primara, sekundara

1 view
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Dec 23, 2025, 6:31:08 PM (3 days ago) Dec 23
to la bona lingvo
Ni jam havas:
  • primara → unuaranga;
    (pri prahistorio) → paleozoika;
    (pri ekonomio) → eltira, ekstrakta
  • sekundara → duaranga
    (pri prahistorio) → mezozoika
    (pri ekonomio) → transforma
Mi proponas aldoni:
  • primara → (pri elektro) induktanta
  • sekundara → (pri elektro) induktata
Temas pri transformilo -- la primara elektrofluo eniras la transformilon (ekz. je 240V), kaj la sekundara elektrofluo eliras ĝin je alia tensio (ekz. je 120V). La primara elektrofluo induktas la sekundaran elektrofluon.

Ĉu unuaranga kaj duaranga ankaŭ povas funkcii? Eble, sed malpli klare.

lowenstein, anna

unread,
Dec 24, 2025, 2:38:54 AM (3 days ago) Dec 24
to la-bona...@googlegroups.com
Por la baza signifo de de "primara" PIV donas "unuaranga, unuagrada", kaj por "sekundara" ĝi donas "duagrada, duaperioda". Mi mem dirus ankaŭ "unuavica" kaj "duavica". Mi proponas aldoni tiujn terminojn al la alternativoj. Rilate al la teknikaj signifoj mi ne scias.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/65da3f69-1f27-453c-bcc7-8832d4015c83n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Dec 24, 2025, 6:52:47 AM (2 days ago) Dec 24
to la-bona...@googlegroups.com

La teknikaj proponoj ŝajnas al mi tute bonaj.

Amike salutas Leo


Op 24/12/2025 om 08:38 schreef lowenstein, anna:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages