Renato Corsetti skribis 1.11.2016 18:38:
> Dankon, Harri! Mi konsideras tion Kristnaska donaco. Do mi rajtos
> paroli regule pri finlandanoj loĝantaj en Finlando. Tio jam estas paŝo
> al la ĝusta direkto.
Ne indas danki.
Almenaŭ mi ne kritikos tian uzon, kaj vi povas eĉ diri, ke vi
imitas Zamenhofon (unu lian uzon). Iuj pli Akademiamaj eble
kuntiros la brovojn.
Sed mi petas, ke vi ankaŭ ne diru, ke tiuj ERARAS kaj estas
eĉ KONTRAŬFUNDAMENTAJ, kiuj simple sekvas la pli tradician uzon
aŭ trovis konsilon en la rekomendoj de la Akademio. "Finnlando"
apartenas al la iom kurioza kategorio de vortoj, kiujn la
Akademio rekomendas, sed ne oficialigis.
Amike
Harri