> Kaj la kvanto de malghustaj uzoj de "standarda" en la Vikipedio
> vere shokis min nun: Char klare ne eblas ke unu sola persono
> korektu ilin chiujn, mi nun alvokis en la Vikipedia diskutejo al
> kunlabora korektado.
Marcos faris iniciaton en Vikipedio sub la titolo "Malgxustaj uzoj de
'standarda'". Alia vikipediisto poste aldonis super gxi alian titolon
"Diskutata uzo de 'standarda'" kaj metis jenan komenton:
---
"Mi kontrauxas la pozicion de Marcos ke la uzo de 'standarda' en la
signifo 'norma' estas malgxusta. Laux mia kompreno de la 15-a regulo,
cxar almenaux en la la angla, la estona, la franca, la germana, la
itala, la nederlanda, la rusa, la belorusa, la slovaka, la slovena, la
sveda, (kaj versxajne en aliaj lingvoj, vidu en ReVo : normo[1], kaj
OmegaWiki standard [2]) tiu vorto ekzistas kun tiu signifo, mi supozas
ke ni devus akcepti gxin en Esperanto ecx se PIV ne mencias tiun
signifon fakte derivitan de la unua signifo. Standardo unue estas
flago, kaj de sekvenda flago farigxis sekvendajxo, normo. Laux mi
anstataux korekti 'standarda' al 'norma', estus preferinde sugesti al
vortaristoj enmeti tiun internacian signifon . Arno Lagrange 10:42,
12. Jan 2008 (UTC) +
---
(Mi kuragxas citi, cxar Vikipedio sen ia ajn dubo rajtigas cxian
utiligon de siaj tekstoj.)
Eble cxi-rondanoj volas ion aldoni al la diskuto, eventuale ecx ion
principan pri tia interpreto de la 15-a regulo.
--
Harri
>Marcos faris iniciaton en Vikipedio sub la titolo "Malgxustaj uzoj de
>'standarda'".
Tre bone!
>Alia vikipediisto poste aldonis super gxi alian titolon "Diskutata
>uzo de 'standarda'" kaj metis jenan komenton:
. . .
>Eble cxi-rondanoj volas ion aldoni al la diskuto, eventuale ecx ion
>principan pri tia interpreto de la 15-a regulo.
Mi volonte farus tuj kiam eble. Bonvolu diri al mi, kiun adreson oni
serc'u por iri al tiu Forumo en vikipedio.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
>Alia vikipediisto poste aldonis super gxi alian titolon "Diskutata
>uzo de 'standarda'" kaj metis jenan komenton:
. . .
>Eble cxi-rondanoj volas ion aldoni al la diskuto, eventuale ecx ion
>principan pri tia interpreto de la 15-a regulo.
Mi volonte farus tuj kiam eble. Bonvolu diri al mi, kiun adreson oni
serc'u por iri al tiu Forumo en vikipedio.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo