Feisbuk-o

15 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 21, 2014, 10:21:47 AM8/21/14
to °listo 'lbl'
Venis en Facebook la jena propono:


fejsbuk·o → vizaĝ ·libr·o ["facebook" estas angla konstruita vorto kiu kombinas la anglajn vortojn por vizaĝo kaj libro]

Kion vi opinias? Mi mem uzas de tempo al tempo la vorton fejsbuko kaj de tempo al tempo la originalan Facebook.

Amike

Renato

--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Nguyen Xuan Thu

unread,
Aug 21, 2014, 10:55:48 AM8/21/14
to la-bona...@googlegroups.com
Facebook fariĝis propra nomo. Ĝia traduko al Vizaĝlibro, similas al traduko de Firefox al Fajrovulpo, kiu siatempe estis forte malaprobata. Mi konsentas kun Renato ĉu konservi la originalan skribon, ĉu esperantigi ĝin laŭ la rekomendoj de AdE.                 Amike,                                                                                                                                                                           Thu


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Antonio De Salvo

unread,
Aug 21, 2014, 11:22:52 AM8/21/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi samopinias.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: giovedì 21 agosto 2014 16:56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Feisbuk-o

Marcos Cramer

unread,
Aug 21, 2014, 11:55:44 AM8/21/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi persone uzas "Fejsbuko" en Esperanto, kaj miaimprese ĝi estas tre kutima Esperantigo. "Vizaĝlibro" estas multe malpli kutima Esperantigo, kaj mi ne vidas kialon por strebi al ŝanĝo de la lingvouzo pri ĉi tiu detalo.

Laŭ-vortera traduko de propraj nomoj ĉiuokaze estas io malofta, kaj ŝajne estas kutima nur sub du kondiĉoj:
- Temas pri propra nomo, kiu en multaj lingvoj havas la saman signifon, sed ne la saman formon (ekzemple "Nigra Maro"); tiam Esperanto emas sekvi la internacian tradicion, kaj ankaŭ laŭ-vortere traduki.
- Temas pri propra nomo, kies vorteroj en la fontolingvo similas al la koncernaj vorteroj en Esperanto, tiel ke la formo de la nomo restas iom rekonebla eĉ post laŭ-vortera tradukado. Bona ekzemplo por tio estas "Bonaero" kiel Esperantigo de "Buenos Aires".

"Facebook" plenumas neniun el ĉi tiuj du kondiĉoj, do tute ne estas surprizo, ke la Esperantigo "Vizaĝlibro" neniam populariĝis, kaj ke "Fejsbuko" estas preferata de multaj.

Ĉe "Fajrovulpo" la situacio estas iomete malsama: Almenaŭ la unua vortero restas prononce tute sama ĉe tradukado, kaj nur la dua vortero tute ŝanĝas sian formon. Pro tio la tuto ja restas iomete forme rekonebla eĉ ĉe laŭ-vortera tradukado, kio klarigas, kial tiu formo estis pli sukcesa ol "Vizaĝlibro". Mi persone preferas "Fajrovulpo" al la prononce iom stumbliga "Fajrfokso".

Laŭ mi ni certe ne havu la proponitan linion pri "Fejsbuko". Se entute ni havu linion pri tiu propra nomo, prefere estu linio, kiu malrekomendas "Vizaĝlibro" kaj rekomendas "Fejsbuko". Sed eĉ pli bone estas simple ne havi linion pri ĉi tiu nomo.

Amike,
Markos

Cho Chaoming

unread,
Aug 21, 2014, 10:11:23 PM8/21/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne konsentas ke feisbuko estas por facebook, pro ei en feisbuko estas du vokaloj. Ĝi devas esti fesbuko, aŭ fejsbuko, kaj el ili fesbuko aperas pli bona.

 

Via amike

Abengo

Renato Corsetti

unread,
Aug 22, 2014, 3:20:06 AM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Cho Chaoming:

|   Mi ne konsentas ke feisbuko estas por facebook, pro ei en feisbuko estas du vokaloj. Ĝi devas esti fesbuko, aŭ fejsbuko, kaj el ili fesbuko aperas pli bona.

Mi ne estas granda anglisto, sed mi havas la impreson, ke, se oni transskribas laŭ la elparolo, 'fejsbuko' estas pli proksima al la originalo. Cetere kiel oni parolas en la ĉina pri Facebook?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Marcos Cramer

unread,
Aug 22, 2014, 3:35:19 AM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Abengo skribis:

Mi ne konsentas ke feisbuko estas por facebook, pro ei en feisbuko estas du vokaloj.


"Feisbuko" certe estas malĝusta. Renato erare skribis la nomon tiel en la temlinio, sed en la mesaĝoj ni ĉiuj daŭre skribis la kutiman formon "Fejsbuko".
 

Ĝi devas esti fesbuko, aŭ fejsbuko, kaj el ili fesbuko aperas pli bona.


"Fejsbuko" estas pli proksima al la angla prononco, kaj multege pli kutima en la efektiva lingvouzo en Esperanto, do laŭ mi ĝi estas klare preferinda.

Amike,
Markos

caraco jean-claude

unread,
Aug 22, 2014, 3:36:43 AM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
En la franca lingvo, la silabo "fejs" ne estas natura, tial oni preferas la silabon "fes". Kaj la francoj kutime prononcas "fesbuk", ĝuste kiel la du francaj paroloj "fesse" (sidvango) kaj "bouc" (virkapro).

Jean-Claude
--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 22, 2014, 4:17:55 AM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Corsetti
>> Cho Chaoming: /Mi ne konsentas ke feisbuko estas por facebook, pro ei en
>> feisbuko estas du vokaloj. Ĝi devas esti fesbuko, aŭ fejsbuko, kaj el ili
>> fesbuko aperas pli bona./
> Mi ne estas granda anglisto, sed mi havas la impreson, ke, se oni transskribas
> laŭ la elparolo, 'fejsbuko' estas pli proksima al la originalo. Cetere kiel
> oni parolas en la ĉina pri Facebook?
mi samopinias, kvankam mi same ne estas anglisto,

Tamen pri la ĝenerala afero (ĉu traduki el la anglaj kunmetaĵoj aŭ alpreni la
anglan radikon), necesus priprofundigi la aferon: ne nur feisbuk, firefox
(fajrovulpo), tamen ankaŭ thunderbird (tondrobirdo), knockout, rock and roll,
bulldog) kaj ne alpreni facilan solvon.

Estas grandegaa kvanto de kunmetaĵoj (ne ĉiam angldevenaj) laŭsignife
tradukitaj: blue jeans (blua ĝinzo), discjockej (diskomastro), coca cola (ĉu
kokkolao?) compact disc (kompakta disko), football (piedpilko), force de frappe
(frapforto)...

Kaj ja en informatiko la problemo kreiĝas tre ofte...
Esperanto laŭ principo alprenas ununuran solvon.
J-K Rinaldo

Daniel Houguet

unread,
Aug 22, 2014, 4:28:44 AM8/22/14
to La bona lingvo
Mi kutime uzas "Facebook" sen traduki.
Se "Vizaĝlibro" estas pli ĝusta, mi opinias, ke "Fejsbuko", tre kutima esperantigo,
estas pli komprenita de la plimulto.

Daniel

Renato Corsetti

unread,
Aug 22, 2014, 5:09:25 AM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Tamen pri la ĝenerala afero (ĉu traduki el la anglaj kunmetaĵoj aŭ alpreni la anglan radikon), necesus priprofundigi la aferon . . . kaj ne alpreni facilan solvon.
Ni de tempo al tempo diskutis pri unuopaj vortoj de tiu speco kaj alprenis decidojn, kiujn vi povas trovi en niaj listoj. Se vi bonvolus prezenti unuopajn vortojn (po unu en ĉiu mesaĝo), ni povos diskuti kaj alveni al konkludo.

Antonio De Salvo

unread,
Aug 22, 2014, 5:40:04 AM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com

Facebook estas registrita nomo de sistemo/ firmao, do propra nomo; mi ne kredas, ke gxi devas esti esperantigita per la lauxvorta traduko (laux la sama kriterio, oni devus diri “Fenestroj” anstataux “Vindozo”), sed per fonetika transskribo kaj aldono de substantiva finajxo, do Fejsbuko.

 

Koncerne la demandon levitan de Johano Rinaldo, pri esperantigo de kunmetajxoj kiaj “coca cola”, “disk jockey” kaj simile, laux mi oni devas distingi, cxu temas pri propra nomo (kokakolao, buldogo/ zamenhofa) aux pri koncepto esprimebla per ordinaraj esperantaj vortoj (ekzemple bow window = korbelfenestro/ en NPIV; force de frappe = frapforto; peace keeping = pacgardado; safety car = sekurveturilo; disk jockey = diskestro/ en NPIV; compact disk = kompakta disko/ KD / en NPIV; duty free = doganlibera/ en NPIV, sendogana, senakciza; ktp).

 

gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Daniel Houguet
Inviato: venerdì 22 agosto 2014 10:16
A: La bona lingvo


Oggetto: Re: (la bona lingvo) Feisbuk-o

 

Mi kutime uzas "Facebook" sen traduki.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 22, 2014, 5:36:36 PM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com

>> | Johano-Karlo: Tamen pri la ĝenerala afero (ĉu traduki el la anglaj
>> kunmetaĵoj aŭ alpreni la anglan radikon), necesus priprofundigi la aferon . .
>> . kaj ne alpreni facilan solvon.
> Corsetti: Ni de tempo al tempo diskutis pri unuopaj vortoj de tiu speco kaj
> alprenis decidojn, kiujn vi povas trovi en niaj listoj. Se vi bonvolus
> prezenti unuopajn vortojn (po unu en ĉiu mesaĝo), ni povos diskuti kaj alveni
> al konkludo.
Vere mi celus la malon: diskuti pri la ebleco alveni al ĝenerala metodo
J-K Rinaldo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 22, 2014, 5:52:04 PM8/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo:
> Facebook estas registrita nomo de sistemo/ firmao, do propra nomo; mi ne kredas, ke gxi devas esti esperantigita per la lauxvorta traduko (laux la sama kriterio, oni devus diri “Fenestroj” anstataux “Vindozo”), sed per fonetika transskribo kaj aldono de substantiva finajxo, do Fejsbuko.
>
> Koncerne la demandon levitan de Johano Rinaldo, pri esperantigo de kunmetajxoj kiaj “coca cola”, “disk jockey” kaj simile, laux mi oni devas distingi, cxu temas pri propra nomo (kokakolao, buldogo/ zamenhofa) aux pri koncepto esprimebla per ordinaraj esperantaj vortoj (ekzemple bow window = korbelfenestro/ en NPIV; force de frappe = frapforto; peace keeping = pacgardado; safety car = sekurveturilo; disk jockey = diskestro/ en NPIV; compact disk = kompakta disko/ KD / en NPIV; duty free = doganlibera/ en NPIV, sendogana, senakciza; ktp).
Ja prave: distingi inter
- propraj nomoj, kutime esperantigendaj laŭvorte. Kvankam ne facilas esperantigi
Thunderbird (retpoŝtilo)
- ordinaraj vortoj, kutime ilin esprimendaj per kunmetaĵoj.
Dankon, J-K

Renato Corsetti

unread,
Aug 23, 2014, 1:47:02 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Vere mi celus la malon: diskuti pri la ebleco alveni al ĝenerala metodo
Mi komprenis tion, sed, kvankam tiu diskuto estas ebla, mi dubas ke ni povas alveni al ghenerala solvo. La angla-devenaj vortoj estas tiel granda oceano.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 23, 2014, 2:05:18 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, laŭ indiko de Antonio De Salvo:
- propraj nomoj, kutime esperantigendaj laŭvorte
- ordinaraj vortoj, kutime ilin esprimendaj per kunmetaĵoj

Mi proponas ekzameni ĉi propra nomo de retpoŝtilo tre ofte uzata. Ĝi estas angla
kunmetaĵo "tondro-birdo".
Ĝi ne estas tradukata en KOMPUTEKO

Ĉu eble pli bone konservi la originala nomo.

Tial same pri Firfox, kiu estas angla kunmetaĵo "fajro-vulpo".

J-K

Antonio De Salvo

unread,
Aug 23, 2014, 3:30:18 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte. En cxi tiu semajnfino (week-end), mi proponas:

Standing ovation = stara ovacio/ aplauxdego.

 

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 23 agosto 2014 07:47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) anglalingvaj vortoj en Esperanto (estis: Feisbuk-o)

--

Renato Corsetti

unread,
Aug 23, 2014, 4:52:36 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Antonjo:

 

|   Standing ovation = stara ovacio/ aplauxdego.

 

Mi registris tion kun adapto en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=En:_S .

 

Amike

 

Renato

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 23, 2014, 5:59:31 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Corsetti: Mi registris tion kun adapto en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=En:_S .

laŭ mia impreso la multaj dosieroj en la paĝaro "La Bona Lingvo" ne estas klare titolitaj kaj kolektitaj.

Ekzemple la supre citita dosiero, kies nomon mi nenie trovis, mi ne sukcesis ĝin trovi inter la specialaj paĝoj. Devus esti logika ligo inter ili

Dankon J-K

Renato Corsetti

unread,
Aug 23, 2014, 6:23:24 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

La fakto estas, ke ni okupiĝas pri multaj temoj tre malforte ligitaj inter si. En la kovrila paĝo http://www.bonalingvo.org/index.php?title=%C4%88efpa%C4%9Do

 

vi trovas la alklakeblan Esperanto kaj naciaj lingvoj kaj se vi klakas sur ĝin vi trovas la paĝon:

Esperanto ne estas la angla kun o-finaĵoj . Tie vi trovas vortaron aranĝitan alfabete.

 

Fakte nun ni debatas pri tute aparta probelmo: kiel traduki al Esperanto anglajn vortojn.

 

Amike

 

Renato

 

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 23, 2014, 7:09:05 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Il 23/08/2014 12:22, Renato Corsetti ha scritto:
vi trovas la alklakeblan Esperanto kaj naciaj lingvoj <http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esperanto_kaj_naciaj_lingvoj>  kaj se vi klakas sur ĝin vi trovas la paĝon:
Tamen inter la specialaj paĝoj denove mi ne trovas la titolon "Esperanto kaj naciaj lingvoj".
Do ne estas logika ligo... eble aliaj listanoj havas mian saman malfacilaĵon.


Fakte nun ni debatas pri tute aparta probelmo: kiel traduki al Esperanto anglajn vortojn.
Ja tiu estas malsama afero
J-K

Renato Corsetti

unread,
Aug 23, 2014, 7:42:57 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

J-K:

 

|    Tamen inter la specialaj paĝoj denove mi ne trovas la titolon "Esperanto kaj naciaj lingvoj".
Do ne estas logika ligo... eble aliaj listanoj havas mian saman malfacilaĵon.

 

Tio povas esti. Se vi diras al mi la precizan adreson de la ‘specialaj paĝoj’, kie si volus trovi tion, mi popvas provi solvi la aferon.

 

Amike

 

Renato

 

lowenstein, anna

unread,
Aug 23, 2014, 10:46:24 AM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jam diskutis ĉi tiun temon, kiam mi verkis mian rakonton por la nova kurso de "Lernu" (kiu espereble baldaŭ aperos). Mi diskutis tiun demandon kun la pluraj interesatoj kiuj okupiĝis pri tiu kurso. La elekto estis inter Vizaĝlibro kaj Fejsbuko. Ambaŭ formoj estas jam uzataj, sed ne Fesbuko. La homoj de E@I, kiuj okupiĝas pri la teknika flanko de Lernu, forte rekomendis, ke ni uzu Fejsbuko, kaj tion ni decidis fari. Certe la lingvouzo en la kurso de Lernu forte influos la venontan generacion de lernantoj.

Kore,
Anna




--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Aug 23, 2014, 6:07:13 PM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

| … forte rekomendis, ke ni uzu Fejsbuko, kaj tion ni decidis fari.

 

Do, vi proponas la linion:

 

Facebook = Fejsbuk-o

 

Se mi bone komprenas.

 

Renato

 

 

lowenstein, anna

unread,
Aug 23, 2014, 6:35:32 PM8/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato: 

 

 

Do, vi proponas la linion:

 

Facebook = Fejsbuk-o

 
Jes, tion mi proponas, bedaŭrinde. Mi mem eventuale preferus Vizaĝlibro, sed pro la diskuto en Lernu mi ne tre entuziasme akceptis, ke tio estas la rekomendinda formo.

Anna

 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Aug 24, 2014, 2:47:39 AM8/24/14
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

|    Facebook = Fejsbuk-o

 Jes, tion mi proponas, bedaŭrinde. Mi mem eventuale preferus Vizaĝlibro, sed pro la diskuto en Lernu mi ne tre entuziasme akceptis, ke tio estas la rekomendinda formo.

 

Ni ne estas aparte ligitaj al la decidoj de “lernu” kaj povus eĉ havi la linion

 

Facebook = Fejsbuk-o, vizaĝ-libr-o

 

Sede ŝajnas al mi ke anakŭ la listanoj ĉi tie ne tre ŝatas tion.

 

 Renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 24, 2014, 3:48:08 AM8/24/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ĝis nun nia listo plejparte silentas pri propraj nomoj, do laŭ mi ni tute bone povas silenti pri "Facebook" kaj ĝiaj Esperantigoj.

Amike,
Markos

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2014, 9:15:57 AM8/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Mi proponas ekzameni ĉi propra nomo de retpoŝtilo tre ofte uzata.
Mi samopinias kun Markos, ke ni provizore preter-atentu proprajn nomojn.

Aliflanke mi malkovris, ke ni havas kaŝitan paĝon ie:
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Propraj_nomoj_asimilitaj

Tie, eble, ni povas meti la liniojn:

Thunder bird --> Thunder bird, tondro-birdo
Fire fox --> fajro-vulpo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 31, 2014, 9:35:43 AM8/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> Johano Karlo:
>> | Mi proponas ekzameni ĉi propra nomo de retpoŝtilo tre ofte uzata.
> Mi samopinias kun Markos, ke ni provizore preter-atentu proprajn nomojn.
>
> Aliflanke mi malkovris, ke ni havas kaŝitan paĝon ie:
> http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Propraj_nomoj_asimilitaj
Tiom kaŝita, ke oni ne komprenas la vojon por ĝin atingi
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2014, 9:49:14 AM8/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tiom kaŝita, ke oni ne komprenas la vojon por ĝin atingi
La sola rimedo estas klaki rekte sur tiun adreson.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages