indikoj pri oficialeco

2 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Nov 8, 2007, 6:23:20 PM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi faris unuan provon indiki la oficialecon (aŭ
fundamentecon/zamenhofecon) de ĉiu vorto en la listo, jene:

http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/web/oficialecindikoj

La indiko estas antaŭ la vorto inter rektaj krampoj. * indikas
fundamentecon (la simboloj estas prenitaj senŝanĝe el ReVo). Radiko
tute sen oficialeco havas malplenajn krampojn. Se la koncerna radiko
ne estas en ReVo, antaŭas krisigno anstataŭ krampoj. (En kelkaj okazoj
estas krisigno antaŭ la krampoj. Tio signifas, ke estas pli ol unu
artikolo ĉe ReVo kun tiu radiko, kaj la indiko do eble aludas la alian
artikolon.)

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2007, 7:15:37 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Mi faris unuan provon indiki la oficialecon (au' fundamentecon/zamenhofecon)

Dankon, Adam.

Do, c'ar c'iuj deziras mi komencas kopii tiujn indikojn lau'grade.

Bonvolu rekonfirmi al mi, ke en la jenaj okazoj:


[3] abdik-i = demisi-i, eks-i -i
[] abdomen-o --> ventr-o
! abjxur-i --> jur-e mal-agnosk-i
! ablaci-o --> for-ig-o, for-tran -o
! abnorm-a --> ne-norm-a
[] abol-i = abolici-i
[] abol-i --> nulig-i, forig-i (oficial-e)
[] abolici-i --> nulig-i, forig-i (oficial-e)
[] aborigen-o --> pra-lo -ant-o, indi en-o, anta -lo -ant-o, iam-lo
ant-o, lok-ulo
! adjekt-o = adverb-a -o
[*] adjektiv-o = a-vort-o, kvalit-vort-o, ec-o-vort-o

ni havas nur la indikon "Tria Oficiala aldono" por "abdiki" kaj
"Fundamenta" por adjektivo.

La au' ne estas en REVO au' ne havas indikon pri oficialeco au'
fundamenteco en REVO.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

adam....@gmail.com

unread,
Nov 9, 2007, 7:42:39 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/9/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
>
> >Mi faris unuan provon indiki la oficialecon (au'
> fundamentecon/zamenhofecon)
>
> Dankon, Adam.
>
> Do, c'ar c'iuj deziras mi komencas kopii tiujn indikojn lau'grade.
>
> Bonvolu rekonfirmi al mi, ke en la jenaj okazoj:
>
>
> [3] abdik-i = demisi-i, eks-i -i
> [] abdomen-o --> ventr-o
> ! abjxur-i --> jur-e mal-agnosk-i
> ! ablaci-o --> for-ig-o, for-tran -o
> ! abnorm-a --> ne-norm-a
> [] abol-i = abolici-i
> [] abol-i --> nulig-i, forig-i (oficial-e)
> [] abolici-i --> nulig-i, forig-i (oficial-e)
> [] aborigen-o --> pra-lo -ant-o, indi en-o, anta -lo -ant-o, iam-lo
> ant-o, lok-ulo
> ! adjekt-o = adverb-a -o
> [*] adjektiv-o = a-vort-o, kvalit-vort-o, ec-o-vort-o
>
> ni havas nur la indikon "Tria Oficiala aldono" por "abdiki" kaj
> "Fundamenta" por adjektivo.
>
> La au' ne estas en REVO au' ne havas indikon pri oficialeco au'
> fundamenteco en REVO.

Jes. Se vi preferus, ke la indikoj havu ian alian formon, tio estas
bagatela por fari.

La klarigo de ReVo pri ĝiaj mallongigoj estas jene:
http://reta-vortaro.de/revo/dok/mallongigoj.html

Parenteze, mi rikarkis, ke la 9-a OA ankoraŭ ne estas indikita en
ReVo. (Almenaŭ, la kelkaj vortoj kiujn mi kontrolis.) Mi ne scias, ĉu
iuj el la vortoj de la listo estas en la 9-a OA.

adam....@gmail.com

unread,
Nov 9, 2007, 7:50:19 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Krome, estas kelkaj tajperaroj en la listo, kiuj kaŭzis malĝustan
indikon pri la oficialeco. Mia programeto rigardis la unuan vorton en
la linio ĝis la unua streketo. En iuj okazoj ne estas streketo inter
la radiko kaj la gramatika finaĵo, do tiam la programeto provis serĉi
la tutan vorton inkluzive de la finaĵo, kaj plejofte ne trovis. Se la
ĉefvorto de la linio estas mem kunmetita (kun streketoj internaj de la
vorto), tiam la indiko aludas nur la unuan eron de la vorto.

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 9, 2007, 8:03:00 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
adam....@gmail.com:

> Parenteze, mi rikarkis, ke la 9-a OA ankoraŭ ne estas indikita en
> ReVo. (Almenaŭ, la kelkaj vortoj kiujn mi kontrolis.) Mi ne scias, ĉu
> iuj el la vortoj de la listo estas en la 9-a OA.

Entute la ReVo-aj indikoj pri oficialeco ne estas fidindaj (same kiel
tiuj en PIV). Vi tamen povas fidi la indikojn en la Akademia Vortaro:

http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

adam....@gmail.com

unread,
Nov 9, 2007, 8:12:17 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/9/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:

> Entute la ReVo-aj indikoj pri oficialeco ne estas fidindaj (same kiel
> tiuj en PIV). Vi tamen povas fidi la indikojn en la Akademia Vortaro:
>
> http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/

Ĉu eblas elŝuti ĝin?

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2007, 8:31:00 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Se vi preferus, ke la indikoj havu ian alian formon, tio estas
>bagatela por fari.

Momente g'i estas en ordo tiel.

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 9, 2007, 9:07:22 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
adam....@gmail.com:

> On 11/9/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:
>
>> Entute la ReVo-aj indikoj pri oficialeco ne estas fidindaj (same kiel
>> tiuj en PIV). Vi tamen povas fidi la indikojn en la Akademia Vortaro:
>>
>> http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/
>
> Ĉu eblas elŝuti ĝin?

Simple enskribu "*" kiel serchesprimon.
Elektu (se vi volas) "montri ankau oficialajn difinojn".
Ne elektu iajn limigojn.
Poste serchu.
La rezulton vi povas konservi.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages