Re: (la bona lingvo) Re: "mojosa" kaj slangajxoj gxenerale

3 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Nov 18, 2007, 4:18:40 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/18/07, Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com> wrote:
Kie legi la aldonitajn vortojn?
 
Kiel novulo, pardonu min se mi faras tiun stultan demandon.
 
Tute ne stulta. La listo, kiun Renato tenas, trovigxas cxe http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
Se aliaj alternativoj estas sugestindaj surbaze de la vjetnamaj tradukoj de la vortoj, ni tre gxojos konsideri ilin.
 
Ni povas aldoni 'piedajxon' (subskribon, kiu aperos malsupre de cxiu mesagxo) kun tiu adreso. Kion vi cxiuj opinias?
 
Alia demando: Por traduki esperantan slangon, cxu tauxgas traduki per nacilingvan konguran slangan vorton?
Se jes, mi provos traduki vjetnamen "mojoso"-n per vjetnama slango, petante konsilon de junaj vjetnamaj esperantistoj (ili estas multnombraj). Mi audis tiun vorton unuafoje en IJK62 (Sarajevo), kie mi partoprenis kiel observanto (por prepari IJK63-n en Hanojo, Vjetnamio).
 
Eble povas esti utile iafoje vidi kiel oni diras slangajxon en diversaj lingvoj. Mi tre scivolus, kiel diri 'mojosa' en la vjetnama. Plejofte slango naskigxas en natura medio, do provo gvidi gxin laux niaj "vortaristecaj" kriterioj ne sukcesos. Sed iafoje ankaux slango naskigxas "vortaristece" (speciale en esperanto), kiel "mojosa" mem, do la afero povas havi ian utilon.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2007, 5:10:50 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam al Thu:

>Tute ne stulta. La listo, kiun Renato tenas, trovigxas cxe

><http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj>http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Mi provis aldoni la piednoton. Ni vidu c'u mi sukcesis? Se jes, g'i
estas en la fino de c'i tiu mesag'o.

>Se aliaj alternativoj estas sugestindaj surbaze de la vjetnamaj
>tradukoj de la vortoj, ni tre gxojos konsideri ilin.

Certe. Dau'ra tralegado de la listoj estas en la nuna momento pli
utila ol aldonado d enovaj vortoj. Intertempe niaj listoj estas c'iam
pli legataj. Ni alvenis al 2300 vidoj.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages