Re: flasko?

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 12, 2010, 6:41:38 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
La normala vorto por la nuntempa angla nocio "flask" estas
termos(botel)o

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Fra Simo

unread,
Oct 12, 2010, 7:45:43 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
    Greke "thermos" signifas "varma". Sed "Thermos Bottle" (kun, se mi ĝuste komprenis, laŭbezona traduko de la dua vorto, signifanta "botelo") estas komerca registrita nomo.
    Oni tradukas per "varmo/botel/o". Eble estus pli klara io simila al "(varm/o/)botel/o izol/(ant/)a".
    Nur tiam oni diru "termos/botel/o" (aŭ, eble jure devige : "Thermos-botel/o"), kiam efektive temas pri botelo el la negocejo tiun nomon registriginta, kaj nur se tio ial gravas.


2010/10/13 ro-esp <ro-...@dds.nl>

La normala vorto por la nuntempa angla nocio "flask" estas
termos(botel)o

     CHu vere "flask" estas nur pri tiaj boteloj uzata ?

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2010, 2:23:53 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  Greke "thermos" signifas "varma".

Ĉu ni havu la tri liniojn:

termos-o à varm-botel-o

termo-botel-o à varm-botel-o

termo- (en sciencaj vortoj) à varm- ?

 

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Cvi Solt

unread,
Oct 13, 2010, 2:39:19 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ni (fakte vi) jam diskutis pri tio en septembro, 2008.

kaj ni jam havas:

termo-

termo- → varm·o, varm·a

termobotelo

termobotel·o → varm·o·botel·o, varm·izol·a botel·o

termoso

termos·o → varm·o·botel·o, varm·izol·a botel·o


Mi preferas varmizola - cxar uzata same por konservi malvarme la enhavon.

Cvi




2010/10/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Francisko:

 

Ø  Greke "thermos" signifas "varma".

Ĉu ni havu la tri liniojn:

termos-o à varm-botel-o

termo-botel-o à varm-botel-o

termo- (en sciencaj vortoj) à varm- ?

 

Amike

Renato

 

 

 

 Sed "Thermos Bottle" (kun, se mi ĝuste komprenis, laŭbezona traduko de la dua vorto, signifanta "botelo") estas komerca registrita nomo.

--

la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2010, 4:11:05 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

 

|  Ni (fakte vi) jam diskutis pri tio en septembro, 2008.

|  kaj ni jam havas:….

Vi pravas. Mi eĉ kontrolis ĉi-matene ĉu ni havas tion aŭ ne, kaj mi konkludis, ke ne, ĉar mi estis mivojgita de la vorto “ĉeftero” kiu troviĝas inter tepida kaj tera-, kio iel signalis al mi, ke ne plu estas vortoj komenciĝantaj per “ter…”. Bonvolu parodni kaj forgesi.

La demando teoria tamen restas: ĉu ni devas listigi “ĉeftero” en la alfabeta loko de “tero” aŭ de “Ĉef-“. Eble en ambaŭ lokoj.

Amike

Renato

 

Fra Simo

unread,
Oct 13, 2010, 7:51:20 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
    Ĉar la unuaj partoj en niaj paragrafoj ofte estas ne-antaŭdiveneblaj monstraĵoj, kaj ĉar iuj uzantoj de niaj tabeloj estos kutimantoj de germanecaj vortaroj, en kiaj ĉiu vorto estas envicigita laŭ siaj komencaj literoj, povas esti utile, ke ankaŭ ĉe ni la vortoj  estu envicigitaj laŭ siaj komencaj literoj. Estus bone, se tiam io atentigus kaj homojn kaj maŝinojn ;  eble sufiĉus ioma dekstrenigo aŭ maldekstrenigo de la linikomenco, aŭ antaŭmeto de iu ne-litero.
    Ĉiu vorto nepre devas aperi (ankaŭ )ĉe la loko de sia ĉefparto.
     Ĉu ĉiu vorto krome aperu ankaŭ ĉe la loko de ĉiu el siaj vorteroj (eble kun escepto de la finaĵo) ?  Tio estus utila al iuj, sed ege plilongigus la tabelojn.


2010/10/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Cvi:

 

|  Ni (fakte vi) jam diskutis pri tio en septembro, 2008.

Fra Simo

unread,
Oct 13, 2010, 8:10:48 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/10/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

 
Ĉu ni havu la tri liniojn:

termos-o à varm-botel-o

     Mi konsentas kun Cvi, ke "varm/izol/a" estus pli ghusta.
 

termo-botel-o à varm-botel-o

termo- (en sciencaj vortoj) à varm- ?

     Ne en chiuj vortoj komencighantaj per la literoj "termo" oni povas anstatau tiujn skribi "varm/(o/)". Ni devos havi apartan paragrafon pri chiu el tiuj. 

     Per tio ni pli klare montros, ke vortero "termo/" neniel ekzistas.

[Mi komencis skribi la supersignojn helpe de la ortografia vortokorektilo. Sed mi pri tio rezignas, char tiu tro malkonstnte helpas, kaj temporabe estas kopii el iu alia loko chiun korektan literon.]

renato corsetti

unread,
Oct 13, 2010, 8:53:57 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Mi konsentas kun Cvi, ke "varm/izol/a" estus pli ghusta.

 

Bone, ĉar Cvi montris la staton de niaj listoj, dum mi reinventis ilin.

La linioj restas kiel Cvi montris ilin.

 

Amike

 

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 13, 2010, 10:39:28 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pri la novradiko "termoso" ni jam diskutis, kaj alvenis al la jena linio:


termos·o → varm·o·botel·o, varm·izol·a botel·o

Mi mem uzas "varmbotelo" en mia ĉiutaga uzo, kaj uzas "varmizola botelo" nur se mi timas miskomprenon kun varmkusenoj, por kiuj kelkaj Esperantistoj uzas "varmbotelo" pro nacilingva influo.

 Laŭ mi nia linio pri "termoso" tute bonas, kaj se ne venas argumentoj kiuj ne jam estis konsiderataj en nia antaŭa diskuto pri ĝi, ni ne komencu novan diskuton pri ĝi.

Pri "flasko": Mi intertempe proponis la forigon de tiu Vikipedia artikolo en la koncerna diskutpaĝo de la Vikipedio (eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Forigendaj_artikoloj).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2010, 10:55:37 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


Pri "flasko": Mi intertempe proponis la forigon de tiu Vikipedia artikolo en la koncerna diskutpaĝo de la Vikipedio (eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Forigendaj_artikoloj).

 

Tre bone!

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2010, 5:14:54 PM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/10/2010 7:39, Cvi Solt skribis:

> Mi preferas varmizola - cxar uzata same por konservi malvarme la enhavon.

Mi samopinias.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Oct 14, 2010, 5:11:53 PM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo <fra...@gmail.com> Oct 13 01:45AM +0200 ^

> Greke "*thermos*" signifas "varma". Sed "*Thermos Bottle*" (kun, se mi
> ?uste komprenis, la?bezona traduko de la dua vorto, signifanta "botelo")
> estas komerca registrita nomo.

pri tio mi ne maltrankviligxas. Ekzistas aliaj marknomoj kiuj igxis
ajxindikaj.
"hoover" (polvsucxili) en la angla, "maggi" (likva supspicaro) en la NL-a


> Oni tradukas per "*varmo/botel/o*". Eble estus pli klara io simila
> al "*(varm/o/)botel/o izol/(ant/)a*".

mi malkonsentas. Termoso ja sam tawghas por izoli MAL-varmon, kaj
varmbotelo pensigas pri
metala botelo kiun oni plenigas per varma akvo por meti en lito dum vintras

>> La normala vorto por la nuntempa angla nocio "flask" estas
>> termos(botel)o

> CHu vere "*flask*" estas nur pri tiaj boteloj uzata ?

Mi ne povas pritakis tion, sed spektante televidon BBC tiu estas la
vorto por tiuj termosoj

"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> Oct 13 08:23AM +0200 ^

> ?u ni havu la tri liniojn:
> termos-o à varm-botel-o
> termo-botel-o à varm-botel-o

> termo- (en sciencaj vortoj) à varm- ?

eble nur la lasta (kvankam cxe termonuklea ne funkcias)

gxis, Ronaldo N

renato corsetti

unread,
Oct 15, 2010, 1:58:41 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>termos-o à varm-botel-o
>termo-botel-o à varm-botel-o

>termo- (en sciencaj vortoj) à varm- ?

eble nur la lasta (kvankam cxe termonuklea ne funkcias)

Bone, mi notas ke vi aakceptas almenau la lastan.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages