- goldeno el golden delicius (angle) --> cxu "or-verda pomo"
- kivo el kiwi (eble el lingvo maora): cxu oficialigenda?
J-K Rinaldo
- goldeno el golden delicius (angle) --> cxu "or-verda pomo"
- kivo el kiwi (eble el lingvo maora): cxu oficialigenda?
> A. Kueck: ... Se temas pri pomspeco, oni eble povas diri "flavdelikata pomspeco", ... laux la germana la alternativo "Gelber Koestlicher" (lauvorte: "flava delikatulo").
Kio gin karakterizas estas la fakto, ke kiam oni gxin mangxas frue gxi
verdas; kiam maturigxinta, gxi farigxas flava, t.e. ora laux la
originala angla nomo.
Gxian delikatecon, mi ne emfazus: kiu ajn, proponante siajn
produktajxon, nomus ilin delikatajxojn... Laux mi estas pli delikata la
"fuji" pomo.
J-K Rinaldo
PRI KIV-O
> J-K Rinaldo: ... cxu oficialigenda?
>
>> B. Wennergren ....La vorto “kivo” estas novaldonaĵo en PIV2002. Ĝi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon “kivifrukto”.
>>
>> M. Cramer ... Efektive la frukto estas nomita laŭ la birdo kivio (apterigo). Antaŭe oni parolis (en Eŭropaj lingvoj) pri “Ĉina groso”, ĉar tiu frukto devenas de Ĉinujo, kaj ĉar ĝi iom similas al groso. Sed iam en la 1960-aj jaroj Nov-Zelandaj kultivistoj de Ĉinaj grosoj lanĉis kampanjon por popularigi siajn produktojn tutmonde, kaj tiam ili elpensis kaj lanĉis novan nomon por la frukto: “kiwi fruit” = “kivifrukto”. La frukto ja per sia mallonghara ŝelo sufiĉe similas al la birdo “kiwi” = “kivio”. Tiu kampanjo brile sukcesis, kaj nun multaj tute forgesis pri la origina nomo “Ĉina groso”, kaj nomadas la frukton nur laŭ la birdo. Mi pensas, ke ankaŭ en Esperanto indas reteni la esencan ideon malantaŭ la nomo “kivifrukto”. Almenaŭ PIV2005 devus enhavi ankaŭ la nomon “kivifrukto” apud “kivo”.
>>
>> Mi konsentas kun lia opinio kaj tial proponas por nia listo la linion
>> - kiv·o → kivi·frukt·o
Sed "kivi-" ne estas oficiala radiko. Krome laux mi ne seriozas nomi
frukton per nomo de birdo, nur pro simila formo.
Konsiderinte la originon, eble pli bone "cxina groso".
J-K Rinaldo
Kaj chu kivio (kies fruktojn mi cetere shatas) estas arbo au arbusto?
Pli ĝuste estus "pomvario".
Cetere estas multegaj varioj. Se ni devus elpensi nomon por ĉiu vario, ne
bezonus multegan tempon.
Amike salutas
Leo
Mi proponas al diskuto:
- goldeno el golden delicious (angle) --> cxu "or-verda pomo"
- kivo el kiwi (eble el lingvo maora): cxu oficialigenda?
Tradukante hispanan parolturnon: "Vi metas vin en cxemizon de 11 ulnoj"! Du
pomspecoj tre kutimaj en Norvegujo nomigxas "Gravenstein" (aux "Gravensten")
kaj "Åkerų". La nomojn ili ricevis, respektive, de kastelo en suda Jutlando
(Danujo), kies germana formo estas Gravenstein, kaj de la sveda bieno Åkerö.
Ambaux specoj estas "vintraj pomoj", kaj Gravenstein havas rugxan kaj flavan
subspecojn. Nuntempe vendigxas ankaux pomspeco nomata "Pink Lady" (rozkolora
sinjorino).
Kutima pirospeco estas "Grafo Moltke", sed nuntempe popularigxis speco, kiun
oni nomas "konferenco-piroj".
Kutimaj specoj de terpomoj en Norvegujo estas Pimpernell, Beate, Laila,
"ringeriks-potet" nomata laux regiono de Norvegujo, kaj "mandel-potet"
(migdal-terpomo). Tiun lastan specon - aux eble specon tre similan - oni en
mia hejma dialekto nomis ankaux "pil", vorto, kiu povas signifi "sago" aux
"saliko". Nord-norvega terpomspeco, kiun mi konas nur el la dimancxaj
tagmangxoj de mia infan-agxo, sed kiu lauxdire nun vendigxas ankaux en
kelkaj butikoj de Oslo, nomigxas "or-okulo".
Kion mi volas diri per cxi tio? Ke nomadon de subspecoj kaj sub-subspecoj de
kreskajxoj kaj bestoj ni prefere lasu al botanikistoj kaj zoologoj. Se ni en
nia cxiutaga lingvo bezonas tiajn nomojn, ni traktu ilin kiel proprajn
nomojn, almenaux gxis gxeneraligxas komuna nomo enigebla en la vortaron de
Esperanto.
Cetere, kiam mi auxdas la vorton "golden", mi tuj pensas - se la kunteksto
ne alidirektas min - pri la hundo-raso "golden retriever", ofte uzata de
blinduloj kiel gvidhundo.
Otto
Saluton!
apterig-o = (eventuale -->) kivi-o (la birdo kivio)
Por decidi tion, estus interese scii, kiel oni nomas tiun birdon en
regionoj ekster la eŭropa lingvo-regiono, ekzemple en la persa, hebrea,
ĉina. En la araba, mi ne povis klare trovi la respondon, sed eble "kiwji".
Amike
Renato
Ĉu iu havas ekzemploj de la uzo de aktinidio en Esperanto?
Se ĝi estus uzata, ĝi povus tre ege teorie pensigi pri la linio
kivo --> aktinidi-o
amike
Renato
kiv-o --> kivi-frukt-o.
eble
kiv-o = kivi-frukt-o
estus ankaŭ ebla, ĉar la solvo de NPIV ne estas malbona, kiel Bertilo
mem agnoskas en la observoj. Krome ĝi permesus paroli pri la arbo
"kivujo" aŭ "kiv-arbo" senprobleme.
Kiel kutime ni ankaŭ kaj ĉefe atendas kontribuojn de homoj ne-eŭropaj.
Amike
Renato
Kiam fruktovendistoj komencos vendi pomojn en Esperanto, tiam ni bezonos vortojn por ĉiuj malsamaj specoj. Kaj sendube la estroj de la frukt-industrio havos tre lertajn sugestojn pri tiaj nomoj.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pilar Otto
Inviato: giovedì 14 maggio 2009 10.03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: goldeno
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:
> Tutsimple temas pri kutima pomospeco acxetebla cxe la fruktovendisto
[...]
Du pomspecoj tre kutimaj en Norvegujo nomigxas "Gravenstein" (aux "Gravensten") kaj "Åkerø". La nomojn ili ricevis, respektive, de kastelo en suda Jutlando (Danujo), kies germana formo estas Gravenstein, kaj de la sveda bieno Åkerö.
[...]
Kutima pirospeco estas "Grafo Moltke", sed nuntempe popularigxis speco, kiun
oni nomas "konferenco-piroj".
[...]
Kion mi volas diri per cxi tio? Ke nomadon de subspecoj kaj sub-subspecoj de
kreskajxoj kaj bestoj ni prefere lasu al botanikistoj kaj zoologoj.
Se ni en nia cxiutaga lingvo
almenaux gxis gxeneraligxas komuna nomo enigebla en la vortaron de
Esperanto.
Cetere, kiam mi auxdas la vorton "golden", mi tuj pensas - se la kunteksto
ne alidirektas min - pri la hundo-raso "golden retriever", ofte uzata de
blinduloj kiel gvidhundo.
Se mi tradukus tekston, en kiu aperus la frazo “Post la tagmanĝo oni portis al ni korbon da Golden Delicious” mia penso estus, kiel traduki tiun frazon por ke legantoj (inkluzive de brazilanoj, ĉinoj ks.) komprenu. Do mi verŝajne priskribus la pomojn, ekz. mi skribus: “Post la tagmanĝo oni portis al ni korbon da dolĉaj, flavaj pomoj”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì
14 maggio 2009 10.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) golden-o
Ĝi ja estas en PIV2005
>Ĉu iu havas ekzemploj de la uzo de aktinidio en Esperanto?
Serĉo per Google pri: aktinidio+kaj+estas rezultigas 95 trafojn
> Se ĝi estus uzata, ĝi povus tre ege teorie pensigi pri la linio
kivo --> aktinidi-o
Jes
Amike salutas
Leo
nomadon de subspecoj kaj sub-subspecoj de kreskajxoj kaj bestoj ni prefere lasu al botanikistoj kaj zoologoj.
Amike
Renato
Mi ne sukcesis trovi "aktinidi-o" en PIV. Sed ĝi estas bone konata interla scienca nomaro.Ĉu iu havas ekzemploj de la uzo de aktinidio en Esperanto?
Se ĝi estus uzata, ĝi povus tre ege teorie pensigi pri la liniokivo --> aktinidi-o
kiv-o --> aktinidi-okivi-o (kiel nomo de frukto el Actinidia sinensis) --> aktinidi-o
kivi-o (kiel nomo de birdo) --> apterig-o
aktinidi-o (kiel nomo de kreskajhoj el la specaro Actinidia sinensis anstatau de frukto el tia kreskajho) --> aktinidi-uj-o
Mi ne povas kredi je miaj okuloj. Efektive la vortaro de Minnaja proponas por "golden delicious" (nomo normale uzata en italaj bazaroj por difinita pomspeco) "goldeno".
Mi pensas, ke tiu nomo estas nomo. Aŭ oni uzas ĝin en neasimilita formo, kiel en "Mi aĉetis okulvitojn Rayban." aŭ oni traduku ĝin per "or(kolor)a-bongust(eg)a"
Ni nur povas havi la linion:
golden-o (kiel nomo de pomspeco) --> ora-bongusta (se oni voolas asimili tiun nomon).
2009/5/14 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>Mi ne povas kredi je miaj okuloj. Efektive la vortaro de Minnaja proponas por "golden delicious" (nomo normale uzata en italaj bazaroj por difinita pomspeco) "goldeno".
Mi pensas, ke tiu nomo estas nomo. Aŭ oni uzas ĝin en neasimilita formo, kiel en "Mi aĉetis okulvitojn Rayban." aŭ oni traduku ĝin per "or(kolor)a-bongust(eg)a"Mi konsentas, ke oni ghin traduku ; se oni ghin tradukas, oni ja ghin traduku. Sed kial nepre per vorto duobla "or/a-bon/gust/a" au "or/kolor/a-bon/gust/a" ?Ni nur povas havi la linion:
golden-o (kiel nomo de pomspeco) --> ora-bongusta (se oni voolas asimili tiun nomon).Ni ne povas uzi la radikon "spec/" kun tiu speciala signifo, pro nia paragrafo pri "specio" :
- speci·o → (best·a aŭ kreskaĵa) spec·o
Tiusence la "speco" de tia frukto estas iu speco (supozeble tiu, kiu en la NPIV estas nomata "dom/a", sed, lau mia opinio, ni ne bezonas tion precizigi) el la specaro pom(uj)o (kun "uj/" pri la arboj, sen tiu pri la fruktoj). Kiel vi jam scias, mi proponas "ras/" (eble io alia estus pli tauga, sed la ege dangheran radikon "vari/" mi malrekomendas ; eble mi jam klarigis, kial). Mi suspektas, ke la "golden"-pomoj estas nur el iu sub((sub)sub)raso, eble krucraso, sed shajnas al mi, ke ankau tion ni ne bezonas precizigi.
Mi ne scias, ĉu vi pravas pri la pozicio de adjektivoj (en Esperanto la ordo estas libera), sed mi postmetis "pomo".Ni do devas antaumeti la substantivon "pom/o" (au tiun postmeti, se montrighus, ke mi malpravas en mia emo antaumeti adjektivojn pritaksantajn kaj postmeti adjektivojn difinantajn).
> Mi proponas al diskuto:
> - goldeno el golden delicius (angle) --> cxu "or-verda pomo"
por mi, "golden delicious" estas nur raso de pomo. Se vi volas linion
por gxi, tio implicas liniojn pri jonathan, gala, braeburn, ktp...
Kiel ajn, "delicious" nepre ne signifas "delikata"
(en la jaroj sepdek, iuj nomis la rason "gouden liesje"-sed tio flanken)
> - kivo el kiwi (eble el lingvo maora): cxu oficialigenda?
mi estas kontraw gxia oficialigo (kial vi ne demandis en la alia listo?):
Jes, la vorto *kiWi* kredeble estas maor(i)a, sed gxi indikas birdeton,
aw novzelandanon gxenerale.
La frukto ne estas novzelanda, nek maor(i)a, sed cxina - kaj internacie
neniu popolo nacia nomas gxin *kiV*o.
Nomi gxin *groso* (kruisbes, stachelbeer) neniom helpas al tiuj kiuj
konas grosojn. (same kiel nomi licxion *cxina frago* neniom helpas).
Efektive....mi emus oficialigi la cxinan vorton (*jantao* ?), por ke
almenaw kvinono de la homaro gxin rekonu...
cxu ni jam havas linion por grapfrukto/pampelmuso (uv-frukto...) ?
gxis, Ronaldo
Ni ja havas la linion:
uv·o → vin·ber·o
Amike
Renato
Francisko:Mi ne scias, ĉu vi pravas pri la pozicio de adjektivoj (en Esperanto la ordo estas libera), sed mi postmetis "pomo".Ni do devas antaumeti la substantivon "pom/o" (au tiun postmeti, se montrighus, ke mi malpravas en mia emo antaumeti adjektivojn pritaksantajn kaj postmeti adjektivojn difinantajn).
golden·o (kiel nomo de pomspeco) --> or·a·bon·gust·a/flav·a·bon·gust·a (pom·o) (se oni volas asimili tiun nomon)
Amike
Renato
Bone. Mi provizore registras tiun linon.
Amike
Renato
Bone. Mi provizore registras tiun linon.
kiv·o ~ kivi·frukt·o
Plena konsento!
> Jes, la vorto *kiWi* kredeble estas maor(i)a, sed gxi
> indikas birdeton, aw novzelandanon gxenerale.
>
> La frukto ne estas novzelanda, nek maor(i)a, sed cxina - kaj
> internacie neniu popolo nacia nomas gxin *kiV*o.
Tamen, en kelkaj lingvoj, kiuj ne havas "w" kiel fonemon (inter ili mia
denaska), oni prononcas [kívi], kvankam oni skribas "kiwi". Esperantigo de
"w" per "v" similas al tiuj en "viskio", "visto", "Vasxingtono" ktp.
Otto
Francisko, mi ŝanĝis laŭ viaj sugestoj. Mi ne plu ŝanĝos, krom se vi
deklaras ke vi mememortigos vin, se mi ne ŝanĝos.
golden·o (kiel nomo de pomspeco) --> or·a·bon·gust·a/flav·a·bon·gust·a (pom·o) (se oni volas asimili tiun nomon)
golden·o (kiel nomo de pomspeco) --> or·a, bon·gust·a/flav·a, bon·gust·a pom·o (se oni nepre volas asimili tiun nomon per tradukado)
Ja, se "/" estas simbolo kun signifo "au" (kio al mi ne plachas ghenerale, kaj ankorau malpli apud preskau samsignifa ",", sed estus akceptebla, kondiche, ke tio estu anoncita en la komencaj klarigoj), la nuna stato estas apenaue legebla alie, ol jene :
Ni malrekomendas la vorton "golden·o" (kiel nomon de unu el la specoj en tiu specaro, kiun la fakuloj nomas Malus), kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj : "or·a" [do adjektivon anstatau substantivon !], au, kvankam "or·a" estas preferinda al la ceteraj : "bon·gust·a" au "flav·a" [do, same, adjektivon anstatau substantivon !], au, kvankam la antauaj estas preferindaj al chi tiu : "bon·gust·a pom·o" (se oni nepre volas asimili tiun nomon per tradukado [kion, per uzo de la simbolo "-->", ni ja rekomendis!]).
Mi opinias, ke post suficha dormado ni chiuj opinios, ke io ne estas en ordo.Amike salutas Francisko
> Se ĝi estus uzata, ĝi povus tre ege teorie pensigi pri la linio
> kivo --> aktinidi-o
Ne vere.. se, kiel asertas PIV, ekzistas 40 specioj de aktinidio...
Tute imageblas ke la fruktoj de la aliaj 39 ecx ne mangxeblas..
gxis, Ronaldo