Litero V

4 views
Skip to first unread message

Nicolas Gaufillet

unread,
Oct 4, 2008, 5:50:36 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu min ! temas pri litero...


Bonan tagon,

Jen karaj samlistanoj, miaj lastaj eltrovoj :
(estas proponoj kiu malfermas debaton)

Vadjango : senfondo-kuirvazo
Vagabondo : vagulo
(Chu ghenas vaga nervo ?)
Vaginalito / vaginito : vagina brulumo (chu ni devas anstatauhigi la dusignifajn -ito ?)
kanguruvagonaro : ?
Vakcino : sansubstancilo (eble ni devas konservi la vorton "vakcino" ?)
Vaki : neokupumi
Vakuo : neniujo
Valero (PIV : valerata acido, sin. : pentanata acido) eble fakulo povas diri chu la sinonimo proponata pli tauhgas.
Valida : legha/tauhga
Valvo : likv/gas-shtopilo
Vampo : vampirino
Vana : neefektiva, nefruktodona
Vanta : nevalora, malinda
Vara : kurb-a-krur-a (valga)
Varapo : grimpado
Varo : (elektra senco) nula punkto
Varango : metala trabo / plifortiga stango
Varfo : rompa ondegilo
Varii : malsamighi, shanghighi
Variablo : variajho
Varianto : malsamajho
Vaskulo : hista tubeto
Vato : kotono
Vazosango (vaskulo) : hista tubeto
Vazelino : grasajho
Vazistaso : tegolo-fenestro
Vekto : stango
Vendeto : venghado
Ventoli : ventumi
Verbesino = verbezeno (jam en PIV)
Verdigro : kuproksido
Vermifugo : kontrauhvermilo
Vermiljon : cinabra koloro
Vernalizi : antauhflorigi / frukt-trudi
Verniero : mezurvergo / gradita arko
Veruko : hauhta papilomo
Verumontanito : ?
Viadukto : akvodukto
Viatiko : monsumo
Vibracio : vibro
Vibriso : nazharo
Viktualio : nutrajho
Vimplo : flageto
Vindo : chirkauhvolva tuko
Vindaso : ankrolevilo
Vipako : rezultkarmo
Virialo : momanto
Virjono : Virusero
Virozo : Virusozo : Virusmalsano
Virulenta : intense patogena
Vitralo : Vitraro
Vitrino : elmontra vitroshranko
Vivario : vivujo
Vivisekcio : bestoperaci
Vizo : enirstampo
Viziero : movebla vizagho shirmilo
Vobli ?
Vodevilo : leghera komedio
Vokto :: kontrolisto
Volano : plumflugajho
Volatila : vaporema
Volovano : entenanta pashteco
Voltea : rondira turno
Volupto : plezureco
Vomito :  flava febro
Vortico : fluidermovo
Voto : religipromeso
Vualo : vizaghtuko
Vulgara : malaltnivela
Vulkanizi : sulfurigi
Vultua : vizaghokongesto
Vulturo : anda kondoro


Agrablan dimanchon al chiuj.

Amike, Niko

--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/


Fra Simo

unread,
Oct 4, 2008, 7:26:48 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/4 Nicolas Gaufillet nova...@gmail.com

Vulturo : anda kondoro
 
     Nikolao certe intencis skribi, inverse : "Kondoro : anda vulturo".
     Mi ne sufiche precize konas la rabobirdojn por havi tujan opinion pri la propono. Sed nur en tiu direkto tiu propono  estas ebla, char "vultur/" estas Fundamenta.
     Amike salutas                                      Francisko
    

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 10:01:48 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankegon, Niko!

Nun ni komencos digesti ilin je la ritmo "unu post la alia".

Amike


Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 10:04:38 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
"vultur/" estas Fundamenta.
Efektive estas tiel! Se neniu havas fortan kialon por meti linion pri vultur-, mi evitus ĝin.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Oct 4, 2008, 3:24:08 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Niko skribis:
> ... Valvo : likv/gas-shtopilo
Ŝtopilo ne indikas la unudirekteco de tiu ŝtopilo.
Se estus "gasŝtopilo" en la pneŭo de biciklo, ne eblus enpremi aeron en ĝin. Cetere, dum varmega vetero povas okazi "gas-ŝtopilo" en la benzinkondukilo de aŭtomobila motoro, kaj tiam tute ne temas pri valvo.
Iam okazis likvoŝtopilo en gastubo ĉe miaj geavoj: estis akvo en la gastubo, kiu malhelpis regulan trafluon de la gaso.
Unuavide mi pensis pri "klapo", ĉar iuj valvoj estas konstruataj kiel klapo.
 
> vulkanizi : sulfurigi
"vulkanizi" ĉiam temas pri kaŭĉuko. Sulfurigi havus ĝeneralan signifon. Cetere mi havas demandojn pri la preciza signifo de "sulfur-igi": ĉu ekzemple transformi kaŭĉukon en sulfuron?
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 4, 2008, 4:23:46 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Niko skribis:
> Valero (PIV : valerata acido, sin. : pentanata acido) eble fakulo povas diri chu la sinonimo proponata pli tauhgas.
 
Mi ne estas specialisto pri kemio. Mi ja inter aliaj kemioj studis la "alifatan" kemion, sekcio de la "organika" kemio. Miatempe la "tradicia nomo" de tiu acido nacilingve estis "valeriaanzuur" ("valeriana acido") laŭ la herbo valeriano, en kiu oni unuafoje trovis tiun acidon (aŭ almenaŭ esterojn de tiu acido). La "sistema nomo" estas pentenata acido. 
La nomoj de la parafinoj aŭ alkanoj (metano, etano, propano, butano, pentano, heksano, ktp.) ekde pentano baziĝis sur la grekaj nombroj. Plej strangaj estas la unuaj nomoj... Ĉu ŝanĝi ilin en logikajn nomojn? Tio ŝajnas al mi ideala sed verŝajne nerealisma.
Tamen senpaga gustumo: unuano, duano, triano, kvarano, kvinano, sesano, sepano, ... dudekano (anstataŭ ikozano)   
Kompreneble, se enestas duobla interkarbona ligo, la nomoj iĝas: dueno, trieno, ...  
kaj se enestas triobla interkarbona ligo, la nomoj iĝas duino, triino, ... anstataŭ la nuna etino, propino, ...  
Mi timas, ke la kampara najbaro de Renato deziros klarigojn.
Jes, Wim De Smet kun sia *NBN* ankaŭ estas flandro   :o)
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 5:39:56 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Unuavide mi pensis pri "klapo", ĉar iuj valvoj estas konstruataj kiel klapo.
eble ni ankoraŭ cerbumu pri ĉi tiu radiko.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 5:42:39 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> vulkanizi : sulfurigi
"vulkanizi" ĉiam temas pri kaŭĉuko. Sulfurigi havus ĝeneralan signifon.
Ĉi tiu radiko eble estas konsiderebla por ke ni trovu samsignifan esprimon.

Ĉu "sulfurumi (kaŭĉukon)"?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 5:45:50 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> Valero (PIV : valerata acido, sin. : pentanata acido) eble fakulo povas diri chu la sinonimo proponata pli tauhgas.
 
Mi ne estas specialisto pri kemio.
Pri kiu radiko ni estas diskutantaj? Ĉu pri "valerat-"?

Amike

Renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 4, 2008, 7:13:50 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
La sinonimo taugas, sed perdigas aludon al valeriano, kies cxefa komponanto estas valerata acido. Valeriano estas medicina planto kun sedativaj kaj dormigaj ecoj, kiu speciale allogas katojn! Oni neniam forgesas la fortan odoron de la planto post unufoja flarado.
Tio memorigas min pri simila kazo, tiu de formiata acido, kiu devenas de formiko. Tiu acido estas unua foje trovita en formikoj.
Por la nefakuloj-esperantistoj, oni povas prezenti, kiel kuriozajxo, liston da tiaj naturdevenaj acidoj: acidoj devenantaj de lakto, de butero, de ricino, de citrusoj (citrono, orangxo ktp). ktp.
Kun la disvolvigxo de kemio, nuntempe, la nove trovitaj au sintezitaj kemiajxoj ne plu havas naturdevenajn nomojn.
Dankon pro pacienco.
Amike,
Thu
 


 
2008/10/5 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 4, 2008, 7:17:49 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
sulfurumi (kaŭĉukon) pli taŭgas, kaj estas pli esperanta.
Amike,
Thu

2008/10/5 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Leo:

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2008, 4:55:57 AM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:

sulfurumi (kaŭĉukon) pli taŭgas, kaj estas pli esperanta.
Dankon, thu! Mi provizore registras tion.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2008, 5:01:38 AM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
La sinonimo taugas, sed perdigas aludon al valeriano, kies cxefa komponanto estas valerata acido. Valeriano estas medicina planto . . .
Bone. Ĉu vi havas specifano proponon?

ekzemple:

Valerat-o = valeriana acido

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2008, 9:56:57 AM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Ĉu "sulfurumi (kaŭĉukon)"?
Tiu vorto plaĉas al mi.
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2008, 10:43:17 AM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>LDC: PIV : valerata acido, sin. : pentanata acido) eble fakulo povas diri chu la sinonimo proponata pli tauhgas.
>RC: Pri kiu radiko ni estas diskutantaj? Ĉu pri "valerat-"?

En malnova PIV valerat-  en NPIV valer-  kun "derivo": "valer-ata acido".
Pri tiu "derivo" ekzistas klariga artikolo de Claude Roux, kiun mi ne tuj retrovis: enmeti pli da vortoj post sama kapvorto estis maniero ŝpari spacon dum la revizio de PIV por plenumi la postulojn de la eldononto pri la grando de la presotaĵo.
 
Amike salutas
Leo

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 5, 2008, 10:20:46 AM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
valeriato = salo de valeriana acido
formiato = salo de formika acido
laktato = salo de lakta acido
ktp.
 
Amike,
Thu

2008/10/5 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Thu:

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2008, 2:32:52 PM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
valerato = salo de valeriana acido
formiato = salo de formika acido
laktato = salo de lakta acido
mi enmetis ĉi tiujn.

Leo, la procedo de NPIV ŝajnas ankoraŭ' pli stranga ĉar ili alvenas al iu "valer-", kies senco ne estas difinebla.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Oct 6, 2008, 5:34:23 AM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Francisko:
>> "/vultur//" estas Fundamenta.

> Efektive estas tiel! Se neniu havas fortan kialon por meti linion pri
> vultur-, mi evitus ĝin.

Prave: vulturo apartenas al nia kulturo.

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages