas" la infano, ne la ulo mem, ĉu kompreneblas?
> Ĉu ĉe "samseksema", la vortbazo "sam·seks-" iĝas verba? Laŭ mia lingva sento
> klare ne. Simile, ĉe la Zamenhofa "dogmema", certe ne temas pri la emo dogmi;
> kaj ĉe "verema" ne temas pri la emo veri.
Tio diskuteblas. En PMEG oni legas[1]: "EM-vortoj normale estas faritaj el
verboj, kaj gastema tial povas kompreniĝi kiel “ema mem gasti”, muzikema kiel
“ema mem muziki” k.t.p. " Ne nepre temas pri tio ke la radiko mem iĝu verba (mi
ja diris tion, mi scias) sed pri tio ke la radiko iel povas kompreniĝi kiel aga.
Oni kutime bezonas agon por difini tiujn -em vorton. Vidu ĉe "dogmemo" kaj
"verema" en Revo aŭ klopodu mem difini -em vorto sen uzi verbon. Tiuj ekzemploj
de PMEG estas klaraj laŭ mi.
Mi dirus ke ĉe "em" oni devas povi "fari" ion kun la radiko:
muziko -> muzikema, muzikumi (PMEG)
dogmo -> dogmema, diri aŭ uzi dogmon, agi ne pridubeble surbaze de dogmo
vero -> verema, diri la veron (REVO), ŝati la veron (PMEG)
Kaj infano?
infano -> infanemo, varti, ami infanon, instrui al infanon, agi kiel infano, kaj
multaj aliaj bonaj kaj fiaj agoj ... tial mi forigus tiun eblecon *en tiu linio*.
Ĉe "infanemulo" la problemo estas ke emi al infanoj estas io kion iu ajn
vartist(in)o faras nature, ankaŭ infankuracistoj, tial ili elektis sian fakon.
"Emo" estas io neŭtra. Do, la vorto "infanemulo" povus esti bona, tamen ne en
*tiu ĉi* linio!
Mi povus diri ion tian: "Ŝiaj infanoj jam estis plenkreskaj, sed ŝi restis tiel
infanema kiel antaŭe kaj ŝatis varti la bebon de la najbara paro kiam ili iris
al kinejo".
Mi esperas ke ni ne makuligos tute normalan kunmetaĵon trudante fian sencon.
> Kaj do la signifo estus tute alia; oni pensus pri erotiko infana, ekzemple
> tiu kiu aperas dum Edipa konflikto kiam la patrino ĉeestas antaŭ malina ido.
> La -ulo por tia kunmetaĵo povus ekzisti (ĝi estus la patrino), sed ĝin
> "difinas" la infano, ne la ulo mem, ĉu kompreneblas?
>
> Mi devas konfesi ke mi tute ne komprenas vian rezonadon ĉi-okaze. Ĉu ne Edipo
> jam estis plenkreskulo kiam li ame ekrilatis kun sia patrino? Kiel tio do
> rilatas al iu kunmetaĵo kun "infan-"?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Edipa_konflikto
> Mi tamen ne certas ĉu "infanerotikulo" estas defendinda esprimo, kaj ĉiuokaze
Nu, pri tio temis.
Amike, Eduardo.
[1] http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/em.html
Kompreneble PMEG povas erari, mi citas tion nur por montri tiun eblan dusenca
eco de la radiko ("povas kompreniĝi" estas ĉi tie por mi iel sinonimo de
"kompreni laŭ lingva sento")
>ᅵᅵ Finfine do restu nur la alternativo "infanseksemulo".
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> Marcos:
Mi ne komprenas vian "laŭ-Fundamentece". Se li kreis la radikon tiel, tiel ĝi
eniris la lingvon, do ĝi estas Fundamenta.
* Jen la trafoj kiujn mi trovis en la Ekzercaro Fundamenta, parto de la Fundamento:
servema, laborema, ŝparema, babilema, kriema, ekkolerema, pardonema, venĝema,
kredema, purema, malsanema.
* Kaj jen aliaj el la Fundamenta Krestomatio:
dankema, bonfarema, sciema (tio iĝis "scivolema", ĉu ne? Eble sufiĉas sciema
...), malŝatema ...
* En la antaŭparolo de la Fundamento:
zorgeme
Cetere, oni ne devus diri "post verboj". Temas pri io multe pli delikata: ĉu la
koncerna radiko povas aŭ ne elvoki agon.
Do, Fundamente ŝajne oni uza -em kun agoelvokaj radikoj.
> Au inverse, sed pri tio oni devus interkonxsenti.
Am kaj em estas malsamaj. -am ne estas sufikso sed radiko verba. Sed plej
grave ni konsideru ke inklino kaj amo estas tre malsamaj aferoj. Ni ne devus
elekti ĉu uzi unu ĉu la alian nur laŭ la eco aŭ la elvokata eco de la radiko, ĉu?
Ni lasu la radikojn tiaj kiaj ili estas. Mi ŝatas havi la eblecon diri kaj
"laborema" kaj "laborama" depende de la kunteksto. Kaj mia lingvo sento diras
ke "laborema" temas pri "labori" kaj "laborama" pri "laboro", kio iel pravigus
vian ideon sed samtempe malpravigus ĝin, ĉar sama radiko povas elvoki malsamajn
ecojn depende de la kunmetaĵo. La elektado do estus sufiĉe malfacila.
Amike, Eduardo.
PD: Se vi tion emas fari, bonvolu forigi la citaĵon kiun vi ne respondos ...
estas ĝene iri ĝis la fino nur por malkovri ke vi ne havis ion alian por diri.
Ankaŭ eblus adiaŭi kaj oni scius ke nenio alia venas.