Mi ne scias ..., fritado rilatas oleon pli ol paton. Same, bolado
rilatas akvon pli ol la kaserolon kaj bakado rilatas aeron varmegan
ĉirkaŭe pli ol fornon.
Kaj, en pato oni povas kuiri per io alia ol oleo, mi tion faras, mi en
pato kuiras ovojn per akvo (ovo "poŝe'").
Ĉu "boli" estus do "kaserolkuiri" kaj "baki" estus "fornkuiri"? Mi
pensas ke frit-, bak- kaj bol- estas konservindaj tiaj kiaj ili estas.
Se oni tamen volus proponi alternativon, ĉu eblus kunmeti ole- kaj kuir-?
Eduardo.
Eventuale "gras" anstataŭ "ole"?
Amike salutas Leo
> Renkontinte la vorton "*frit/i*" (kiun ghis nun mi uzadis kaj supozis
> Fundamenta), mi jhus kontrolis pri ghi en la *NPIV*. Mi konstatis, ke ghi ne
> estas Fundamenta, sed venas al la unua Oficiala Aldono, sekve estas
> suspektebla pri franceco. Efektive "friti" estas nenio alia, ol kuiri, nome
> kuiri en oleo au graso.
"kuiri" estas relative svaga termino. "friti" estas meti ion en multe
da varmega likva graso aw oleo. "fritoj" evoluis al termino por
frititaj terpomtrabetoj
> Nu, Esperanto havas specialan radikon, "pat/", por
> nomi kuirvazon "servantan por friti" (lau la *NPIV*-a difino).
Mangxu gxin la mefisto! Pato estas kuirvazo kies diametro estas pli
granda ol gxia alteco, se mi ne eraras. Se la alteco estas pli granda
ol la diametro gxi nomigxas poto (mi ne mem elpensis tion...)
> El tio klare montrighas, ke "friti" signifas "kuiri en pato" au
> "kuiri simile, > kiel en pato"
kvacx (aw kiel diri esp-e?)
"Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com> Feb 27 11:49AM -0200 ^
>> Tial mi volus proponi fortradukon de "/frit/i/" al "/*pat/kuir/i*"/.
> Mi ne scias ..., fritado rilatas oleon pli ol paton.
Cxu ankaw se oni uzas nur malmulte da oleo/graso ? Se jes, indas havi
apartan vorton por EN deepfry, NL frituren
> Same, bolado rilatas akvon pli ol la kaserolon kaj bakado rilatas
> aeron varmegan
> ?irka?e pli ol fornon.
Cxu baki difineblas per "temperaturoj de 175 gradoj celsiusaj aw pli"?
> Kaj, en pato oni povas kuiri per io alia ol oleo, mi tion faras, mi en
> pato kuiras ovojn per akvo (ovo "po?e'").
sxajne la vorto estas "pocxi(ta)"
Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be> Feb 27 02:57PM +0100 ^
Je 27/02/2011 14:49, Eduardo Trápani skribis:
>> Se oni tamen volus proponi alternativon, ?u eblus kunmeti ole- kaj kuir-?
> Eventuale "gras" anstata? "ole"?
lipid! ;-). Serioze, graso preskaw egalas al oleo. La sola distingo
estas ke graso estas solida (firma?) cxe normalaj temperaturoj dum
oleo estas likva
Cetere mi ne vidas kialon fortraduki "frit-"
gxis, Ronaldo N
Same briko preskaŭ egalas al argilo. La sola distingo.... :-)
Amike salutas Leo
Bolas fluaĵo; manĝaĵon oni povas bolkuiri (laŭ ReVo kun citaĵo el PIV2).
prave!!
Francisko skribis ke ' "friti" estas nenio alia, ol kuiri, nome kuiri
en oleo au graso'
Lau la sama logiko, mi povus diri ke "filo" estas nenio alia ol ido de
iu patro kaj patrino, do ni forigu la apartan radikon "fil-" per
"gepatr-id-"!
Foje mi havas la impreson ke iuj t.n. bonlingvistoj ja emas al speco
de 17-jarcenta filozofia lingvo kiel eble plej malricha je radikoj, en
kiu preskau chio estus esprimebla per kunmetajhoj, lau iu aparta
klasigsistemo por bildigi al si la mondon.
José Antonio
Pardonu, mi celis "boligi".
Tamen, kontrolinte la difinojn mi miras. Hejme ni "boligas" ĉion, kaj akvon kaj
nutraĵojn. Mi neniam pensis ke tiu povus ne esti ĝusta. En tekstaro.com mi
trovas tamen frazojn kiel "boligita fiŝo" sed laŭ la difinoj tio preskaŭ
signifus ke oni vaporigas la nutraĵon.
Ĉu laŭ vi estas malĝusta "boligi" por "bolkuiri"? Eble temas pri hejma uzado ...
Amike, Eduardo.
>ᅵᅵ Ĉu laŭ vi estas malĝusta "boligi" por "bolkuiri"?ᅵ Eble temas pri hejma uzado ...
--------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------