(la bona lingvo) vespro

0 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Apr 21, 2010, 9:26:09 AM4/21/10
to la-bona-lingvo
Estimataj,

mi proponas jenan linion:

vespro => vespera diservo

vespere,

Vastalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

Fra Simo

unread,
Apr 21, 2010, 11:13:17 AM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/21 Vastalto <vast...@gmail.com>

Estimataj,

mi proponas jenan linion:

vespro => vespera diservo

     Certfe "vespr/o" , kiun kauzis senpripensa transpreno de la latina "Vesperae" au de la franca "Vêpres", "Vesperaj" (t. e., se mi ne eraras, "Laudoj Vesperaj", kontraue al "Laudes (Matutinae)", la "Laudoj Matenaj"), estas nepre fortradukinda.
     Pri la boneco de "diservo" (au "Di-servo") mi ne firmas. Mi kutime dias "laudpregho" ("vesper/a", kontraue al la "matena") ;  sed eble malprave, char pri la preciza signifo de "pregh/o" levighas diversaj demandoj.

     Estus bone, ke ni decidighu samtempe pri "Matutinae"", "Prima", "Laudes (Matutinae)", "Tertia", "Sexta", "Nona", "Vesperae", "Completorium", pri la supervorto por chiuj tiuj kune, kaj eble samtempe ankau pri similajhoj ekster la latina liturgio.


______________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2010, 3:01:54 PM4/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:



Estus bone, ke ni decidighu samtempe pri "Matutinae"", "Prima", "Laudes (Matutinae)", "Tertia", "Sexta", "Nona", "Vesperae", "Completorium", pri la supervorto por chiuj tiuj kune, kaj eble samtempe ankau pri similajhoj ekster la latina liturgio.
Mi volonte legus proponon de vi pri tio.

Intertempe por ne forgesi pri la afero mi provizore registris:

vespr·o → vesper·a·j preĝ·o·j

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Apr 22, 2010, 3:40:47 AM4/22/10
to la-bona...@googlegroups.com

“Vesperaj preĝoj” povus rilati al iuj ajn preĝoj en la vespero. “Vespro” rilatas al difinita diservo kun difinita formo (supozeble – mi ne estas fakulo pri tiu temo). Tial mi preferas “vespera diservo”.

 

Mi komprenas la dubojn de Francisko pri “di-servo”, nun kiam mi komencas analizi la vorton. Sed mi pretas akcepti ĝin kiel fiksitan esprimon, kiu cetere estas ankaŭ Zamenhofa. Pli ĝenas min la enkonduko de novaj radikoj.

 

Kore,

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 21 aprile 2010 21.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) vespr-o

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2010, 10:06:45 AM4/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

  Tial mi preferas “vespera diservo”.

Mi ŝanĝis, sed mi ne vere scias je kio ĝi rilatas.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages