Dankon, Andreas, pro la informo pri la pluraj variaĵoj de Esperanto. Kiom la afero rilatas al mi, mi volas resubstreki, ke mi ne intencas krei variaĵon malsaman de Esperanto rilate al tiu de la Fundamento, kiun mi interpretas ne laŭvorte sed laŭsignife. Laŭ mi gravas multe pli la principoj eltireblaj el la Fundamento ol ĉio cetera.
Amike
Renato