ekzotik-a

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 30, 2014, 3:21:46 AM6/30/14
to °listo 'lbl'

Ekzistas en Fejsbuko paĝo, kiun mi uzas por diskonigi la konsilojn de la tago, kiun dissendas Roland.

Tie okazis ĉi tiu konversacio:

Mi sendis la konsilon de la tago:  ekzotik·a → fremd·a, kiu restis neŝanĝita malgraŭ niaj tiamaj diskutoj.
Poste:

  • Ferdinand Cesarano Estas kontraŭ-konsilinda la troa "ekzotika" favore al la pli simpla formo "ekzota". Sed bonvolu ne konsili la perdon de nuanco.

    La adjektivo "ekzota" ne samsignifas al "fremda". "Fremda" ĉefe signifas nur "alilanda", sen ajna plua implico. Kontraste,
    ...Vidu pli
  • Renato Corsetti Dankon, Ferdinand! Ni povus havi la linion ekzotik-a --> ekzot-a . Ĉu vi povas aserti, ke ĝi estas efketive almenaŭ iomete uzata?
  • Ferdinand Cesarano Mi konfesas ke mi havas neniun statistikon pri ĝia uziĝo. Mi nur povas aserti ke tiun vorton "ekzota" (kaj ties derivaĵojn, ekz-e "ekzoteco") mi uzis kaj aŭdis en la konversaciado.
  • José Antonio Vergara vi tuŝis kernan punkton, Ferdinand. Oni ne arbitre forigu nuancojn kiuj estas necesaj aŭ utilaj.
  • Renato Corsetti Mi iom esploris en la reto kaj vidis ke 'ekzota' estas uzata almenaŭ en Wikitionary. Mi prezentas la probelmon al la listo 'la-bona-lingvo'.

Kion vi opinias pri la tuta demando?

amike

Renato

--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Marcos Cramer

unread,
Jun 30, 2014, 3:51:37 AM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi certe konsentas pri tio, ke la nuanco de "ekzot(ik)/" estas tre utila, kaj ke ni sekve ne malrekomendu ambaŭ formojn "ekzot/" kaj "ekzotik/". La sola dubo estas pri tio, kion el la du formoj ni uzu.

Ambaŭ formoj estas enradikiĝintaj en la efektiva lingvouzo, kaj "ekzotik/" estas iom pli kutima ol "ekzot/": En la Tekstaro de Esperanto estas 43 uzoj de "ekzotik/" kaj 17 uzoj de "ekzot/"; en la tekstaro de Ekchard Bick estas 332 uzoj de "ekzotika(j)(n)" kaj 200 uzoj de "ekzota(j)(n)".

La diferenco tamen ne estas tiel granda por esti decida kriterio. Unu bona kialo por preferi "ekzot/" al "ekzotik/" estas ĝia koncizeco, kio aparte gravas kiam oni formas derivaĵojn kiel "ekzoteco" kaj "ekzotaĵo". Aldone notindas ke kaj NPIV kaj ReVo plusendas de "ekzotik/" al "ekzot/", tiel donante iom da prefero al "ekzot/". Mi sekve nun preferas rekomendi la iomete malpli oftan formon "ekzot/".

Se la aliaj konsentas, ni povus havi la jenan linion:

ekzotik·a → ekzot·a

Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

lowenstein, anna

unread,
Jun 30, 2014, 4:02:14 AM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem uzas la formon "ekzotika", kaj ne intencas shanghi mian uzon al "ekzota". Mi ne vidas la sencon krei konkurencan formon. Mi ne havas problemon pri la vortoj "ekzotikajho" kaj "ekzotikeco".

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Jun 30, 2014, 4:24:58 AM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne vidas la sencon krei konkurencan formon.

La problemo estas, ke jam ekzistas du konkurencaj formoj en la ĝenerala lingvouzo. Sendepende de tio, kiun el la du formoj ni rekomendas, ni do certe ne kreas konkurencan formon.

Amike,
Markos

Antonio De Salvo

unread,
Jun 30, 2014, 5:21:41 AM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com

Jam antaux 74 jaroj oni uzis “ekzotika”.

Mi transskribas el la tekstoj de 1940 de la elsendoj de Radio Roma en Esperanto (kiuj baldaux aperos presforme, koncerne la jarojn 1936-1942):

 

400525

Mascagni: Ekzotika danco

 

400615

Riĉega vico da personoj akompanas nin en ĉi tiu rapida vizito: kostumoj plenaj de ekzotika koloro,

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 30 giugno 2014 10:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ekzotik-a

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 30, 2014, 5:47:26 AM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Jam antaux 74 jaroj oni uzis “ekzotika”.

Mi legas ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo kaj mi primeditas. En la fino eble ni devos uzi iom da signoj ~ .

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Marcos Cramer

unread,
Jun 30, 2014, 8:46:43 AM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

En la fino eble ni devos uzi iom da signoj ~ .

Aŭ tute ne havi linion pri tiuj vortoj. Ni ja ne bezonas publikigi rekomendon pri ĉiu pridiskutita vorto, eĉ kiam ne regas interkonsento inter ni.

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Jun 30, 2014, 10:11:16 AM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com

Eble tiu, kiu skribis EKZOTAn unuafoje, mistajpis ĝin, volinte skribi EKZOTIKAn. Kaj tial oni ekakceptis EKZOTAn kiel ekzotikan neologismon anstataŭantan EKZOTIKAn. (!!!)

Certe estas, ke EKZOTA jam estas ankaŭ malnova esperanta vorto, kompreneble ne tiel uzata kiel EKZOTIKA.



--

ro-esp

unread,
Jun 30, 2014, 6:21:17 PM6/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Cxar nenio estas ekzata, ekzita aw ekzota
Cxar ne eblas ek-zoti ion
kaj cxar ekzotik-a pli facile rekoneblas far parolantoj de la angla kaj franca

Mi mem cxiam uzas "ekzotika" kaj neniam "ekzota"

Sume: ni havu linion pri "ekzota" kiu direktas al "ekzotika"

Mi ne jam havas firman opinion pri sponta/spontana/spontanea

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Marcos Cramer

unread,
Jul 1, 2014, 3:49:28 AM7/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

Cxar nenio estas ekzata, ekzita aw ekzota
Cxar ne eblas ek-zoti ion
kaj cxar ekzotik-a pli facile rekoneblas far parolantoj de la angla kaj franca

Mi mem cxiam uzas "ekzotika" kaj neniam "ekzota"

Mi tute ne komprenas ĉi tiun argumentadon. Ĝuste ĉar ne ekzistas la radikoj "ekz/" kja "zot/", "ekzota" ne estas miskomprenebla, do estas neniu kial por eviti ĝin.

Se eĉ neekzistantaj radikoj estu kial por eviti certajn formojn, tiam ankaŭ "ekzotika" devus esti evitata pro la ebla misanalizo "ek-zotika".

Amike,
Markos

Harri Laine

unread,
Jul 1, 2014, 4:35:54 AM7/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis, 30.6.2014 11:02 +0200:

> Mi mem uzas la formon "ekzotika", kaj ne intencas shanghi mian uzon
> al "ekzota". Mi ne vidas la sencon krei konkurencan formon. Mi ne
> havas problemon pri la vortoj "ekzotikajho" kaj "ekzotikeco".

Mi samopinias kun Anna. Se iu volas diri "ekzota", tiu tiel diru, sed
ni ne bezonas linion pri la vortoj.

Mi konsentas pri la komentoj, ke "ekzot(ik)a" havas, eĉ kerne, la
signifon "interesa aŭ ekscita pro fremdeco, nekonateco". Do, simple
diri, ke ĝin anstataŭu la nura "fremda", ne estas kontentige.

Ŝajnas, ke la simpla signifo "fremda" (aŭ prefere: "enkondukita el
alia mondparto fare de homo aŭ de io alia", "ne nature ekzistanta ĉi
tie") aperas en iuj sciencaj kuntekstoj, kaj en tia uzo la vorto ja
estas anstataŭigebla per io alia, pli klara.

Amike
Harri
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages