mar...@melburno.org.au
unread,Jul 8, 2016, 9:23:16 AM7/8/16Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "far" kaj "fare de":
1) Precipe al Ronaldo:
Pro cia "tio estas cia opinio", mi 'satus ekscii, kial mia
opinio ne estas cia.
Law Zamenhof, genie, 'ciuj prepozicioj, same kiel 'ciuj aliaj
vortspecoj, estas plenrajtaj radikoj kaj tial povas uzati kun afiksoj kaj
en vortkunmeta'joj kaj en 'ciuj kategorioj.Li mem uzis ilin kiel
adjektivojn (kuna), adverbojn (ene), substantivojn (la transo), kaj kiel
verbojn (superi). Por kompreni la signifon de tiaj alikategoria'joj oni
simple metu "esti" antaw la
prepozicion: "'Si superis 'ciujn siajn klasanojn = 'Si estis super 'ciujn
ktp. Se oni rigardas en PIV oni trovas multajn alikategoria'jojn de
prepozicioj: transe; superi; kuna'jo; ene; transe; transo; antawo;
malantawo; antaŭa;
malantawa; antawi; malantawi; anstatawi; 'cirkawo; 'cirkawi; intero;
pretere. Pro klareco oni hezitas tiel uzi la prepoziciojn de nur du aw tri
literoj
(kvankam la mal'gustsignife uzataj 'gisi kaj peri), sed la regulo ne havas
esceptojn, kompreneble. Do teorie oni povus kaj rajtus uzi 'ciajn
prepoziciojn kiel verbojn (kaj kiel adjektivojn kaj substantivojn kaj
adverbojn). Sed oni devas kompreneble sekvi la regulojn, unu el kiuj
estas, ke la origina determinato de la prepozicio (ekz. Lia opinio)
fari'gu 'ciam la subjekto (ekz. Lia opinio kontrawas (= estas kontraw) la
mia) kaj ke la determinanto (ekz. la mia) 'ciam fari'gas la gramatika
objekto (Lia opinio kontrawas la mian). Kiel 'ce aliaj lingvaj reguloj oni
ne kreas esceptojn en Esperanto. Se oni tamen kreas nenecesajn esceptojn,
oni forlasas Esperanton. Aperis 'gis nun nur du esceptoj: unue kie oni
donis la kontrawan signifon al la verbo, nome "peri", kaj unu kie oni
kontrawle'ge kreis neologisman prepozicion el "farata", kiu siaflanke do
kreis duan signifon por la verbo "fari", nome kune kun la tradicia la
elprepozician "fari" kiu havus la signifon "esti far" kiel en "La poemo
far la poeto = faras la poeton". Ne utilas en senesceptema lingvo kiel
Esperanto diri "Oh, mi 'satas la vorton 'car mia lingvo havas similan
ekvivalenton" nek utilas demandi la Akademianojn 'car pri malfacilaj
gramatika'joj ili estas malkompetentaj. Se ci ne volas uzi la Zamenhof'an
germanan "de" 'ci tie, mi gratulas cin, sed mi proponetas ke ci tiam uzu
alian kaj lingve perfektan prepozicia'jon kiel "ate de" aw "farita de".
Al Pjer:
Jes, ci pravas, kaj tial mi 'ciam uzas "ate de" kaj"ante al", sed nur
'ce la tre malofta bezono. Kaj 'car "peri" signifas "esti per" mi
uzas tiun verbon nur en la 'gusta signifo "Nia voja'go peris (= estis
per) awtobusoj", kie "nia voja'go estas la peranto kaj la awtobusoj
la perato. Por la alia (mal'gusta) signifo mi uzas "agento" kaj
"agenti".
Amike, Marcel.