Kara Renato,
Mi legis “La Trezoro, de arabaj proverboj kaj anekdotoj” de Husejn A-lAmili, eldonita de UEA , Araba Komisiono, kaj trovis kelkajn vortojn, kiuj ne estas en PIV. Unu el ili estas “hadiso”. Hadisoj kiel la vortoj de Jesuo estas sendube gravaj tradiciaĵoj ne nur al kredantoj, sed ankaŭ por la homaro. Kiel ĉi tiu vorto ne aperas en PIV? En Vikipedio anstataŭ hadiso hadito estas prezentita. Ĉu hadiso aŭ hadito estas la plej bona esperantigo por la araba vorto أحاديث , حديث ( hadīth, ahadīth = komuniko, raporto) ?
Laŭ Vikipedio la vorto hadito en islamo signifas tradiciitajn mesaĝojn, kaj profanajn kaj religiajn. Kie la islama kunteksto estas klara, oni uzas ankaŭ simple la vorton "tradiciaĵo".
Abengo
Kara Abengo,
| Kiel ĉi tiu vorto ne aperas en PIV?
Eble pro la malalta influo de la islama kulturo en Esperanto.
| En Vikipedio anstataŭ hadiso hadito estas prezentita. Ĉu hadiso aŭ hadito estas la plej bona esperantigo por la araba vorto أحاديث , حديث ( hadīth, ahadīth = komuniko, raporto) ?
Nu, ni sekvis la esperantigo‚ hadiso, kiu estis uzata en kelkaj antaŭaj verkoj. Vidu, cetere, ankaŭ la kapvorton hadis-o en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=It:_hadis-o .
Mi kredas, ke sone la „s“ estas pli bona esperantigo de la araba litero, kiu kutime estas reskribata en la angla „th“.
| Laŭ Vikipedio la vorto hadito en islamo signifas tradiciitajn mesaĝojn, kaj profanajn kaj religiajn. Kie la islama kunteksto estas klara, oni uzas ankaŭ simple la vorton "tradiciaĵo".
Mi konsentas, kvankam en ĝenerala kunteksto ne-islama la vorto „hadiso“ povus utili kiel la vorto „evangelio“, kiu en kristana kunteksto povus esti „la bona mesaĝo“.
Amike
Renato
***
renato corsetti