pri ¨intensigita kooperado¨ en EU

3 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo

unread,
Feb 1, 2012, 11:44:08 AM2/1/12
to la bona lingvo
En la art, 20 de la baza traktato de EU oni parolas pri intensigita
kooperado inter almenaŭ 9 membroŝtatoj de Eŭropunio.

- en la itala: cooperazione rafforzata
- en la franca: coopération renforcée
- en la angla: enhanced co-operation
- en la nederlanda (eble): nauwere samenwerking

Kiel bone esperantigi?
Venis al mi duboj pri la traduko de la du terminoj

intensigita/firmigita/plifirma?
kooperado/kunagado/unuiĝo?

Dankon
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Anna Lowenstein

unread,
Feb 1, 2012, 12:38:27 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
"Cooperation" en la angla signifas "kunlaborado".
"Enhanced" estas malfacila, sed "intensigita" ŝajnas al mi bona traduko.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo
Inviato: mercoledì 1 febbraio 2012 17.44
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) pri ¨intensigita kooperado¨ en EU

intensigita/firmigita/plifirma?
kooperado/kunagado/unuiĝo?

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
Feb 1, 2012, 3:45:12 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias, chu la diferencoj estas vere gravaj.
Sed s mi devus interpretisti, mi elektus por 'plifirma'.
Eble 'plifirmigita' estas preciza traduko, sed gravas la nuna situacio pli
ol la estinta.

Johan Derks

intensigita/firmigita/plifirma?
kooperado/kunagado/unuiĝo?

--

Fra Simo

unread,
Feb 1, 2012, 4:29:08 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
     SHajnas al mi klare, ke "cooperazione" estas "kun/labor/ad/o ". (Eblus ankau "kun/ag/ad/o", sed shajnas al mi, ke tiu formo estus neutile pli malproksima de la fonto.)

     Pri "rafforzata", kiu lauvorte signifas "plifortigita", estas eble malpli simple. Radiko "intens/" certe estas malrekomendinda almenau pro tio, ke por multaj homoj ghi estas sone apenau distingebla de "intenc/". Kiu adjektivo pli bone konvenos al "forta" kunlaborado ?  CHu simple "fort/a" au "eg/a" ?  CHu "proksim/a" ?  Mi, eble malprave, inklinas al tiu lasta.
     Sekve, mi dirus "kun/labor/ad/o
proksim/a", au, por respondi al la itala prefikso kun signifo "re", "kun/labor/ad/o pli proksim/a".

2012/2/1 J-K Rinaldo <espera...@libero.it>
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 2, 2012, 6:38:18 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi ne povas samopinii pri "proksima". Mi uzus simple "pli forta" au
"pli intensa". Se bone prononcata, "intensa" ne audighas kiel "intenca",
kaj krome "pli" preskau neniam kunas kun "intenca".
Kun salutoj, Marcel.


> SHajnas al mi klare, ke "*cooperazione*" estas "*kun/labor/ad/o* ".
> (Eblus ankau "*kun/ag/ad/o*", sed shajnas al mi, ke tiu formo estus


> neutile
> pli malproksima de la fonto.)
>

> Pri "*rafforzata*", kiu lauvorte signifas "pli*fort*igita", estas
> eble
> malpli simple. Radiko "*intens/*" certe estas malrekomendinda almenau pro
> tio, ke por multaj homoj ghi estas sone apenau distingebla de "*intenc/*".
> Kiu adjektivo pli bone konvenos al "forta" kunlaborado ? CHu simple "*
> fort/a*" au "eg/a" ? CHu "*proksim/a*" ? Mi, eble malprave, inklinas al
> tiu lasta.
> Sekve, mi dirus "*kun/labor/ad/o **proksim/a*", au, por respondi al
> la
> itala prefikso kun signifo "re", "*kun/labor/ad/o pli **proksim/a*".


>
> 2012/2/1 J-K Rinaldo <espera...@libero.it>
>
>> En la art, 20 de la baza traktato de EU oni parolas pri intensigita
>> kooperado inter almenaŭ 9 membroŝtatoj de Eŭropunio.
>>
>> - en la itala: cooperazione rafforzata
>> - en la franca: coopération renforcée
>> - en la angla: enhanced co-operation
>> - en la nederlanda (eble): nauwere samenwerking
>>
>> Kiel bone esperantigi?
>> Venis al mi duboj pri la traduko de la du terminoj
>>
>> intensigita/firmigita/plifirma?
>> kooperado/kunagado/unuiĝo?
>>
>> Dankon

>> J-K Rinaldo el Padova.IT. <http://Padova.IT.EU>
>>
> ___________________________
> http://www.frasimo.blogspot.com/ <http://www.frasimo.blogspot.com/%20>


> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>
> Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
> http://esperanto-au-bac.fr
>

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 2, 2012, 7:16:20 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi atentigas, ke en la nederlanda "nauwere samenwerking" la signifo de
"nauwer" jam estas "pli densa" au "pli intensa". Do ree mi proponas "pli
intensa kunlaborado"
Salutoj, Marcel.

Johan Derks

unread,
Feb 2, 2012, 10:51:00 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi atentigas, ke la esprimo por kiu Rinaldo serchas tradukon, ne estas tiel
'adjektiva' kiel oni pensas.
Ne, lau mia informo, temas pri kunlaborado, kiun estis pliintensigita, sed
pli jura termino,
kiun oni uzas en la jura sistemo de Europa Unio, kiu signifigas kunlaborado
inter kelkaj membroj ene de EU, kiu iras (malmulte, iom, multe) plu ol la
normala kunlaborado ene de EU sur la koncerna tereno.
Do la diferenco kun la 'normala' kunlaborado estas ne laugrada, sed
laukvalita.
Chu mi eraras J-K ?

Amike,
Johan

J-K Rinaldo

unread,
Feb 2, 2012, 12:17:36 PM2/2/12
to la bona lingvo
On 2 Feb, 16:51, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:
> Mi atentigas, ke la esprimo por kiu Rinaldo serchas tradukon, ne estas tiel
> 'adjektiva' kiel oni pensas.
> Ne, lau mia informo, temas pri kunlaborado, kiun estis pliintensigita, sed
> pli jura termino,
> kiun oni uzas en la jura sistemo de Europa Unio, kiu signifigas kunlaborado
> inter kelkaj membroj ene de EU, kiu iras (malmulte, iom, multe) plu ol la
> normala kunlaborado ene de EU sur la koncerna tereno.
> Do la diferenco kun la 'normala' kunlaborado estas ne laugrada, sed
> laukvalita.
> Chu mi eraras J-K ?
La art. 20a de la baza traktato de Eŭropunio diras:
" 1. La membroŝtatoj, kiuj deziras krei unu kun la alia firmigitan
kunagadon sur kampoj ne apartenantaj al ekskluziva agosfero de la
Unio, rajtas uzi la instituciojn de la Unio kaj praktiki tiujn
agosferojn aplikante la koncernajn preskribojn de la traktatoj, ene de
la limoj kaj laŭ la kriterioj fiksitaj en tiu ĉi artikolo kaj en la
artikoloj de la 326a al la 334a de la traktato pri funkciado de la
Eŭropa Unio.
La firmigita kunagado celas antaŭenigi plenumadon de la celoj de la
Unio, defendi siajn interesojn kaj firmigi sian integriĝan procezon.
Tia kunagado kiam ajn estas malfermita por ĉiuj membroŝtato laŭ la
artikolo 327a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
2. La decido kiu rajtigas firmigitan kunagadon estas alprenota de la
Konsilio en ekstrema kazo, se ĝi konstatis ke la celoj de tiu kunagado
ne estas atingeblaj fare de la tuta Unio ene de akcepteba limdato, kaj
se almenaŭ naŭ membroŝtatoj partoprenas ĝin. La Konsilio decidas laŭ
la proceduro fiksita en la artikolo 328a de la traktato pri funkciado
de la Eŭropa Unio.
3. La diskutojn en la Konsilio rajtas partopreni ĉiuj membroŝtatoj,
sed la voĉdonadon rajtas partopreni nur la membroj de la Konsilio,
kiuj reprezentas la membroŝtatojn partoprenantajn la firmigitan
kunagadon.
4. La juraj aktoj alprenitaj en la kadro de la firmigita kunagado
devigas nur la partoprenantajn membroŝtatojn. Tiuj ĉi juraj aktoj ne
apartenas al la Uniaj atingaĵoj akceptendaj de landoj intencantaj
aliĝi al la Unio."

En ĉi traduko oni uzas "firmigita kunagado".
Ja ne temas pri kiu ajn laŭokaza kooperado, sed pri starigo de jura
sistemo je kooperado, reguligita poste per aliaj artikoloj de la
Traktato pri funkciado de EU. Ja
- en la itala: cooperazione rafforzata
- en la franca: coopération renforcée
- en la angla: enhanced co-operation
- en la nederlanda (eble): nauwere samenwerking

J-K Rinaldo

Johan Derks

unread,
Feb 2, 2012, 1:55:05 PM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

Ja ne temas pri kiu ajn laŭokaza kooperado, sed pri starigo de jura
sistemo je kooperado, reguligita poste per aliaj artikoloj de la
Traktato pri funkciado de EU. Ja
- en la itala: cooperazione rafforzata
- en la franca: coopération renforcée
- en la angla: enhanced co-operation
- en la nederlanda (eble): nauwere samenwerking


Tio konfirmas, kion mi supozis, Temas pri kvalite alia formo de kunlaborado
ol la ghenerala tutmembra kunlaborado.
Tial mi pensas, ke uzi 'pli' en kiu ajn kunmetajho estas neoportuna.

Johan

Harri Laine

unread,
Feb 2, 2012, 4:08:30 PM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis, 2.2.2012 19:17:

> En ĉi traduko oni uzas "firmigita kunagado". Ja ne temas pri kiu
> ajn laŭokaza kooperado, sed pri starigo de jura sistemo je
> kooperado, reguligita poste per aliaj artikoloj de la Traktato pri
> funkciado de EU.

Kiam temas pri EU-terminoj estas ja bone unue serĉi (kiel ĵus faris
J-K Rinaldo), ĉu jam ekzistas traduko de tiutema dokumento kaj uzi
tiun tradukon, se ĝi ne estas speciale malbona. Alia afero, kiun
oni nepre faru, kiam oni bezonas novan termino por EU-aferoj, estas
rigardi, kion diras EU-terminaroj. Tiuj ja ne enhavas nian lingvon,
sed la oficialaj tradukoj estas bonega bazo por kompari, kiel
bonaj tradukistoj kreas terminojn en siaj lingvoj. La ĉefa lernindaĵo
preskaŭ ĉiam estas, ke ĉiu traduko eliras el la rimedoj de la
koncerna lingvo, kaj ne kopias iun francan aŭ anglan vorton.
La latinidaj lingvoj estas iom kohera grupo, ĉar ili ofte utiligas
komunan fontlingvon, sed ekzemple nun, pri "coopération renforcée",
mi vidas tie nenian specitalan imitindecon.

Jen listo el iate.europa.eu (mi prenis nur la unuan aŭ ĉefan
tradukon por ĉiu lingvo). La Finna vorto signifas laŭvorte
"pli densa kunlaboro", la Estona estas "(pli)efikigita kunlaboro",
la sveda "(pli)profundigita kunlaboro".

"Firmigita kunagado" ŝajnas al mi akceptebla. "Kooperado" estus
tute neakceptebla. Notindas, ke neniu el la lingvoj uzas vorton
similan al "intensa", kvankam la plejmulto verŝajne havas similan,
samdevenan kaj proksimume samsignifan vorton.

FR coopération renforcée
BG засилено сътрудничество
CS posílená spolupráce
DA forstærket samarbejde
DE Verstärkte Zusammenarbeit
EL ενισχυμένη συνεργασία
EN enhanced cooperation
ES cooperación reforzada
ET tõhustatud koostöö
FI tiiviimpi yhteistyö
GA comhar feabhsaithe
HU megerősített együttműködés
IT cooperazione rafforzata
LT tvirtesnis bendradarbiavimas
LV ciešāka sadarbība
MT kooperazzjoni msaħħa
NL nauwere samenwerking
PL wzmocniona współpraca
PT cooperação reforçada
RO cooperare consolidată
SK posilnená spolupráca
SL okrepljeno sodelovanje
SV fördjupat samarbete

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 3, 2012, 7:01:48 AM2/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi tamen preferas "pli intensa". Kvankam neniu el la menciitaj
lingvoj uzas chi tiun vorton, la samo kazas en la romana, en la
nederlanda, kie "nauwer" preskau signifas "pli intensa", kaj en la
angla, kie "enhanced" ofte signifas "intensified", "intensigita". Do
ne gravas, se ankau Esperanto havas nekomunan esprimon. Cetere ankau
"firmigita" estas nekomuna.
Salutojn amikajn. Marcel.

Johan Derks

unread,
Feb 5, 2012, 2:02:07 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi samopinias kun Marcel, ke oni devas gardi sin kontrau la emo lauvortere
traduki fremdajn esprimojn.
Ree mi atentigas ke la pasinta participo kiel '(pli)firmigita' pensigas, ke
temas pli laugrada evoluo,
dum la pridiskutata kunlaborado estas kvalite alia kunlaborado: (pli)firma,
(pli)intensa.


----- Original Message -----
From: <mar...@melburno.org.au>
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Friday, February 03, 2012 1:01 PM
Subject: Re: (la bona lingvo) pri ¨intensigita kooperado¨ en EU

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages