sino

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 27, 2009, 2:22:50 PM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Je la loka esp-grupo mi awdis pri la du signifoj de "sino". Cxu vi
havas bon(lingv)ajn
ekvivalentojn por ili?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2009, 2:37:24 PM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Je la loka esp-grupo mi awdis pri la du signifoj de "sino". Cxu vi  
havas bon(lingv)ajn ekvivalentojn por ili?
Kiuj estas la du signifoj, pri kiuj vi aŭdis?

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 29, 2009, 8:24:54 AM11/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Sino tradukatas nederlanden jen per "schoot" jen per "boezem"

La unua estas plimalpli la malsupra, ventroflanka duono de la
torso(?), angle "lap/loins,womb"
La dua indikas la superan parton ventroflankan de la torso, angle
bosom (literumo?), esp-e
brusto, sed ankaw la koron (lawlitere aw kiel sido de emocioj).

Amiko al kiu oni rakontas pli ol al aliaj amikoj nomigxas "boezemvriend"

9mi hezitas pri la termino "koramiko" cxar tiu foje interpretatas kiel
amiko kun kiu oni
*korpe* intimas

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2009, 9:26:29 AM11/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
La unua estas plimalpli la malsupra, ventroflanka duono de la  
torso(?), angle "lap/loins,womb"
La dua indikas la superan parton ventroflankan de la torso, angle  
bosom (literumo?), esp-e
brusto, sed ankaw la koron (lawlitere aw kiel sido de emocioj).
Ŝajne, laŭ PIV, ankaŭ la esperanta "sin-o" havas du signifojn, sed ili estas: - brusto (kune kun la brakoj kaj formanta ŝirmejon), -vesto, kiu kovras la bruston.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 29, 2009, 2:01:54 PM11/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
La traduko de "sino" en la 8-a Oficiala Aldono estas "Homa brusto,
rigardata kiel formanta kun la brakoj aŭ femuroj ian varman ŝirmejon".
Tamen en ĉiuj traduklingvoj estas almenaŭ du tradukoj, kaj la lasta
traduko en ĉiu lingvo (germane "Schoß", angle "lap", hispane "regazo",
france "giron") ŝajnas indiki ke la Akademio intencis oficialigi ankaû
duan signifon, kiu estas "la antaûo de homa korpo de la ventro ĝis la
genuoj en sida pozicio".

ReVo antaûe listigis ĉi tiun "duan" signifon de "sino" kiel unuan
signifon, kun la difino "Angulo antaŭen formita de sidanta homo". Tiu
difino estis anstataŭigita per "Intima, centra parto de homo" en 2006;
tamen la tradukoj ne estis ŝanĝitaj, tiel ke daŭre aperas angle "lap",
germane "Schoß" kaj nederlande "schoot" kun la indiko ke temas pri
traduko por la signifo 1, kvankam ili tute ne koincidas kun la nuna
difino 1. Tiuj listanoj, kiuj aktivas ankaŭ en la ReVo-listo, tie
atentigu pri ĉi tiu problemo; laŭ mi la plej bona solvo estus se ReVo
denove mencius ankaŭ la duan signifon troveblan en la tradukoj de la
Oficiala Aldono en la difinoj (sed mi opinias mian ĉi-supran difinon
pli taŭga ol tiun, kiun ReVo havis ĝis 2006).

En la efektiva lingvouzo mi certe ofte renkontis "sino" kun tiu "dua"
signifo, dum la "unuan" mi renkontis nur en metafora uzo (tiel ke mi
ĝis hodiaŭ tute ne konsciis ke ĝi celas al la brusto; metafore ĝi
signifas ion simile al "interno"). Sed la "unua" estis pli klare
oficialigita (ĉar nur ĝi aperas en la oficiala aldono), tiel ke ĝin
oni verŝajne ne malrekomendu. Konklude, neniu el la du signifoj de
"sino" estas malrekomendinda.

Amike,

Marcos

2009/11/29, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2009, 2:20:02 PM11/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
neniu el la du signifoj de
"sino" estas malrekomendinda.
Bone. Do, neniu linio por ni.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages