MI ne vidas kialon pro distingi, ecx por enkonduki novan terminon.
Persone, mi uzas laux la cirkonstancoj:
- kapabligi, tauxgigi (= havigi la bezonatajn faksciojn por tauxga plenumo de io ajn; kapabligi la menson al racia pensado);
- rajtigi (deklari oficiale tauxga per difinita agado: rajtigi al instruado, al sxoforado, al ofico de notario ktp; rajtigi instalajxon al funkciado).
Mi ankaux uzas la esprimon "diplomo de instrukapableco" (itale: diploma di abilitazione all'insegnamento).
Almenaux en Italujo, la rajtigo al instruado (aux diplomo de instrukapableco) tute ne" igas profesoro", sed simple deklaras, ke iu rajtas instrui, se li (poste) ricevas instruan postenon laux la allasaj reguloj. Mi estas "rajtigito al instruado de juraj kaj ekonomikaj fakoj", sed fakte mi neniam instruis. En formalaj aktoj oni nomas min "Profesoro", sed teorie temas pri misuzo de titolo, cxar mi ne "profesoras" (alkiflanke, en la italaj lernejoj oni noms "profesoro" cxiun ajn kiu instruas, sendepende de akirita rajtigo al instruado, posedata de malmultaj "profesoroj").
Saluton
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vilhelmo Lutermano
Inviato: giovedì 16 luglio 2015 18:34
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) habilit-i