UN

2 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Aug 20, 2014, 5:09:42 AM8/20/14
to ED-BLdiskutlisto
Ĉu pli bone uzi "Unuiĝintaj Nacioj" aŭ "Unuiĝinta Naciaro"?

Kelkaj respondos: estas same.
Tamen miopinie estus bone alkutimiĝi al ununura formo.
Dankon, J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Aug 20, 2014, 5:31:09 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Jam estas tute kutima la formo "Unuiĝintaj Nacioj", kaj mi vidas neniun kialon por forlasi tiun kutimon.

Amike,
Markos


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 20, 2014, 6:42:02 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, J-K

Antonio De Salvo

unread,
Aug 20, 2014, 6:42:20 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi samopinias, ke ne indas modifi la gxeneralan kutimon. Mi ecx ne komprenas, el lingva vidpunkto, kial en Vikipedio estas dirite

Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo, sed pli preciza termino: Unuiĝinta Naciaro).

Se mi bone memoras, siatempe (antaux cxirkaux 30 jaroj) Akiko Woessing Nagata klopodis enkonduki la esprimon “Unuigxinta Naciaro” en sia bulteno “UN kaj ni”, sed la strebo ne havis sukceson.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 20 agosto 2014 11:31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) UN

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2014, 7:17:48 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonjo:

|     Mi ecx ne komprenas, el lingva vidpunkto, kial en Vikipedio estas dirite

Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo, sed pli preciza termino: Unuiĝinta Naciaro).

Al mi ili ŝajnas samsignifaj. Eble 'Unuiĝinta Naciaro' povus pensigi al unueca instanco, sed ankaŭ pri tio mi dubas.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Aug 20, 2014, 7:34:07 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com

Useblas formo pli konforma kun la organizaĵo de la “unuiĝintaj nacioj-organizo”, nome ORGANIZO aŭ ORGANIZAĴO de la UNUIĜINTAJ NACIOJ, kies siglo estus OUN.

Josenilton

unread,
Aug 20, 2014, 7:53:35 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Sonas al mi, la du formoj estas ekzakte samaj.


--

Josenilton

unread,
Aug 20, 2014, 11:01:10 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kredas, ke
La demando estas pri la precizeco, ne pri la kutimeco de la uzo. Kompreneble la tradicia formo jam apartenas al la stilo de Esperanto kaj tial estas uzinda kaj uzenda, sed alternativa forma estas foje uzebla.

Antonio De Salvo

unread,
Aug 20, 2014, 11:45:22 AM8/20/14
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi ne temas pri (pli granda) precizeco.

La nomo de la organizo estas malsimila lau la diversaj lingvoj, kaj dum en la angla oni parolas simple pri “United Nations/ UN” (= “Unuigxintaj Nacioj”), ekzemple en la franca gxi estas “Organizations des Nations Unies” (Organizo de Unuigxintaj Nacioj/ ONU), en la hispana Organizaciòn de las Naciones Unidas/Onu, en la rusa Организация Объединённых Наций; en la cxina 合国; en la araba  الأمم المتحدة, al-Umam al-Muttaḥida, en la itala Organizzazione delle Nazioni Unite/ ONU. Alivorte:

-          (nur?) en la angla mankas la vorto “organizo” kaj la nomo havas pluralan formon;

-          en (la?) aliaj lingvoj estas la termino “organizo”, kaj pro tio oni uzas singulare la siglon ONU, aux oni diras plurale “Unuigxintaj Nacioj » (depende de la vortarangxo en la diversaj lingvoj, en siglo UN aux NU).

 

Konklude: laux mi la formo « Unuigxintaj Nacioj” estas pli preciza ol Unuigxinta Naciaro (lingve ja ne malkorekta, sed kiu kuntrenus diskutojn pri la efektiva « unueco » de la « unuigxo »). Krome, gxi estas formo jam firmigxinta, kaj mi ne vidas kialon por sxangxi aux ecx aldoni, tiel komplikante la vivon.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: mercoledì 20 agosto 2014 17:01


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) UN

 

Mi kredas, ke

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages