hiperbato

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Apr 21, 2026, 12:20:41 AM (10 days ago) Apr 21
to la bona lingvo
Jes, alia stilfiguro:
  • hiperbato → (vort)ordŝanĝo, vortorda renverso, (vort)ordŝanĝa stilfiguro, vortordrenversa stilfiguro.
En la Tekstaro, tio troviĝas nur unu fojon en Retoriko de Ivo Lapenna:

(2) Hiperbato (de la greka hyperbaton) estas renverso de la kutima vortordo aŭ propoziciordo. Tiu figuro, tre ofta en poezio, estas uzata en la parolarto precipe por esprimi la pasiojn. Ĝi kreas iom da patoso: Homon mildan, homon grandan, homon noblan oni mortigis! Tiu frazo estas pli patosa ol la simpla frazo: Oni mortigis mildan homon...


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages