definitiv-a

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2008, 3:20:51 AM11/12/08
to °listo 'la bona lingvo'
Mi renkontis la vorton "definitiva". Ĝi ŝajnas al mi prefekta samsignifa je "fina".

Ĉu mi eraras?  Vidu la ekzemplojn, kiujn donas "lernu" en
http://www.bonalingvo.it/index.php/1oa:_definitiv-a

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Nov 12, 2008, 9:34:37 AM11/12/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi renkontis la vorton "definitiva". Ĝi ŝajnas al mi prefekta samsignifa je "fina".

Ghi ne estas tute samsignifa al "fina", kvankam certe ofte "fina" povas esti uzata kiel alternativo.  Aliaj esprimoj, kiuj foje povus taugi kiel alternativoj estas "malprovizora", "neshanghebla" kaj "firme decidita". Sed mi ne pensas, ke "definitiva" estas tute evitinda vorto, do sufichas listigi ghin kun "=":

definitiv-a [1oa] = fin-a, mal-provizor-a, ne-sxangx-ebl-a, firm-e decid-it-a

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2008, 1:33:07 PM11/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
definitiv-a [1oa] = fin-a, mal-provizor-a, ne-sxangx-ebl-a, firm-e decid-it-a
Bone.

Renato


ro-esp

unread,
Nov 12, 2008, 4:19:22 PM11/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
definitiva estas la malo de provizora

fina estas la malo de komenca

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2008, 5:07:24 PM11/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
definitiva estas la malo de provizora
La samsignifaĵo "mal-provizora" estas listigita.

Renato


Tomaž Longyka

unread,
Nov 12, 2008, 7:41:22 PM11/12/08
to la-bona...@googlegroups.com

--------------------------------------------------
From: "ro-esp" <ro-...@dds.nl>
Sent: Wednesday, November 12, 2008 10:19 PM
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Subject: (la bona lingvo) Re: definitiv-a

>
> definitiva estas la malo de provizora
>
> fina estas la malo de komenca
>
> gxis, Ronaldo


Ekzakte.

Amike Tomajh

Pilar Otto

unread,
Nov 13, 2008, 10:36:24 AM11/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi ne rigardis tiujn ekzemplojn, sed spontanee respondas (sed ne sendos
antaux ol trasercxi la mesagxujon gxis la fundo): Por mi "definitiva"
enhavas, krom la signifon "fina", ankaux la signiferojn "decida",
"nerevokebla". La germana "endgültig" (kp. la fifaman "die endgültige Lösung
des Judenproblems) lauxvorte signifas "fin-valida". Krome, "definitiva"
estas oficiala vorto, kiu ne nur firme "sidas" en Esperanto, sed ankaux
estas konata en multaj etnolingvoj. Kvankam mi do ne pensas, ke ni bezonas
linion pri gxi, mi neniam ekdiros "la Definitiva Venko"!

Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 13, 2008, 10:38:17 AM11/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Uf! Mi diris, ke mi ne sendos la jxus senditan mesagxon antaux ol ... sed mi
auxtomate premis la sendoklavon! "La tablo kaptas!" = "Karton luditan ne
eblas revoki".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2008, 1:54:03 PM11/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Kvankam mi do ne pensas, ke ni bezonas 
linion pri gxi, mi neniam ekdiros "la Definitiva Venko"!
Bone. Cetere la koncpetoj vere estas interkovrantaj sin. En la itala oni parolas pri la nazia "soluzione finale" (fina solvo), kvnakam la itala ja havas la vorton "definitivo".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages