radiilbutono

2 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Dec 5, 2011, 9:24:29 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Al Bertilo la demando:
Kiel vi pravigas la uzadon de radiobutono?
Antau 1½ jaro ni konkludis, mi kredas, ke radio estu uzata nur por io, kio disvastighas de iu centro.
Kun tio tamen Renato rimarkigis, ke radio ankau eliras de centro (radi-stacio).
Mi chiam estas forta malfavoranto de uzado de radio kun o en kunmetajhoj, kvazau radio' estas radiko.
Do kiam mi vidis radiobutono en via komputika leksikono, mi mense substituis radibutono (markloko en htmla formularo).
Vi mem prave klarigis la etimologion de tiu 'radio' el radiricevilo.
Por mi eblas nur tri vortojn por tio, kion multaj aliaj nomas radio: radiaparato, radiricevilo kaj, plej shatata, char pli mallonga: radiilo.
Do, kial vi uzas tiun damnitan radio, tiel firmigante la vortobildon kun o, kvazau ekzistas vorto radioo?
Due, chu ne radiilbutono estus bona termino?
 
Amike,
 
Johan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages