propedeuxtiko

2 views
Skip to first unread message

Nakai Cuneo

unread,
May 8, 2009, 2:23:46 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj kaj estimata s-ro Renato Corsetti:
 
Estas vorto tre tre malfacile memori por japanoj kaj azianoj. Tio estas "propedeuxtiko". Cxu vi povas nuligi gxin kaj anstatauxigi gxin per "enkonduko"?
 
                                                            NAKAI Tuneo 

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 4:07:52 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai Cuneo:


Estas vorto tre tre malfacile memori por japanoj kaj azianoj. Tio estas "propedeuxtiko". Cxu vi povas nuligi gxin kaj anstatauxigi gxin per "enkonduko"?

Ni jam havas la linion:

propedeŭtik·o [zam] → prepar·eduk·o, lern·facil·ig·o

Vidu ĝin en: http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_P

Cetere, kiel oni diras en la japana propedeŭtiko?

Amike

Renato

Nakai Cuneo

unread,
May 8, 2009, 11:22:02 PM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata s-ro Renato Corsetti:
 
Bonvolu instrui al mi kio signifas "ni jam havas linion" kaj {zam} ?
 
                                                    NAKAI Tuneo

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2009, 3:47:10 AM5/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai Cuneo:
Bonvolu instrui al mi kio signifas "ni jam havas linion" kaj {zam} ?
En la paĝaro: http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ni (tio estas la okupiĝantoj pri ĉi tiu diskuto) trovas la linion:


propedeŭtik·o [zam] → prepar·eduk·o, lern·facil·ig·o

kaj tio signifas, ke ni jam traktis tiun vorton kaj decidis ke ĝi estas evitenda kaj ke "prepar-eduk-o" kaj "lern-faci--ig-o"  estas prefrindaj.

[zam] signifas, ke la vorto "propedeŭtiko" estis uzata de Zamenhof.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
May 11, 2009, 6:12:47 PM5/11/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: "Nakai Cuneo"

> Estas vorto tre tre malfacile memori por japanoj kaj azianoj.

ne nur por tiuj :-)

>Tio estas "propedeuxtiko". Cxu vi povas nuligi gxin kaj
> anstatauxigi gxin per "enkonduko"?

Kiom mi komprenas la vorton, eble *lern/stud*enkonduko

From: Renato Corsetti


> Ni jam havas la linion:

> propedeŭtik·o /[zam]/ → prepar·eduk·o, lern·facil·ig·o


prepareduko maltawgas.... edukpreparo tawgas iom pli.
pri lernfaciligo mi dubas. En la NL-nederlanda nur konatas la vorton
"propedeuse", kiu indikas la unuan jaron de la universitato (se mi
ne eraras). "lernprepara/lernpretiga" sxajnas bona alternativo por
"propedewtika"

> Cetere, kiel oni diras en la japana propedeŭtiko?

Kromcetere, cxu la japana distingas *preta* disde *preta*?

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
May 12, 2009, 6:55:27 AM5/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> "lernprepara/lernpretiga" sxajnas bona alternativo por
> "propedewtika"
>
Mi ne havas problemojn aldoni tion, sed Frank uzis ĝin dum jardekoj en
la formo "lern-faciliga". Se vi lernas la nederlandan unue, tio estas
propedeŭtika al lernado de la germana.

> Kromcetere, cxu la japana distingas *preta* disde *preta*?
>

Kara Ronaldo, bonvolu ne prezenti enigmojn. En mesaĝo kun la titolo
pret- bonvolu doni ekzemplojn pri la du signifoj de preta.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages