Krucifikso

3 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Nov 26, 2009, 3:57:52 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

“Krucifikso” apartenas al la 1a OA, kiu ŝajne estis okazo por senpripensi oficialigi centojn da vortoj. Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.

Kore,

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 26, 2009, 6:19:07 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> “Krucifikso” apartenas al la 1a OA, kiu ŝajne estis okazo por senpripensi oficialigi centojn da vortoj. Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.

Nu, "krucifikso" tamen ne samsignifas kun "krucumilo".

La efektiva signifo estas "(arta) objekto kun la formo
de krucumilo portanta la korpon de krucumita Jesuo, uzata
kiel Kristana simbolo".

Se forestas la korpo de Jesuo, tute ne temas pri
krucifikso, sed pri (Kristana) kruco.

Jesuo ne estis krucumita sur krucifikso!

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2009, 6:39:51 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

“Krucifikso” apartenas al la 1a OA, kiu ŝajne estis okazo por senpripensi oficialigi centojn da vortoj. Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.

Mi proponus krucifiks-o [1oa] = kruc-um-il-o, kruc-um-it-o, kruc-o (laŭ la kunteksto)

Antonio, bonvolu (mal)konfirmi ke "krucumito" estas vorto trovebla en  la religia literaturo.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 26, 2009, 6:46:32 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi
- krucifikso (bildo de la krucumito) --> krucumito
- krucifikso (kristana kruco) --> kristana kruco

J-K Rinaldo
> “Krucifikso” apartenas al la 1a OA, kiu ŝajne estis okazo por senpripensi oficialigi centojn da vortoj. Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.
>

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 26, 2009, 8:03:24 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mia kompreno
- "krucifikso" ne estas ilo, sed eventuale subtenilo. La iloj por
krucumi estas snuroj aux najloj;
- en "kruco" la 4 perpendiklaj pecoj estas kutime same longaj: parolante
pri vojkrucigxo, aux pri la religia signo farata per la dekstra mano. Tial:

- krucifiks-o [1oa] = kruc-um-it-o, kristana kruc-o (laŭ la kunteksto)

J-K Rinaldo


Bertilo Wennergren

unread,
Nov 26, 2009, 9:47:21 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
> - krucifiks-o [1oa] = kruc-um-it-o, kristana kruc-o (laŭ la kunteksto)

Ne. Tia ne estas la signifo de "krucifikso".
Ne chiu ajn Kristana kruco estas krucifikso.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 26, 2009, 10:34:21 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Krucumito ja trovigxas en la religia literaturo, cxu kun la senco “Jesuo krucumita”, cxu (malpli ofte, kaj malpli precize) en la senco “kruco kun krucumita Jesuo”; oni rigardu, ekzemple, cxe la retpagxo de “Espero katolika”

http://www.esperokatolika.org/revuoserco2.html

 

La lasta estis Tomaso, kiu, tuŝinte la vundojn de la resurektinta Krucumito, elkriis:

 

En la persono de la Krucumito fariĝis sencohava kaj fruktodona ĉio, kio estas malfacila kaj doloriga en nia ekzistado.

 

Krucumito en preĝejo de Nowa Huta (Pollando).

 

 

Krucifikso estas alia afero, pli bone: alia ajxo; temas ja pri kruco (kun horizontalaj brakoj pli mallongaj ol la vertikala fosto), gxenerale kun Jesuo krucumita (alnajita), sed ankaux sen li:

 

la kurego por havi materiajn havaĵojn estas pli forta instigo al aktiveco, ol la Kristo krucumita sur la krucifikso.

 

Ĉi tie ankaŭ pendas belega romanida krucifikso.

 

Sed, ĉefe, en la evangelizado ĝenis la ombro de la reĝoj, kaj de iliaj glavoj, ĉiam ĉeestantaj malantaŭ la krucifikso de la misiisto.

 

Konklude: mi ne tusxus “krucifikso”.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 26 novembre 2009 12.40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Krucifikso

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2009, 1:28:06 PM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Krucumito ja trovigxas en la religia literaturo, cxu kun la senco “Jesuo krucumita”, cxu (malpli ofte, kaj malpli precize) en la senco “kruco kun krucumita Jesuo”; oni rigardu, ekzemple, cxe la retpagxo de “Espero katolika”

http://www.esperokatolika.org/revuoserco2.html

Mi rigardis, sed tio, kion mi vidis pravigus la linion

krucifiks-o [1oa] = kruc-um-it-o

Krucifikso estas alia afero, pli bone: alia ajxo; temas ja pri kruco (kun horizontalaj brakoj pli mallongaj ol la vertikala fosto), gxenerale kun Jesuo krucumita (alnajita), sed ankaux sen li:

Kaj tio pravigus laŭ mi la tutan linion:

krucifikso [1oa] = kruc-um-it-o, kruc-o (laŭ la kunteksto)

Konklude: mi ne tusxus “krucifikso”.
Per la signo = ni apenaŭ tuŝus ĝin, sed nur kalrigus pri ĝi.

La manko de japanaj, ĉinaj, koreaj, vjetnamaj ekvivalentoj malfaciligas la decidon.

En la araba "mutlub" = kruc-it-o.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 26, 2009, 4:32:44 PM11/26/09
to la bona lingvo
On 26 Nov., 09:57, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

> “Krucifikso” apartenas al la 1a OA,

Kial do oni bezonas linion por tiu vorto?

> Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.

Per krucumilo oni krucumas. Chu per krucifikso oni krucumas? Ordinare
ne. Au chu temas pri tajperaro, kaj vi celis "krucumito"? Sed ankau
tio ne egalas al "krucifikso".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2009, 5:08:46 PM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Sed ankau
tio ne egalas al "krucifikso".
Kio, do, estas "krucifikso"? Mi ne plu komprenas.

Laŭ granda itala vortaro: Cristo messo in croce, l'immagine di Cristo in croce, alivorte Kristo sur la kruco, la bildo de Kristo sur la kruco.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Nov 26, 2009, 5:16:15 PM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĉiam supozis, ke la vorto “krucifikso” rilatas al la kruco mem, kiu ne ĉiam surhavas la figuron de Kristo (precipe en protestantaj landoj, mi kredas). Do, kiam nun en Italujo estas disputo pri la krucoj en lernejoj, mi pensis, ke temas pri la kruco kiel simbolo, ne pri la figuro fiksita al ĝi. Sed mi ne estas kristano.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 26 novembre 2009 23.09


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Krucifikso

 

Andreas:

Antonio De Salvo

unread,
Nov 26, 2009, 7:05:49 PM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Kio, do, estas "krucifikso"? Mi ne plu komprenas.
>Laŭ granda itala vortaro: Cristo messo in croce, l'immagine di Cristo in croce, alivorte Kristo sur la kruco, la bildo de Kristo sur la kruco.

Fakte, kiel mi jam diris, temas pri du diversaj aferoj:

1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi;  por kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;

2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la kruco.

 

En la italaj lernocxambroj kaj jugxocxambroj pendas el la muro krucifiksoj, do bildoj (skuptajxoj) de la Krucumito, de Kristo sur la kruco.

 

Se temas pri nura kruco sen Krucumito, oni diru simple “kruco”.

Gxis

Antonio

 

Marcos Cramer

unread,
Nov 27, 2009, 5:12:36 AM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Al mi ŝajnas ke ĉi-kaze linio kun "~" estas la plej bona solvo. Tiel ni ne malrekomendas la oficialan radikon "krucifiks/", kiu ja ŝajne necesas por precize priparoli la kristanan simbolaron, sed tamen montrus ke eblus foje anstataŭigi ĝin per radiko kiun komprenas pli multe da homoj, ankaŭ tiuj kun malmulte da ligoj al la kristanaj kulturoj.

Do al mi la propono de Renato

krucifikso [1oa] ~ kruc·um·it·o, kruc·o (laŭ la kunteksto)

ŝajnas bona solvo.

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Nov 27, 2009, 6:53:08 AM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

> Se temas pri nura kruco sen Krucumito, oni diru
> simple “kruco”.

Tiel ankaŭ mi interpretas la vorton "krucifikso". Min
tre surprizis, ke iu povas nomi simplan krucon (eĉ artan
tian, kun speciale religia signifo) "krucifikso".

En la finna, "krusifiksi" estas iom konata vorto, sed
ne tre multe uzata. Simpla kruco estas pli ofta simbolo
por kristanoj ĉi tie, ol skulptaĵ(et)o kun la krucumito.
Pri krucifikso oni verŝajne pli ofte uzus finnan vorton,
kiu laŭvorte signifas "bildo pri krucen-najlito".

Harri (kiu lastatempe legis pri finnino, kiu en Italujo
estigis bruon pri krucumito-simboloj)

Leo De Cooman

unread,
Nov 27, 2009, 8:09:20 AM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio skribis:
: Fakte, kiel mi jam diris, temas pri du diversaj aferoj:


1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi; por
kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;
2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la
kruco.

Informe: en la nederlanda krucifikso estas "kruisbeeld" (kruc-bildo)
kaj kruco estas "kruis"

Amike salutas
Leo

Pjer

unread,
Nov 27, 2009, 9:09:17 AM11/27/09
to la bona lingvo
Do krucifikso = krucumito-bildo, krucumitajho ( eble iom peza?), tamen
(Krist)kruc(et)o certe ofte sufichas danke al kunteksto.
ghis, Pjer.
> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG -www.avg.com
> Version: 8.5.426 / Virus Database: 270.14.84/2530 - Release Date: 11/27/09 07:58:00

ro-esp

unread,
Nov 27, 2009, 10:39:35 AM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Law mi la vorto estas tiom specifa, ke ne eblas fortraduki gxin.

Cetere historie versxajnas ke Jesuo nek naskigxis je "kristnasko", nek
mortis sur kruco

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2009, 5:34:32 PM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Harri (kiu lastatempe legis pri finnino, kiu en Italujo
estigis bruon pri krucumito-simboloj)
  
Jes, sed la sola efiko de la eŭropa kondamno estis, ke nun ankaŭ tiuj, kiuj ne volis la krucon en lernejoj, volas ĝin. Strangaj reagoj de la amasa menso.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2009, 5:41:28 PM11/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kontribuintoj.

Mi provizore registris:

krucifiks·o [1oa] ~ kruc·um·it·o, kruc·um·it·o·bild·o, kruc·o (laŭ la kunteksto)


Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 28, 2009, 4:48:37 AM11/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Cetere historie versxajnas ke Jesuo nek naskigxis je "kristnasko", nek
mortis sur kruco

Ankaux la Oktobra Revolucio okazis en novembro, sed tio ne signifas, ke gxi ne okazis; kaj oni povas diskuti pri la formo de la Jesua kruco (cxu kun egalaj aux malegalaj brakoj), sed nur la Atestantoj de Jehovo fantaziumas pri nura kaj pura vertikala fosto.
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2009, 6:22:14 AM11/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Ankaux la Oktobra Revolucio okazis en novembro, sed tio ne signifas, ke gxi ne okazis; kaj oni povas diskuti pri la formo de la Jesua kruco (cxu kun egalaj aux malegalaj brakoj), sed nur la Atestantoj de Jehovo fantaziumas pri nura kaj pura vertikala fosto.
Efektive la demando pri la kiamo de la naskiĝo de Jesuo, ne apartenas al ĉi tiu listo. Ni pli modeste devus okupiĝi pri tio, ĉu oni diru Jesuo aŭ Jezuo, sed tio ŝajnas solvita problemo.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Nov 28, 2009, 1:00:15 PM11/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Pardonu, ke mi enshovighas, kvankam mi legis nur tiujn mesaghojn pri "krucifiks/o", kiujn "gmail" kune lokas sub tiu titolo (komencante kun tiu de Anna en la 26-a de Novembro, ghis tiu de Renato parte legebla chi-sube)  !

2009/11/27 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
 
Dankon al ĉiuj kontribuintoj.

Mi provizore registris:

krucifiks·o [1oa] ~ kruc·um·it·o, kruc·um·it·o·bild·o, kruc·o (laŭ la kunteksto)
     Ne "kruc·um·it·o", nek "kruc·um·it·o·bild·o", krom se ni trovus pruvojn, ke iuj ghin uzadas kun la respektiva signifo.
     Prave atentigis kelkaj kolegoj, ke la vorto "krucifiks/o" nomas krucon portantan skulptitan au alie prezentatan figuron de Jesuo krucumita, sed nek senkrucan figuron de la Krucumito (spite al la devena signifo de la latina vorto "crucifixus" <kruchifiksus> : "al kruco fiksita"), nek krucon solan, por kio ni havas la vorton "kruc/o". Klare estas, ke oni ofte povas, en sufiche klaraj kuntekstoj au cirkonstancoj, uzi la vorton "kruc/o" parolante pri kruco portanta figuron de Kristo, char ankau tia kruco ja estas kruco ;  tamen la signifo de la PIV-lingva "krucifiks/o" ne estas "kruco", sed "kruco kun  figuro de Jesuo krucumita". Mi timas, ke skribante :
krucifiks·o [1oa] ~ [...], kruc·o (laŭ la kunteksto)
ni tiurilate erarigus tiujn legantojn, kiuj ne konas la latinan vorton "crucifixus" (au la francan "crucifix" <krisifi'>, au iun alian similan).
 
     Kun iom da miro mi legas, ke lau Antonio ankau la Esperant(ach)a vorto estus uzata kun ambau jenaj signifoj :

1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi;  por kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;

2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la kruco.

     SHajnas al mi, ke ghi ne estas efektive uzata en Esperanto (malbonalingva !) kun la unua el tiuj signifoj. Krome shajnas al mi, ke la vorto ordinare nomas apartan ajhon en formo de kruco, portantan figuron de Jesuo krucumita, ne bildon pri tia kruco au pri la Kruco. Pri chi tio mi eble eraras ;  se Antonio trovos taugan citajhon, ni devos distingi tiujn du signifojn.
 
 
--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
 

Antonio De Salvo

unread,
Nov 28, 2009, 4:57:07 PM11/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

Fra Simo:

> Kun iom da miro mi legas, ke lau Antonio ankau la Esperant(ach)a vorto estus uzata kun ambau jenaj signifoj :

1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi;  por kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;

2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la kruco.

   >  SHajnas al mi, ke ghi ne estas efektive uzata en Esperanto (malbonalingva !) kun la unua el tiuj signifoj. Krome shajnas al mi, ke la vorto ordinare nomas apartan ajhon en formo de kruco, portantan figuron de Jesuo krucumita, ne bildon pri tia kruco au pri la Kruco. Pri chi tio mi eble eraras ;  se Antonio trovos taugan citajhon, ni devos distingi tiujn du signifojn.
 

 

Evidente mi malbone klarigis mian penson. Mi diris, ripetis kaj ripetas, ke “krucumito” kaj “krucifikso” estas du malsamaj aferoj: la unua rilatas al homo alnajlita al kruco (por kristanoj, en eminenta senco Jesuo); la dua rilatas al ajxo bildiganta Jesuon krucumitan (ordinare temas pri skulptajxo - ekzemple, tiu de Donatello en la pregxejo honore al la Sankta Kruco en Florenco:

  sed ekzistas ankaux multegaj ekzemploj de pentritaj krucifiksoj: ekzemple, tiu de Cimabue en la sama Pregxejo honore al la Sankta Kruco en Florenco):

Pro tio mi diris kaj ripetas, ke prefere oni ne tusxu la vorton krucifikso.

Gxis

Antonio

 

 

image001.png
image002.png

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2009, 5:29:36 PM11/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

mi diris kaj ripetas, ke prefere oni ne tusxu la vorton krucifikso.

Ni ne tuŝas ilin kaj ĉiu rajtas pluuzi ĝin sed ankaŭ sen riproĉoj simpligi ĝin.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 29, 2009, 8:31:32 AM11/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Thurs 26 Nov 2009 16:05
> From: "Antonio De Salvo"

> 2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo
> sur la kruco.
>
> Se temas pri nura kruco sen Krucumito, oni diru simple ?kruco?.

mi plene konsentas

> Date: Fri 27 Nov 2009 05:09
> From: Leo De Cooman

>
> Informe: en la nederlanda krucifikso estas "kruisbeeld" (kruc-bildo)
> kaj kruco estas "kruis"

cxi kaze mi tradukus "beeld" per "statu(et)o""

alia flankajxo: cxu mi prave kredas ke krucifikso estas ne ekzakte
kristana, sed nur *katolika* simbolo?

> Date: Fri 27 Nov 2009 14:41
> From: Renato Corsetti

> Mi provizore registris:
>
> krucifiks·o /[1oa]/ ~ kruc·um·it·o, kruc·um·it·o·bild·o, kruc·o /(la? la
> kunteksto)

bonvolu forstreki la "kruc.o"

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2009, 9:20:28 AM11/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Se temas pri nura kruco sen Krucumito, oni diru simple ?kruco?.
mi plene konsentas

kaj poste


bonvolu forstreki la "kruc.o"

Ĉu tio ne estas kontraŭdira?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 29, 2009, 9:22:24 AM11/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

> Informe: en la nederlanda krucifikso estas "kruisbeeld" (kruc-bildo)

> kaj kruco estas "kruis"

 

Ronaldo:

>cxi kaze mi tradukus "beeld" per "statu(et)o""

 

Ne nepre temas pri statu(et)o, povas temi ankaux pri alispeca bildo, erkzemple pentrajxo

 

Ronaldo:

>alia flankajxo: cxu mi prave kredas ke krucifikso estas ne ekzakte

kristana, sed nur *katolika* simbolo?

 

Katolikoj kaj ortodoksuloj gxenerale referencas al krucifikso, do kruco kun la Krucumito (glorplena aux suferanta), por emfazi la morton de Jesuo por elacxeto de la homaj pekoj; evangelianoj (protestantoj) preferas simplan krucon sen la korpo de Jesuo, por emfazi lian Revivigxon.

En tiu senco, efektive "krucifikso" ne estas nuntempe tut-kristana simbolo (tamen, kiam kristanoj estis ankoraux nedisigxintaj, “krucifikso” apartenis al la tutkristana komunumo).

 

Pri kruco: ekzistas multaj specoj da gxi. Mi citas kelkajn:

 

ortodoksa kruco (kun ok brakoj):

 

 

greka kruco (kun egalaj brakoj:

 

Malta kruco:

 

 

 

Kruco de sankta Antono:

 

 

Kruco de sankta Andreo:

 

Templara kruco:

 

 

 

Jerusalema kruco:

 

Vandea kruco:

 

Lorena kruco:

 

 

Ekzistas ankaux ne-kristanaj krucoj:

 

Hok-kruco (svastiko):

 

Kelta kruco:

 

 

Egipta kruco:

 

Kruco estas ankaux la emblemo de la homhelpa institucio “Rugxa Kruco”, kiu tamen nun apudmetas ankaux la islaman simbolon “lunarko”, por respekto al la islamanoj:

 

Gxis

Antonio

 

 

image001.png
image010.png
image011.png
image012.png
image013.png
image002.png
image003.png
image004.png
image005.png
image006.png
image007.png
image008.png
image009.png

Pjer

unread,
Nov 30, 2009, 12:25:57 PM11/30/09
to la bona lingvo
El chiuj krucoj (prezentitaj de Antonio) nur la unua estas(pli
precize entenas) krucifikso(n) =)krucumitajho
Fakte la vorto:krucifikso konsistas el "fiksito sur kruco". la ajho
(bildo) montras krucumitan Kriston.
Pri kruc(et)o laù kunteksto:
En teksto se bezonas uzi plurfoje la vorton, ni ne reskribu la tutan
vorton, kruc(et)o sufichus.

On Nov 29, 3:22 pm, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages