perigeo, apigeo, perihelio, apihelio

1 view
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 1, 2026, 11:26:46 PM (4 days ago) Mar 1
to la bona lingvo
Rilataj astrosciencaj vortoj:
  • perigeo [zam] → terproksima punkto
  • apogeo [1oa] ~ termalproksima punkto, (figurasence:) plej alta punkto, zenito, kulmino
    • apogei ~ esti je la termalproksima punkto, (figurasence:) esti je sia plej alta punkto, esti je sia zenito, kulmini
  • perihelio → sunproksima punkto
  • afelio → sunmalproksima punkto
  • apsido [zam] (pri orbito) → orbitekstrema punkto
    • apsida linio -> orbitekstrema linio, orbit(elips)a ĉefakso
Ĉu la vortoj estas tro longaj? Mi sekvas la ĉinan/japanan/korean:
  • 近地点 (proksim-ter-punkto)
  • 远地点 (malproksim-ter-punkto)
  • 近日点 (proksim-sun-punko) 
  • 远日点 (malproksim-sun-punkto)

Leo De Cooman

unread,
Mar 2, 2026, 2:06:34 PM (3 days ago) Mar 2
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte la vorto "punkto" ne ĝustas. Ekzemple la pinto de mia tegmento estas (relative) terproksima punkto, sed supozeble ne perigeo. Necesas diri, ke tiu punkto apartenas al la orbito de iu kosma objekto.

Perigeo → terplejproksima orbitpunkto

Amike salutas Leo

Op 2/03/2026 om 05:26 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/5f9df976-9fb6-4ae0-a7bf-d98a776a09e8n%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Mar 3, 2026, 12:23:15 AM (3 days ago) Mar 3
to la bona lingvo
On Monday, March 2, 2026 at 2:06:34 PM UTC-5 Leo De Cooman wrote:

Fakte la vorto "punkto" ne ĝustas. Ekzemple la pinto de mia tegmento estas (relative) terproksima punkto, sed supozeble ne perigeo. Necesas diri, ke tiu punkto apartenas al la orbito de iu kosma objekto.

Perigeo → terplejproksima orbitpunkto

Tio estas pli ĝusta sed por mi, ĝi estas tro. Eble oni povas klarigi laŭ la kunteksto, kiel unu el:
  • perigeo → (orbita) terproksima punkto, terproksima (orbit)punkto, ter(orbit)a proksimpunkto
 Ne klaras al mi, kio estas preferinda.

Leo De Cooman

unread,
Mar 3, 2026, 1:41:41 PM (2 days ago) Mar 3
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu "altera orbitpunkto"? Fakte temas pri "ĉefpunkto".

Amike salutas Leo


Op 3/03/2026 om 06:23 schreef noammohr:

Leo De Cooman

unread,
Mar 4, 2026, 1:16:23 PM (yesterday) Mar 4
to la-bona...@googlegroups.com

Aŭ eble:  Perigeo →altera orbitekstremo

Amike salutas Leo


Op 3/03/2026 om 06:23 schreef noammohr:

Noam Mohr

unread,
Mar 4, 2026, 11:02:29 PM (19 hours ago) Mar 4
to la-bona...@googlegroups.com
On Wed, Mar 4, 2026 at 1:16 PM 'Leo De Cooman' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:

Aŭ eble:  Perigeo →altera orbitekstremo


Do kio pri "apogeo"? "terfora orbitekstremo"? "malaltera orbitekstemo"?

Via proponoj estas logikaj, sed la miaj estis jam longaj, kaj la viaj eĉ pli longaj.

 Mi supozas, ke kiel vi, oni povas simpligi plu la proponon "apsido → orbitekstremo" (sen "punkto").

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages