siesto

8 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2013, 4:06:53 PM4/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dum mia paŭzado estis aldonita la jena linio:

siest·o ~ dum·tag·a dorm·et·o, post·tag·mez·a dorm·et·o

Mi persone uzas la esprimojn "tagdormo" kaj "tagdormeto" por tio, kaj ili ŝajnas al mi tute bonaj. Do mi proponas aldoni ilin, kaj krome fari la "-et-" en la jamaj alternativoj libervola. Aldone, laŭ mi siesto povas ankaŭ esti tagmeze kaj ne nur posttagmeze, do ankaŭ la "post" en "posttagmeza" laŭ mi aperu en krampoj:

siest·o ~ tag·dorm·(et·)o, dum·tag·a dorm·(et·)o, (post·)tag·mez·a dorm·(et·)o

Kion pensas la aliaj pri ĉi tiu ŝanĝpropono?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2013, 4:42:19 PM4/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   siest·o ~ tag·dorm·(et·)o, dum·tag·a dorm·(et·)o, (post·)tag·mez·a dorm·(et·)o
Ŝajnas al mi en ordo.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Apr 28, 2013, 1:59:52 AM4/28/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi samopinias.
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 27 april 2013 22:06
Onderwerp: (la bona lingvo) siesto
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Saed Abbasi

unread,
Apr 29, 2013, 9:05:30 AM4/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
en persa kaj araba oni nomas sieston kiel Qailula=eta (dormo) قیلوله
"tag-dormeto" laux mi estas pli klara kaj ne tiom longa. 
laux mi ne tiom bezonas ke oni difinu ke la dormeto estas antaux- aux post-tagmeza cxar cxiu komprenas tiun laux kunteksto.

Via
Saed


2013/4/28 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Apr 29, 2013, 9:15:45 AM4/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
Saed:
en persa kaj araba oni nomas sieston kiel Qailula=eta (dormo) قیلوله
"tag-dormeto" laux mi estas pli klara kaj ne tiom longa.
Tiu estas la unua variaĵo en nia linio pri siesto.

Amike

Renato

PS. Scivolemo de malnova lernanto de la persa: ĉu vi elparolas vian nomon /saed/ kaj entute malaperis la longa "i" de la araba?

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Saed Abbasi

unread,
Apr 29, 2013, 2:52:04 PM4/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
rilate al la scivolema demando pri mia nomo:
mia nomo estas Sa-ed kaj gxi signifas felicxiganto. Sa-id per longa i en araba signifas felicxega. cxi du estas malsamaj nomoj.

via
Saed


2013/4/29 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

ro-esp

unread,
Apr 30, 2013, 12:41:03 PM4/30/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op zaterdag 27 april 2013 22:06:53 UTC+2 schreef marcos...@gmail.com het volgende:

Sxajnas al mi ke ni troe simpligas la aferon. Siesto ne estas ajna dormeto dum helas ekstere. Kiom mi komprenas temas pri kulturo. En landoj kie siestoj estas normalaj, normalas ke cxiuj butikoj samtempe estas ekster servo dum pluraj horoj dumtage.

 

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 30, 2013, 2:13:44 PM4/30/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


|   Sxajnas al mi ke ni troe simpligas la aferon. Siesto ne estas ajna dormeto dum helas ekstere. Kiom mi komprenas temas pri kulturo. En landoj kie siestoj estas normalaj, normalas ke cxiuj butikoj samtempe estas ekster servo dum pluraj horoj dumtage.

La fakto estas, ke nordeŭropanoj ne povas kompreni pri siestoj. Kiam somere kamparanoj leviĝis je la 4 matene kaj eklaboris, ili devis ripozi en la mezo de la tago, kiam la varmo ĉiuokaze  estis neeltenebla. El tio poste sekvis la tuta socia organizado, laŭ kiu la varmaj horoj de la tago estas praktike "mortaj".

Kompreneble nun pli kaj pli oni imitas la fortulojn kaj agas en Sicilio kvazaŭ la klimato estus tiu de Danlando.

Amike
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages