(la bona lingvo) Landnoma "-i'"

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Apr 30, 2010, 3:18:35 PM4/30/10
to la bona lingvo
On 30 Apr., 18:32, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Johan Derks skribis:
>
> > La demando chu la landonomoj, derivitaj de la gento per -io, estas
> > kunmetitaj au konsistigas novajn radikvortojn, miascie neniam estis
> > respondita de la Akademio.
>
> Tamen. Jen kelkaj citajhoj el dokumentoj, en kiuj la Akademio uzis
> la vorton "sufikso" pri tiaj "-io" en landnomoj

Eble menciindas ankau citajho el la plej aktuala Akademia prilandnoma
publikigajho - en ghi la Akademio klarvorte _ne_ alprenas starpunkton:

"Pri la karaktero de tiu I (uzata post popolvortoj anstatau UJ)
ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas ghin kiel efektivan sufikson
(kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi ghin kiel eron de
aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj
diversaj analizoj chiuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado
de tiaj landnomoj kiel Francio, Rusio, Japanio kaj Chinio. En tiu chi
dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando."

( http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
)

Lau mi tiu teksto estas iom kurioza, kaj el ghi rezultas jenaj
demandoj:

Au la Akademio iam alprenis starpunkton: Kial ghin la Akademio ne
publikigis en la fonto de la supra citajho? Chu la Akademio dubas pri
la ghusteco de iam alprenita starpunkto? Kial tekstas "Iuj rigardas
ghin kiel efektivan sufikson", se tiuj "iuj" fakte estis la Akademio
en oficiala(j) decido(j)?

Au la Akademio neniam alprenis starpunkton: Chu tiaokaze ne estus devo
de la Akademio alpreni starpunkton? Se ne la Akademio alprenas
starpunkton, kiu tiam?

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fra Simo

unread,
Apr 30, 2010, 3:36:48 PM4/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/30 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

     Nek la Akademio de Esperanto, nek ia ajn alia Esperantista institucio, nek iu ajn Esperantisto povas alpreni starpunkton propran pri io jam klare fiksita de la Fundamento de Esperanto. Nu, en la Fundamento estas klare instruate, ke landonomon el landanonomo oni en Esperanto faras per almeto inter la vortobazo kaj la finajho de la sufikso "uj/".
     CHar multaj siadiraj Esperantistoj tion malatentadas, ech instruadas, ke oni je tio forlasu Esperanton, la Akademio devus firme admoni, ke oni pri tio obeu la Fundamenton. Se tion ghi pro iuj malhelpantaj cirkonstancoj ne konsentas fari, ghi prefere plene silentu pri la temo.

--
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 30, 2010, 3:37:55 PM4/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

> On 30 Apr., 18:32, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

>> Tamen. Jen kelkaj citajhoj el dokumentoj, en kiuj la Akademio uzis
>> la vorton "sufikso" pri tiaj "-io" en landnomoj

> Eble menciindas ankau citajho el la plej aktuala Akademia prilandnoma
> publikigajho - en ghi la Akademio klarvorte _ne_ alprenas starpunkton:

> "Pri la karaktero de tiu I (uzata post popolvortoj anstatau UJ)
> ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas ghin kiel efektivan sufikson
> (kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi ghin kiel eron de
> aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj
> diversaj analizoj chiuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado
> de tiaj landnomoj kiel Francio, Rusio, Japanio kaj Chinio. En tiu chi
> dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando."
>
> ( http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
> )
>
> Lau mi tiu teksto estas iom kurioza, kaj el ghi rezultas jenaj
> demandoj:

> Au la Akademio iam alprenis starpunkton: Kial ghin la Akademio ne
> publikigis en la fonto de la supra citajho?

Ekzistas nur tiuj tekstoj, kiujn mi citis. Ili enhavas uzon de la
vorto "sufikso", sed cetere ili ne vere eniras tiun teorian demandon.
Tial ne vere utilis ilin citi tiucele en la "Listo de Rekomendataj
Landnomoj". Entute tiu teoria demando nur meritis piednoton en
dokumento precipe praktike orientita. Krome - malgrau la plurfoja
jama uzo de la termino "sufikso" rilate al tia uzo de "-io", pluraj
Akademianoj forte favoras la nesufiksan starpunkton. En la "Listo
de Rekomendataj Landnomoj" tiu teoria demando ne estis en fokuso,
kaj tial en tiu dokumento ne indis diri ion novan au plian pri tiu
afero, krom konstati, ke ekzistas diversaj manieroj analizi tiajn
vortojn. La jam alprenita starpunkto - ke temas pri sufikso - plu
validas tia, kia ghi estas.

> Chu la Akademio dubas pri la ghusteco de iam alprenita starpunkto?

Certe pluraj Akademianoj tiel dubas. Mi tamen ne.

> Kial tekstas "Iuj rigardas
> ghin kiel efektivan sufikson", se tiuj "iuj" fakte estis la Akademio
> en oficiala(j) decido(j)?

Al mi estas klare, ke inter tiuj "iuj" estas tiuj diversaj Akademianoj,
kiuj vortumis tiujn antauajn decidojn, kaj fakte do la Akademio mem,
almenau tia kia ghi estis je tiuj diversaj okazoj.

> Au la Akademio neniam alprenis starpunkton: Chu tiaokaze ne estus devo
> de la Akademio alpreni starpunkton? Se ne la Akademio alprenas
> starpunkton, kiu tiam?

Al mi ne shajnas ege grave alpreni eksplicitan starpunkton pri tiu
teoria demando, almenau ne pli ol estas jam farite (oni nomi ghin
sufikso plurfoje). Sed se iam estos diskutado pri eventuala enpreno
de la sufikso "-io" en la Universalan Vortaron, tiam nepre necesos
definitiva kaj eksplicita alpreno de starpunkto.

Cetere, tute povas esti, ke ambau analizoj estas pravaj. Temas ja
esence nur pri du malsamaj manieroj analizi kaj priskribo unu saman
lingvan realon. Ambau analizoj havas siajn fortajn kaj siajn malfortajn
flankojn, siajn avantaghojn kaj malavantahojn, siajn utilojn kaj
malutilojn. Ne temas do pri eltrovado kaj fiksado de "unu sola vero"
kontrau "falsa kaj erariga kompreno" (au simile). La efektivaj vortoj
kaj ties signifo, chiuokaze restus tute samaj.

Mia propra opinio estas, ke tute klare la "i" en "Francio", "Japanio"
kaj "Somalio" estas sufikso. Mi ne aparte shatas tiun sufikson (mi
uzadas UJ), sed sufikso ghi ja estas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
May 1, 2010, 2:38:56 AM5/1/10
to la bona lingvo
On 30 Apr., 21:37, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Cetere, tute povas esti, ke ambau analizoj estas pravaj.

Lau mi tio ne nur povas esti, sed efektive estas*). Kaj verdire ghuste
tio estas la pli-malpli kashita mesagho de la citita piednoto en la
plej aktuala Akademia listo de rekomendataj landnomoj.

*) Pli: http://www.ipernity.com/blog/55667/114561 , precipe la
chapitro "Pliaj ekzemploj".

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages