ĉu kando estas bombono?

6 views
Skip to first unread message

Nguyen Xuan Thu

unread,
Apr 10, 2013, 5:53:11 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ Renato kando --> bombono.
PIV difinas ĝin kiel "Purigita, kristaligita k preskaŭ diafana sukero"
La franca-vjetnama vortaro por la vorto "candy" samopinias kun PIV.
La angla-vjetnama vortaro por la vorto "candy" ankaŭ samopinias kun PIV. Ĝi donas parenteze "amerika vorto, amerika signifo" = bombono.
 
En Vjetnamujo, kando (đường phèn) estas tre ofte uzata por tiu speco de sukero.
"kẹo" estas la vorto por bombono.
 
Kion vi opinias? Mi bezonas vian opinion por finpretigi la aperontan Grandan Esperanto-vjetnaman Vortaron.
Dankon.

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2013, 6:32:11 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Nguyen Xuan Thu:
|   Laŭ Renato kando --> bombono.
Mi ne vere memoras, ĉu tiu linio venis de unu el niaj unuaj enprenitaj listoj aŭ el alia fonto, el diskuto inter ni. Certe, mi facile vivas sen tiu vorto, kiu en la itala ne ekzistas.

Aliflanke, mi nun rimarkis, ke ĝi estas eĉ Fundamenta. Do vi certe rajtas uzi ĝin. Ĉu ni modifu nian linion:

kand·o [fun] → bombon·o, dolĉ·aĵ·o

ni povas debati.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Apr 10, 2013, 6:43:07 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam aŭdis tiun vorton antaŭe, kvankam mi vidas, ke ĝi estas Fundamenta. Laŭ la priskribo, temas pri tre rafinita sukero. Mi trovis paĝon pri la afero en Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Kando, kiu ligas ĝin al la angla vorto “Rock candy” (kiun mi neniam antaŭe renkontis).

 

Mi ne scias, kiu verkis la paĝon en Vikipedio, sed la homo ŝajnas scii ion pri la afero. Li/ŝi priskribas, kiel oni uzis kandon antaŭ la apero de kristaligita sukero. Li/ŝi mencias, ke oni forrompis peceton kaj tenis ĝin en la buŝo dum oni trinkis teon aŭ kafon. Fakte mi scias, ke mia avo (kiu naskiĝis en la 19a jarcento), trinkis tiel sian teon, sed li devis suĉi la teon tra sukerkubo, supozeble ĉar ne plu ekzistis tiu kando. Liaj gepatroj estis el orienta Eŭropo.

 

Do, mi supozas, ke la vorto “kando” rilatas al iu formo de sukero, kiu ekzistis en la tempo de Zamenhof, sed intertempe malaperis. Tio ne estas sama kiel “bombono”.

 

“Kanditaj fruktoj” devas esti kiel la angla “candied fruit”. Malgrandaj fruktopecetoj aŭ ŝeloj estas konservitaj en tre densa sukera solvaĵo, sed la likvaĵo poste estas forigita, do temas pri tre sukerecaj konservitaj ŝeloj aŭ fruktoj.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 11.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Anna Lowenstein

unread,
Apr 10, 2013, 8:19:00 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĵus serĉis la vorton “kando” en la Tekstaro. Rezulto: mi ricevis 19 trafojn por Samarkando kaj unu por frikando. La vorto “kando” nenie aperas.

Poste mi serĉis “kandit...” (pensante pri kanditaj fruktoj aŭ simile), sed por tio mi ricevis nul trafojn.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 12.32


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?

 

Nguyen Xuan Thu:

--

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2013, 8:35:38 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
 |   Do, mi supozas, ke la vorto “kando” rilatas al iu formo de sukero, kiu ekzistis en la tempo de Zamenhof, sed intertempe malaperis. Tio ne estas sama kiel “bombono”.
Do, la problemo malsimpliĝas. Mi ne scias, kio vere ests kando, sed por sekureco intertempe mi ŝanĝas la linion al:

kand-o [fun] --> (en la senco de 'bombono') bombono, dolĉaĵo

Cetere ankaŭ 'bombono' estas Fundamenta.

amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Apr 10, 2013, 9:01:08 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Oni trovas “kandizita” (ekz.: http://eo.wikipedia.org/wiki/Zingibro )

Cxiukaze, kando ne egalas al bombono (maksimume al sukerajxo).

Gxis Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 14:19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?

Vastalto

unread,
Apr 10, 2013, 9:04:34 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kando estis kutima dolĉaĵo malmultekosta, kiam mi estis infano.
Ĝi estas kristaligita sukero uzata por kuirado. Mia avino uzis
kandon por fari likvoron el "umeoj" (fruktoj de _Prunus mume_).

Cetere, en la japana oni diras "koori-zatoo" (=glaci-sukero).

Amike,

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:

Nguyen Xuan Thu

unread,
Apr 10, 2013, 10:53:00 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna tute pravas.
Mi aldonas kelkajn pliajn sciigojn.
Laŭ la Granda Vjet-Esperanta Vortaro de Nguyen Minh Kinh (1999): đường phèn = kando
Klarigoj: đường = sukero; phèn: aluno
do đường phèn = sukero, kiu similas al aluno.
Fakte, ĝi similas al aluno pro ĝia malmoleco kaj diafana aspekto.
Kiam kando malaperis en aliaj landoj, en Vjetnamujo, ĝi ĉiam ekzistas kaj estas konsiderata kiel la plej pura sukero. Gxi estas produktita ĉefe en la centra parto de la lando.
Ĉiuj vjetnamoj konas kandon.
 
Tamen, pro influo de merkato ekonomio, la juna generacio komprenas la amerikan vorton "candy" kiel bombonon. Kaj ili pensas, ke rock candy estas inventaĵo de Usono!
 
Mi aldonas foton de kando laŭ PIV kaj Zamenhof, produktita en Vjetnamujo, kaj foton de tre speciala konfitaĵo, tiu de rizomo de lotuso. Tiaj konfitaĵoj respondas al la difino de PIV por kandita frukto. Mi ne scias, ĉu kunsendo de fotoj estas akceptita.
 
Amike,
Thu 

2013/4/10 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>
kando.jpg
mứt ngó sen.jpg

Anna Lowenstein

unread,
Apr 10, 2013, 11:28:57 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen eĉ PIV informas, ke la vorto “kandizi” estas evitinda, kaj transsendas al la transitiva verbo “kandi”. Por ne uzi la neoficialan sufikson -iz-, tio ŝajnas al mi rekomendinda aliro.

Mi mem jam korektis la vorton “kandizi” al “kandi” en la artikolo pri “Kando” en la Esperanta vikipedio. Nun mi faris same en la artikolo pri zingibro.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 15.01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: ĉu kando estas bombono?

Antonio De Salvo

unread,
Apr 10, 2013, 1:28:30 PM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, ankaux en la itala oni parolas pri “candito” kaj “frutta candita” (mi miras, ke Renato skribis, ke tiaj konceptoj ne ekzistas en la itala. La verbo “candire” estas registrata jam de 1698; kuriozajxo: la vorto devenas el la araba qandī ‘= densigita suko de sukerkano).

Sinonimo: konfitajxo.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 16:53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?

Johan Derks

unread,
Apr 10, 2013, 10:52:07 AM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne komprenas la problemon.
Bonvolu rigardi en Vikipedio.
Mi bone konas la nederlandan vorton "kandij". Tio jes estas malnovmoda speco de sukero.
Kial --> ?
Vershajne en la tempo de Zamenhof kaj ankorau en la tempo de mia patrino tio estis adorata suchajho che teo.
Kial vi volas shanghi la Fundamenton?
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 10 april 2013 14:35
Onderwerp: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?
--

Johan Derks

unread,
Apr 10, 2013, 12:06:34 PM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon Anna,
 
Vi konstatas ion tro neoportuna kaj faras, kion la Akademio devus rekomendi.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 10 april 2013 17:28
Onderwerp: R: (la bona lingvo) R: ĉu kando estas bombono?

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2013, 2:01:16 PM4/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kaj ĉefe al la fotoj de Thu, nun ni scias, kio estas "kando".

Antonio:


|   (mi miras, ke Renato skribis, ke tiaj konceptoj ne ekzistas en la itala. La verbo “candire” estas registrata jam de 1698; kuriozajxo: la vorto devenas el la araba
qandī ‘= densigita suko de sukerkano).

Nu, fakte mi estis tiam pensanta pri "kando" kiel speco de "bombono". La usona "candy" en la itala estas tradukebla per la sama bazq vorto "caramella".

Ĉiuj, tamen, devus konsenti pri la nuna linio:

kand·o [fun] (en la senco de 'bombono') → bombon·o, dolĉ·aĵ·o

amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Apr 11, 2013, 3:55:27 AM4/11/13
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Johano,

Neniu proponas ŝanĝi la Fundamenton. La problemo ŝajnas esti miskompreno de la signifo de la Fundamenta vorto “kando”, ĉefe ĉar kando ne plu estas konata (krom en Vjetnamujo, ŝajne).

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 16.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages