lam-

11 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2013, 9:43:25 AM7/31/13
to °listo 'lbl'
Karaj listanoj, pro la peto de itala esperantisto mi iomete tralegis pri la radiko 'lam-'.

* Ĝi estas Fundamenta kun la signifo de 'malfacile paŝanta'.
* Ĝi estas uzata en la substantiva formo, lam-o, foje por indiki sudamerikan beston
* kaj foje por indiki tibetan monaĥon

Oni pensis pri alternativaj radikoj: lama-o, ljam-o. Ni eble devas decidi ion.

Amike

Renato

--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Jul 31, 2013, 10:22:30 AM7/31/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi favorus la uzon de "ljamo" por la besto, ĉar tiu sono estas pli proksima al tiu uzate loke en Peruo.

Franklin Montenegro


2013/7/31 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

caraco jean-claude

unread,
Jul 31, 2013, 10:29:17 AM7/31/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute konsentas. Lamao por indiki tibetan monaĥon, kaj ljamo per indiki la kameledon.

Jean-Claude
--

caraco jean-claude

unread,
Jul 31, 2013, 10:38:39 AM7/31/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi korektas la tajperaron. Mi vidas ke "lamao" estas jam oficiala.

Jean-Claude

Le 31/07/2013 16:29, caraco jean-claude a écrit :
Mi tute konsentas. Lamao por indiki tibetan monaĥon, kaj ljamo por indiki la kameledon.

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2013, 1:38:53 PM7/31/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj respondintoj pri ĉi tiu temo.

Ĉu ni registru la linio:

lam-o (sudamerika besto) --> ljam-o 

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Jul 31, 2013, 6:42:15 PM7/31/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam rekonus, pri kio temas (la loka elparolo de “lama”estas internacie nekonata, kaj lau mi lauxeble oni devas rilatigi sin al la skribaj formoj en la devenlingvoj, se oni volas gardi internaciecon).

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 31 luglio 2013 19:39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) lam-

--

Johan Derks

unread,
Aug 1, 2013, 2:31:06 AM8/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Inklude min.
 
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 31 juli 2013 16:29
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) lam-

Johan Derks

unread,
Aug 1, 2013, 4:08:02 AM8/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Tio, Antonio, estas opinio, kiun mi ne dividas. En realo vortoj pli ofte estas transprenataj lau ilia elparolo.
Tio per se jam okazas kun lingvoj kun alia alfabeto ol la latina. Ili konsistigas pli ol 60% de la legopovaj homoj en la mondo (sen kalkuli tiujn, kiuj lernis alian lingvon ol sian denaskan).
La disvasteco de via opinio lau mi kunligighas kun la fakto, ke granda plimulto de esperantistoj jam scipovas iun okcidenteuropan lingvon. Sed tiu fakto ne malhelpu la disvatigadon de Esperanto ekster Europo.
 
Sed nun pri lingvoj kiuj estas skribataj en la latina alfabeto.
Tiam la situacio estas pli konfuza. La litero l, prononcita hispane, estas malfacile distingebla de l por la plimulto de ne-hispanoj.
Pluraj aziaj lingvanoj ech ne audas l en ghi kaj ilia prononco (kaj skribo !) de la vorto estas "rama".
Do, oni enprenas la vorton lau la prononco, kiu estas perceptata !
Ke kontraue al tiu principo multaj vortoj en Esperanto, devenaj el latinskribitaj vortoj, enprenas ankau la skribmanieron, unue estas kauzata de la fakto, ke Esperanto estas plejparte teksta lingvo. Se oni unue renkontas novan vorton lau skribmaniero, oni emas akcepti tiun skribmanieron (kaj tiel malghuste prononci).
Kiam nederlandanoj ankorau ne havis monon - post la dua mondmilito - por viziti ferie Hispanujon, ili diris por konata lersona nomo [Jozej] (Jose), eble prononcita [Jhozej], char ili jam konatighis la francan elparolmanieron. Nun estas ghenerale konate, ke oni elparolu [Hhosej].
Ekzistas multaj latine skribitaj lingvoj (ne chiuj !), kiuj emas enpreni la fremdajn latinskribitajn vortojn lau ilia skribo. SDe esperantistoj ankau faras tion, tio garantias pli "europecan" internaciismon, sed parto de tiu europeca internaciismo ne estas tutmondeca !
 
Char 'lj' ne estas perceptata, vi havas argumenton por "lamo", sed por mi la argumento, ke oni evitu mutlsignifajn vortojn estas pli grava ol tio.
 
Amike,
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----

Antonio De Salvo

unread,
Aug 1, 2013, 8:35:02 AM8/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, esperanto estas precipe skriba lingvo.

Se oni devus sekvi la elparolon de la devenlingvo, oni ne devus diri, ekzemple, “lasero”, sed pli-malpli “lejzero”, cxar en la angla laser estas elparolata ˈleɪzər.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: giovedì 1 agosto 2013 10:08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) lam-

Johan Derks

unread,
Aug 1, 2013, 10:37:35 AM8/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Vi povas aserti, ke Esperanto estas precipe skriba lingvo, sed tio estas priskriba aserto, ne preskriba, chu?
Neniu argumento el la lingva praktiko kiu konformas kun via aserto, povas servi kiel argumento por do daurigi en tiu direkto.
 
Cetere via ekzemplo perfekte trafas pri tio, kio estas "normala" enpreno de lingvoj.
En la vorto laser la sono de la vokalo estas la plej grava, char en multaj lingvoj, ech se oni skribas s, povas esti, ke oni prononcas z.
Ni do distingu nur inter lingvoj, kiuj esence enprenis laser au lazer kaj tiuj kiuj enprenis leser au lezer.
En kvin lingvoj el 25 grandaj lingvoj en la mondo (kun pli ol 60% de la monda enloghantaro) oni enprenis la vorton laser skribitan kiel leser au lezer (post norma transskribo de la ne-latinaj literoj), do fonetike. Esceptoj estas la kartvela, la khmera, la laosa, la persa kaj Urduo. (La kontrolon mi faris rapide, sed sufiche precize.)
Ech ekzistas latine skribitaj lingvoj, kiuj transprenis la vorton fonetike: lézer (hungare).
Char la vorto estas relative nova, povus esti, ke en kelkaj lingvoj oni integros la vorton lau propra literumaj reguloj, ekzemple en la nederlanda kiel lezer.
Chio tio malgrau la fakto, ke "lasero" estas akronimo (komenclitera mallongigo) kaj oni sentas komence la bezonon teni la rilaton kun la origine anglaj vortoj Light Amplification by Stimulated Emission of Radiation.
Bedaurinde en Esperanto ekzistas tradicio transpreni la vortojn en ilia origina skribmaniero. Per tiu oni riskas perdi la kontakton kun parolantoj de ne-latine skribitaj lingvoj.
Zamenhof konsciis pri tio, kompreneble, char li aktive uzis la cirilan alfabeton. Fundamentaj estas Shillero (kial kun du loj neniu scias). Li ankau uzis Shekspiro. Por li la normo estis transskribi proprajn nomojn fonetike.
Estus interese esplori en kiu grado tiu normo ankau ekzistis pri komunaj vortoj. Vershajne li strebis al enpreno nur de vortoj kiuj estis prononcataj fonetike jam en la fontolingvo.
Mi ne ploras, char en Esperanto ekzistas nombro da vortoj kiuj estas enprenitaj lau la skriba ekzemplo, se por tio ekzistas iu argumento, kiel eble pri lasero. (Eble ne-europaj esperantistoj ploras!) Sed proponi tion kiel normalan estas erare.
 
Amike,
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 1 augustus 2013 14:35
Onderwerp: R: (la bona lingvo) lam-

Fakte, esperanto estas precipe skriba lingvo.

Se oni devus sekvi la elparolon de la devenlingvo, oni ne devus diri, ekzemple, “lasero”, sed pli-malpli “lejzero”, cxar en la angla laser estas elparolata ˈleɪzər.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: giovedì 1 agosto 2013 10:08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) lam-

 

Tio, Antonio, estas opinio, kiun mi ne dividas. En realo vortoj pli ofte estas transprenataj lau ilia elparolo.

Tio per se jam okazas kun lingvoj kun alia alfabeto ol la latina. Ili konsistigas pli ol 60% de la legopovaj homoj en la mondo (sen kalkuli tiujn, kiuj lernis alian lingvon ol sian denaskan).

La disvasteco de via opinio lau mi kunligighas kun la fakto, ke granda plimulto de esperantistoj jam scipovas iun okcidenteuropan lingvon. Sed tiu fakto ne malhelpu la disvatigadon de Esperanto ekster Europo.

 

Sed nun pri lingvoj kiuj estas skribataj en la latina alfabeto.

Tiam la situacio estas pli konfuza. La litero l, prononcita hispane, estas malfacile distingebla de l por la plimulto de ne-hispanoj.

Pluraj aziaj lingvanoj ech ne audas l en ghi kaj ilia prononco (kaj skribo !) de la vorto estas "rama".

Do, oni enprenas la vorton lau la prononco, kiu estas perceptata !

Ke kontraue al tiu principo multaj vortoj en Esperanto, devenaj el latinskribitaj vortoj, enprenas ankau la skribmanieron, unue estas kauzata de la fakto, ke Esperanto estas plejparte teksta lingvo. Se oni unue renkontas novan vorton lau skribmaniero, oni emas akcepti tiun skribmanieron (kaj tiel malghuste prononci).

Kiam nederlandanoj ankorau ne havis monon - post la dua mondmilito - por viziti ferie Hispanujon, ili diris por konata lersona nomo [Jozej] (Jose), eble prononcita [Jhozej], char ili jam konatighis la francan elparolmanieron. Nun estas ghenerale konate, ke oni elparolu [Hhosej].

Ekzistas multaj latine skribitaj lingvoj (ne chiuj !), kiuj emas enpreni la fremdajn latinskribitajn vortojn lau ilia skribo. Se esperantistoj ankau faras tion, tio garantias pli "europecan" internaciismon, sed parto de tiu europeca internaciismo ne estas tutmondeca !

Pjer

unread,
Aug 8, 2013, 12:54:14 AM8/8/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Ankaù mi (post tralegado de ĉiuj mesaĝoj) subtenas tiun proponon.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Aug 8, 2013, 3:28:57 AM8/8/13
to la-bona...@googlegroups.com

Pjer:

 

|   Ankaù mi (post tralegado de ĉiuj mesaĝoj) subtenas tiun proponon.

 

Dankon!

 

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages