Re: mal-

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 14, 2009, 8:34:45 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
la problemo cxe "mal" estas ke gxi esence havas DU signifojn.
Unu estas kiel en mallonge, malalta

la dua estas en maldekstra

Duba kazo estas "malvarma", cxar law fizikistoj ne ekzistas
temperaturoj sub minus 273 gradoj celsiusaj

Oni povus ecx diri ke ekzistas tria (malhavi), sed tiun mi taksas simple
erara

gxis, Ronaldo


Grosjean Mireille

unread,
Mar 15, 2009, 3:10:05 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
chu vi akceptas "maljen"?? Lernanto mia demandis min pri tio. Temis pri paneanta televidilo: la bildo subite  malaperis, do maljen la bildo. Chu maljen Gerda?
 
salutas Mirejo

2009/3/15 ro-esp <ro-...@dds.nl>
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2009, 4:47:39 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

la problemo cxe "mal" estas ke gxi esence havas DU signifojn.
mi ne vidas, ke la du signifoj estas malsamaj.

Duba kazo estas "malvarma", cxar law fizikistoj ne ekzistas
temperaturoj sub minus 273 gradoj celsiusaj
  
ni parolas pri la lingvo uzata de normalaj homoj, en kiuj la du konceptoj "varma" kaj "malvarma" estas rekte malaj.

Oni povus ecx diri ke ekzistas tria (malhavi), sed tiun mi taksas simple
erara
  

mi mem apenaŭ uzas ĝin (pro manko de simila vorto en la itala), sed mi povas vidi ke "havi monon" kaj "malhavi monon" estas eblaj konceptoj.

amike

renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2009, 4:56:10 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
mirejo:

> chu vi akceptas "maljen"?? Lernanto mia demandis min pri tio. Temis
> pri paneanta televidilo: la bildo subite malaperis, do maljen la
> bildo. Chu maljen Gerda?
mi opinias, ke en Esperanto la sola limo je kombinado de lingvaj
elementoj dependas de la signifo. se la rezultanta vorto havas signifon,
ĝi estas bona.

teorie "maljen" eblus, sed praktike mi vidas grandan malfacilon tuj
kapti ties signifon. mi pli volonte dirus: "jen la malbildo" aŭ "jen la
senbildo!"

amike

renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 15, 2009, 5:01:15 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Oni povus ecx diri ke ekzistas tria (malhavi), sed tiun mi taksas simple
erara

Kial erara? Laux mi (pardonu la spritajxon), tia aserto "malhavas sencon".
Amike
Antonio


Leo De Cooman

unread,
Mar 15, 2009, 5:48:22 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

>Oni povus ecx diri ke ekzistas tria (malhavi), sed tiun mi taksas simple
> erara

En la nederlanda ja ekzistas samsignifa "mal"-vorto "ontberen" (malhavi),
kvankam la signifo de la nederlanda "ont-" aŭ "on-" ĝenerale ne estas ĉiam
klara.
Antaŭ nelonge nepino Carlotta demandis al sia patro pri la diferenco inter
"dooien" (degeli) kaj "ont-dooien" (ĉu degeligi?). Ŝi estas okjara kaj klare
matura por eklerni Esperanton.

Pri "malvarmo": laŭ scienco ĝi simple ne ekzistas. Kiam molekuloj moviĝas,
ili estas "varmaj". Oni do teorie povus proponi forigon de la vorto
"malvarma" el ĉiuj naciaj lingvoj... Mi tamen ne proponus tion :-)

Amike salutas
Leo

Fabio Bettani

unread,
Mar 15, 2009, 6:07:14 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Pri "malvarmo": laŭ scienco ĝi simple ne ekzistas. Kiam molekuloj moviĝas,
> ili estas "varmaj". Oni do teorie povus proponi forigon de la vorto
> "malvarma" el ĉiuj naciaj lingvoj... Mi tamen ne proponus tion   :-)

Tio ne surprizigu, ĉar eblus same diri pri la vortoj 'longa' /
'mallonga': ne povas fakte ekzisti malpli granda longeco ol nul
metroj, samkiel ne povas ekzisti malpli granda temperaturo ol nul
kelvinaj gradoj.
Tamen ja sencas havi esprimojn kiel "mallonga" kaj "malvarma", ĉar ili
ne estas absolutaj, kaj kutime rilatas al homa percepto: malvarma
objekto estas objekto malpli varma ol la homa korpo.
Ja la referenckadro povas ŝanĝiĝi laŭ la kunteksto: malvarma stelo ne
estas malpli varma ol homa korpo, sed simple malpli varma ol la
averaĝa stelo. Same pri "mallonga aŭtoŝoseo".

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2009, 7:10:16 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Oni do teorie povus proponi forigon de la vorto
> "malvarma" el ĉiuj naciaj lingvoj... Mi tamen ne proponus tion :-)
>
Bone. Vi ne nur estasd teĥnikisto sed ankaŭ homo.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Mar 17, 2009, 4:15:09 AM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
ronaldo:

> la problemo cxe "mal" estas ke gxi esence havas DU signifojn.
> Unu estas kiel en mallonge, malalta
>
> la dua estas en maldekstra
>
> Duba kazo estas "malvarma", cxar law fizikistoj ne ekzistas
> temperaturoj sub minus 273 gradoj celsiusaj

Mi ne bone komprenas. Kelkfoje mi legas iun klarigon tiel teorian, ke mi
devas peti ekzemplojn, kiuj ilustru gxin. Alifoje, kiel nun, mi legas
ilustrajn ekzemplojn, sed neniun klarigon, kiu diras, kion la ekzemploj
ilustras/ilustru.

Por mi "mallonga", "malalta" kaj "malvarma" estas ekzemploj similaj inter
si: la adjektivo indikas la dimension de la substantivo, kiun gxi
priskribas. La dimensio estas registrebla sur lauxgrada skalo. Se objekto
trovigxas proksime al la nulo sur tiu skalo, oni nomas gxin "mal---a"; se
gxi trovigxas proksime al la maksimumo (senfinajxo, parolante matematikece),
oni nomas gxin "---a" (sen "mal-"). La loko sur la skalo, kie oni metas la
"mezon", do kie la objekto estas nek ---a nek mal---a, tio varias laux la
kunteksto kaj laux la atendo de la parolanto: du metroj estas tre, eble ecx
tro, alta, se ni parolas pri tablo, sed tre malalta, se ni parolas pri domo.
Fizike, "mallonga" = havanta malmultan longon, "malalta" = havanta malmultan
alton, "malvarma" = havanta malmultan varmon (temperaturon). Jam en la
instruado pri fiziko en la baza lernejo mi lernis, ke "malvarma estas nur
maltre varma". Fizike do ne temas pri kontrasto, sed pri lauxgradeco.
Lingve, tamen, temas pri kontrasto aux "poluseco" (angle "polarity"): la
prefikso "mal-" indikas, ke la objekto trovigxas en la sfero de la negativa
(minusa) poluso, dum la adjektivo sen "mal-" indikas, ke la objekto
trovigxas en la sfero de la pozitiva (plusa) poluso. Parenteze dirite, en
multaj lingvoj la substantivo esprimanta la dimension _gxenerale_, estas
derivita de la adjektivo, kiu indikas pozitivan polusecon. Kurioze,
Esperanto havas unu-du esceptojn, cxe kiuj "mal-" estas uzata por la
pozitiva poluso: "juna" kaj "nova" = havanta malmultan agxon, "maljuna" kaj
"malnova" = havanta multan agxon. Tion mi tamen opinias oportuna, cxar tiel
oni povas unusencigi la etnolingve dusencajn "old" (angla), "alt" (germana),
"vieux" (franca), "staryj" (rusa) ktp. laux tio, cxu la negativa poluso
estas "juna" aux "nova".

Per la ekzemplo "maldekstra" vi versxajne volas montri, ke temas pri vera
mal-eco, cxi-okaze spaca, kiel ankaux en "supre / malsupre". Simile oni
povus nomi sudon "malnordo" aux inverse. Cxar vi donis nur tiun ekzemplon,
mi ne scias, cxu vi metas en cxi tiun kategorion ankaux "malami", "malutila"
ktp., kiuj ne rilatas al spaco. Kvankam en la reala mondo tiu "mal-eco"
diferencas de la dimensia mal-eco, estas nenia problemo en tio, ke oni metu
ilin en la saman _lingvan_ kategorion: lingvo ja ne povas fari cxiujn
distingojn observeblajn en la reala mondo, gxi _devas_ grupigi la mondajn
fenomenojn en grandajn "sakojn" por entute esti utila ilo por la homoj.
Simile, por miaj domaj bezonoj mi elturnigxas eble nur per unu-du marteloj,
4-5 sxrauxbiloj ktp.; lignajxisto tamen bezonas multajn tiajn ilojn por fari
sian laboron profesiece. Jen la diferenco inter la lingvajxoj cxiutaga kaj
faka.

> Oni povus ecx diri ke ekzistas tria (malhavi), sed tiun mi taksas
> simple erara

Vi ne diras kial, do mi divenu: "malhavi" ne estas la _malo_ de "havi", nur
gxia _neo_, do oni povus diri "nehavi". Komparo: laboro povas esti
"neutila", se gxi donas nek utilon nek "damagxon" = malutilon. Laboro povas
esti "malutila", se gxi donas "damagxon". Laux mi la plej granda
malfacilajxo en la uzado de "mal-" estas, ke oni ofte uzas gxin por esprimi
ne kontraston, sed nur foreston. En tiu okazo oni prefere diru "ne-" aux
eble "sen-".

Ekzistas ankaux okazoj, kiam unu koncepto logike povas havi pli ol unu eblan
"mal-"koncepton, ekzemple "malmangxi" povus esti aux "feki" aux "vomi". En
tiaj okazoj oni prefere rezignu pri "mal-". Simila afero estas, ke kanono ne
estas la sola imagebla "pafilego", do la polemikajxo, kiun Andreas(?) jxetis
kontraux Franciskon, uzante tiun ekzemplon, estas laux mi nevalida.

Otto

Pilar Otto

unread,
Mar 17, 2009, 4:56:07 AM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Grosjean Mireille:

> chu vi akceptas "maljen"?? Lernanto mia demandis min pri tio. Temis
> pri paneanta televidilo: la bildo subite malaperis, do maljen la
> bildo. Chu maljen Gerda?

Eble jes. Antaux multaj jaroj mi estis adepto ankaux de "maljam" = "nur" en
la tempa signifo "post la atendita tempopunkto": "Mi atendis ilin je la
sepa, sed ili venis nur/maljam je la oka". Nun mi ne plu - aux jam ne -
estas adepto de tiu uzo, cxar tiu "maljam" kontrastas kun nur parto de la
signifo de "jam", nome parto, kiu rilatas ne al dauxro, sed al tempopunkto.
Se mi diras "Tion mi jam auxdis", "jam" signifas ne "antaux atendita
tempopunkto", sed simple "antaux nun". *"Tion mi maljam auxdis" apenaux
havus sencon; eble gxi povus signifi "ne-dezirinde malfrue".En aliaj okazoj
la malo de "jam" estas "ankoraux ne": "Cxu vi jam ricevis la leteron? - Ne,
maljam"(???).

Sed kunmetajxo, kiun mi lancxis, estas "malnur" = "pli ol atendite".
Komparu: "La kongreso havis nur 100 partoprenantojn" / "La kongreso havis
malnur 10.000 partoprenantojn". En la norvega tiu "malnur" estas "hele" =
"tutaj". En la hispana oni eble diras "hasta", kiu povas signifi "gxis" aux
"ecx", kio por mi ne estas la malo de "nur": "gxis" implicas maksimumecon,
kiu ne estas en "malnur", kaj "ecx" havas nuancon de - nu, eble aldono -,
kiu ne estus en "malnur". Mi ne propagandadis por tiu "malnur", mi nur
klopodas komprenigi gxin per uzado.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2009, 10:40:51 AM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Otto, pro via klarigo toeria pri mal-. Mi cerbumas kiel konservi
ĉi tiujn perlojn de la Otto-penso, sed mi ne scias kiel.

La enhavon de ĉi tiu via mesaĝo mi transformis al plia klarigo,
kunligita kaj kun la vorto "liva" kaj en la paĝo "gramatiko" sub "Pri
mal". Vidu ĝin en http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv_plio_15

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages