faluso

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Aug 22, 2025, 10:48:44 AMAug 22
to la bona lingvo
Mi proponas:

faluso → (simbola/erekta) peniso

En la Tekstaro, la vorto troviĝas en nur du verkoj, ĉiam kiel evitesprimo de peniso.

Rezulte, mi ankaŭ proponus:

faloida → penis(ec/simil)a

Inter tiuj ĉi ebloj, mi preferas "penissimila".

Iom rilate, ni jam havas en la listo "lingamo  (sankta) peniso"

Leo De Cooman

unread,
Aug 22, 2025, 2:31:35 PMAug 22
to la-bona...@googlegroups.com

Jes por 1 kaj 2 (simbola por ambaŭ), 

sed la nomo de la funga genro devas aŭ resti aŭ esti alie tradukata. En la nederlanda tiu genro nomiĝas "stinkzwam" = fetorfungo, stinkfungo, sed nek fetor nek stink estas oficiala radiko. Eble → fiodorfungo.

La nomo de tiu fungofamilio estas falaco(j), nederlande "stinkzwammen". Estus facile traduki ĝin per "fiodorfungofamilio" aŭ io simila.

Amike salutas Leo


Op 22/08/2025 om 16:48 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/53efd711-690c-40aa-b907-bee0e6fdae0cn%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Aug 22, 2025, 4:06:03 PMAug 22
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas "penisforma". Temas pri ekstrema venena fungo, kiun oni priskribis kiel "phalloides" en la latina, alivorte "penisforma".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/53efd711-690c-40aa-b907-bee0e6fdae0cn%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Noam Mohr

unread,
Aug 22, 2025, 7:41:03 PMAug 22
to la-bona...@googlegroups.com
Leo, kial vi volas alian vorton por la fungo, kiu en PIV estas:
faloida amanitofalusa amanitofaluseca amanito (A. phalloides)

Anna, ankaŭ penisforma estas bona. Sed rimarku, ke ni jam havas linion: 
"-oid- -> -simil-"


lowenstein, anna

unread,
Aug 23, 2025, 2:48:31 AMAug 23
to la-bona...@googlegroups.com
Ni parolas pri lingvo, ne pri matematika formulo. Povus esti ke "penissimila" foje taŭgus. Ankaŭ "peniseca". Sed mi verŝajne dirus, "Promenante en la arbaro, mi rimarkis penisforman fungon". Mi povas ankaŭ imagi: "Promenante en la arbaro, mi vidis fungon, kiu similis al peniso". Laŭ mi ni donu ĉiujn el tiuj proponoj, kaj lasu la uzantojn elekti la plej taŭgan laŭ la kunteksto. Tio estus pli utila por la uzantoj. Mi scias, ke homoj ofte rigardas en La Bona Lingvo por vidi, kion ĝi proponas kiel pli "normalan" esprimon.

Anna

Leo De Cooman

unread,
Aug 23, 2025, 2:19:03 PMAug 23
to la-bona...@googlegroups.com

"Penisforma" taŭgas por unu aŭ kelkaj specioj el tiu genro.

Miascie la tuta familio falusacoj malbonodoras kiel putranta kadavro. Tiel ili sukcee allogas muŝojn por disvastigi siajn sporojn. Ni eble povus fortraduki la familian nomon per "kadavrodorfungoj".

Jen bildo de Clathrus ruber el alia genro de la sama familio falusacoj

traliestinkzwam van waarnemingen.betemas pri la ruĝa "krado", la blankaj aĵoj  estas junstadiaj formoj, tiel nomataj "diablaj ovoj". Mi prenis la bildon el interreto. la nederlanda nomo estas "traliesinkzwam", laŭvorte krada-malbonodor-fungo.

Amike salutas Leo


Op 22/08/2025 om 22:05 schreef lowenstein, anna:

Noam Mohr

unread,
Aug 23, 2025, 3:57:58 PMAug 23
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne emas krei novan vorton por vivâjo el nacia lingvo. Oni nomas ĝin falus(oid)a supozeble ĉar la latina nomo estas phalloides. Mi nur volas, ke kiam oni uzas falus(oid)a, oni anstataŭe uzos vorton kiel penisforma. Se oni plej bone ne uzu faloida, tio estas aparta demando, pri kiu mi ne havas sufiĉan fakan scion.

Leo De Cooman

unread,
Aug 24, 2025, 6:30:50 AMAug 24
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu mi nepre volas alian vorton por Amanita phalloides?

Nederlandlingve: Groene knolamaniet, laŭvorte verda tuberamanito

The death cap (Amanita phalloides) - A Poisonous Wild Mushroom | Food Safetypro la "tubero" ĉe ĝia malsupro. (bildo el interreto)

Mi verŝajne rimarkigis, ke en PIV estas 3 signifoj por la kapvorto "faluso", por kiuj vi proponis du "fortradukojn". La tria signifo estas fungo, kies scienca nomo estas Phallus impudicus  por unu specio, kiu evidente apartenas al la genro Phallus.  Nia propono  por la tria signifo finiĝu per fungo aŭ nomo de specifa fungo. 

Mi preferus pro la precizeco, kiu tre gravas precipe ĉe fungoj, tute ne traduki la sciencajn nomojn aŭ almenaŭ aldoni la sciencan nomon. Amanito phalloides  estas mortige venena, dum Phallus impudicus  junstadie estus ne venena (post kuirado)

Amike salutas Leo


Op 23/08/2025 om 01:40 schreef Noam Mohr:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages