briocxo

1 view
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2011, 4:02:11 PM2/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pri briocxo ni jam longe diskutis antaux kelka tempo.
Mi transskribas siatempan mesagxon de Otto, kiun mi apogas.
Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pilar Otto
Inviato: lunedì 9 marzo 2009 10:28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Renversu/inversigu/vringu Blinkenberg-on!


Dum la fama Unesko-konferenco en Montevideo en 1954 la dana profesoro (pri
franca lingvo) Blinkenberg diris (mi redonas nur proksimume), ke Esperanto
eble tauxgas por traduki lokajn urugvajajn menuojn, sed ne por scienco.

Nu, la sxajne senfina diskuto pri briocxo, kru(x)asano, krescento,
lun-arkajxoj ktp., ktp., evidentigas, ke se por io _ne_ aparte tauxgas
Esperanto (nek la etnolingvoj) sen neologismoj, estas gxuste por traduki
lokajn menuojn! Rigardu kiun ajn menuon en kiu ajn alilanda restoracio en
kiu ajn lando, kaj vi trovas, ke post la nomo de la mangxajxo aperas
relative ampleksa klarigo pri la konsisto kaj la preparmaniero de la
koncerna mangxajxo.

En la urbaj - kaj ne nur urbaj - medioj de mia lando farigxis gxenerale
komprenataj tiaj vortoj, kiel - kaj mi pardonpetas pro eventualaj
misliterumoj - croissant, tournedos, tapas, paella, pizza, tortellini,
pirog, bliny, moussaka, sovlaki, kebab, cous-cous, nan(-pano), tandori, chop
soey, wok, tepanjaki, suchi. Ni fakte ne tradukas tiajn vortojn! Ecx en la
islandan oni importis "pizza" anstataux traduki gxin, kiel oni normale
faras. Trovi trafajn Esperantajn vortojn por cxiuj tiuj mangxajxoj kaj la
aliaj, kiuj kun 100%a certeco inventigxos kaj trovos merkaton ekster sia
originejo, tio estus vere sizifa laboro. Pli bone estus lasi la nomojn
kvazaux proprajn nomojn, koncentrante la atenton pri kiom eble trafa kaj
konciza _priskribo_ en Esperanto.

Mi havIS intereson pri kunlaborado por anstatauxigi evitindajn neologismojn
per "bonlingvaj" alternativoj; sed se oni cxi-liste plu dedicxos la cxefan
atenton al briocxumado kaj similaj senfinaj ne-gxueblaj diskutoj pri
mangxajxoj en si gxueblaj kaj ecx gxuindaj, tiam mi konsideros, cxu ne estus
pli bone, ke mi dedicxu mian tempon al aliaj aferoj.

Otto


--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
la vortoj, pri kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj che:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---

renato corsetti

unread,
Feb 2, 2011, 5:08:34 PM2/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio (citante Otto-n):

| croissant, tournedos, tapas, paella, pizza, tortellini,
pirog, bliny, moussaka, sovlaki, kebab, cous-cous, nan(-pano), tandori, chop
soey, wok, tepanjaki, suchi. Ni fakte ne tradukas tiajn vortojn!

En ordo. Temas vere pri nomoj. La problemo de esperantigado aperas ĉe kelkaj tre internaciaj, ekzemple "kebabo".

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages