tratuko de la angla esprimo "selective cuttings"

11 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 28, 2016, 6:39:30 AM1/28/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
En la arbaro oni devas ĉiun printempon fortranĉi branĉojn.

Tiu agado mi trovis tradukukita per "elekta hakado", sed tiun tradukon mi ne ŝatas.
Ĉu tiu traduko estas akceptebla aŭ pli bone diri "maldensiga hakado"?

Dankon, JoKo

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2016, 7:01:49 AM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
JoKo:


|    Tiu agado mi trovis tradukukita per "elekta hakado", sed tiun tradukon mi ne ŝatas.
Ĉu tiu traduko estas akceptebla aŭ pli bone diri "maldensiga hakado"?
Ĉu selekta hakado povus funkcii?

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Antonio De Salvo

unread,
Jan 28, 2016, 7:24:50 AM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, temas pri "selekta" hakado (en la itala, "taglio selettivo", kiu estas unu el la eblaj metodoj por maldensigo (en la itala, "taglio di diradamento"):
- malalta;
- alta (selekta hakado);

Estas nekredeble kiom multaj estas la specoj de hakado:
http://www.proverde.it/Pubblicazioni/Dizionario%20forestale.pdf

gxis
Antonio De Salvo

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: giovedì 28 gennaio 2016 12:39
A: ED.BL.DISKUTLISTO <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) tratuko de la angla esprimo "selective cuttings"

En la arbaro oni devas ĉiun printempon fortranĉi branĉojn.

Tiu agado mi trovis tradukukita per "elekta hakado", sed tiun tradukon mi ne ŝatas.
Ĉu tiu traduko estas akceptebla aŭ pli bone diri "maldensiga hakado"?

Dankon, JoKo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2016, 7:47:39 AM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/01/2016 om 12:39 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Eble helpos legi https://eo.wikipedia.org/wiki/Selektiva_lignoproduktado


Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2016, 7:53:09 AM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Certe, sed la uzinto de la vorto 'selektiva' respondos al Sankta Petro en la tago de la lasta juĝo.

Amike

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2016, 10:26:29 AM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/01/2016 om 13:53 schreef Renato Corsetti:

|   Eble helpos legi https://eo.wikipedia.org/wiki/Selektiva_lignoproduktado

Certe, sed la uzinto de la vorto 'selektiva' respondos al Sankta Petro en la tago de la lasta juĝo.

Sankta Petro uzos sian (interretan?) libron por trovi la kulpulon de jenaj vortoj: Selektiva silvikultura speciojn inkludi produktivo regenerado
Pri la gramatiko: Sankta Petro gratos siajn harojn, kiam li legos "Tiu praktiko evitas senarbarigon kiu okazas la normala lignoproduktado." (kaj aliajn frazojn)


:-)   Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 28, 2016, 10:38:31 AM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ja "selekta hakado" taŭgus... kvankam "selektiva" pli, rilate la signifo.

Sed selekti ne estas oficiala vorto, bedaŭrinde!
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2016, 12:02:20 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
JoKo:


|  Sed selekti ne estas oficiala vorto, bedaŭrinde!
En tiu okazo ni refalas al "elekta hakado", en kiu oni elektas tion, kion oni devas haki.

renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 28, 2016, 1:26:25 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com

 

 

Jes, selekto estas elekto, sed kun aparta nuanco (ne simpla elekto, sed elekto de la plej tauxgaj); oni elektas la destinitojn al mortpafado, oni selektas la dungotan personaron.

Cetere, la angla esprimo rilatas al selekto (selection), ne al elekto (choise).

 

Kiel vi esprimus, per oficialaj vortoj, la koncepton “natura selektado” de Darvino?

Antonio

P.S.: cxu do sankta Petro, krom gardi la lastan etagxon (Paradizon), gardas ankaux la Fundamenton?

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 28 gennaio 2016 18:02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) traduko de la angla esprimo "selective cuttings"

--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 28, 2016, 2:31:41 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Sume la vorto "selekto" meritus oficialigon.
Ankaŭ en la komputilo oni selektan la plej taŭgan menueron, cu?
JoKo

Harri Laine

unread,
Jan 28, 2016, 4:14:38 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo Rinaldo skribis 28.1.2016 17:38:

> Ja "selekta hakado" taŭgus... kvankam "selektiva" pli, rilate la
> signifo.

Certe ne kun "-iva". Eĉ se ni akceptus la verbon "selekti", la
sufikso -iva estus maltaŭga- Ĝi estas proponita por la
signifo "-pova", "-kapabla", kaj ĉi tie tute ne temas pri
"selektokapabla hakado". La hakado estas "(s)elekta", oni
selektas aŭ elektas la hakotajn arbojn laŭ kriterioj antaŭe
deciditaj.

Ankaŭ ne estas tute certe, kion fakte signifas "selective
cutting" (en la demando estis pluralo "cuttings", kiu pli
aludas pri "stikaĵoj" ol pri hakado). "Selection cutting"
kaj "selective cutting" estas malsamaj arborikoltaj manieroj,
kvankam povas okazi konfuzoj inter la terminoj. Selective
cutting estas ĝenerala malrekomendata afero, forigado de nur
la plej bonaj arboj, dum selection cutting (coupe de
jardinage) celas konservi la arbaron en bona stato.

Cetere, la origina demando komenciĝis "En la arbaro oni devas
ĉiun printempon fortranĉi branĉojn". "Selection (aŭ selective)
cutting" tute ne temas pri branĉoj (pritondado de arboj; Angle
eble "pruning"), sed estas maniero rikolti lignon (arbotrunkojn)
el arbaro.

Estas multaj aliaj sistemoj hakadi komerce ekspluatatan arbaron,
ekzemple plena senarbigo (clearcutting, coupe à blanc) kaj
maldensigo (thinning, éclaircie) en diversaj fazoj de ĝia
kreskado.

Ne ekzistas bona arbarfaka terminaro Esperanta. Bona fonto de
Anglajn kaj Francajn terminoj estas ĉi tiu Kanada retpaĝaro:

http://cfs.nrcan.gc.ca/terms

Amike
Harri

Harri Laine

unread,
Jan 28, 2016, 4:18:32 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis 28.1.2016 14:53:

>> https://eo.wikipedia.org/wiki/Selektiva_lignoproduktado
>
> Certe, sed la uzinto de la vorto 'selektiva' respondos al Sankta
> Petro en la tago de la lasta juĝo.

Tiu Vikipedia artikolo estas bedaŭrindaĵo. Iomete, sed ne multe, pli
bona estas la artikolo "Arbarekspluatado".

Harri

Harri Laine

unread,
Jan 28, 2016, 4:29:40 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo Rinaldo skribis 28.1.2016 21:31:

> Sume la vorto "selekto" meritus oficialigon.
> Ankaŭ en la komputilo oni selektan la plej taŭgan menueron, cu?

Ĉu vere? Mi elektas, kiun butonon premi, kiun menueron
aktivigi, kiun artikolon legi.

Pri oficialigo de "selekti" mi diras nenion. Almenaŭ tio
postulus klaran difinon. Oni eble povus komenci konstrui
la difinon ekde io simila al "diferencigi kaj apartigi por
utiligo la bonajn disde la malbonaj".

Harri

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2016, 5:19:10 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/01/2016 om 20:31 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> Sume la vorto "selekto" meritus oficialigon.

Mi havas la saman impreson.

Amike salutas Leo

JFB-Mikro.fr

unread,
Jan 28, 2016, 6:15:08 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Bonan

Mi proponas : "postelektaj tranĉadoj". ĉar por mi "selekti" estas "postelekti", ĉu iu povu diri ĉu mi pravas ?

Ĝis

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Antonio De Salvo

unread,
Jan 28, 2016, 6:54:38 PM1/28/16
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mia tute persona opinio, elekt- estas dubasenca. Cxe la esprimo “postelekta trancxado” mi emus pensi pri… postbalota ekzekuto.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di JFB-Mikro.fr
Inviato: venerdì 29 gennaio 2016 00:15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) traduko de la angla esprimo "selective cuttings"

Antonio De Salvo

unread,
Jan 29, 2016, 5:47:17 AM1/29/16
to la-bona...@googlegroups.com

Pripensinte la aferon, mi aldonas:

eventuale, “lauxelekta”; sed laux mi suficxas “elekta”, pro la principo pri neceso kaj suficxo.

Pjer

unread,
Jan 29, 2016, 5:50:22 AM1/29/16
to la bona lingvo, harri...@iki.fi
Por esprimi tiun disan elekton tute simple ni diru :
selekti --> dis'elekt'i
Amike, Pjer.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 29, 2016, 10:52:47 AM1/29/16
to la-bona...@googlegroups.com
> Pjer: Por esprimi tiun disan elekton tute simple ni diru :
> selekti --> dis'elekt'i
Ŝajnas al mi ke arbaristo ne dise hakas. Eventuale li alcele hakas.
JoKo

ro-esp

unread,
Jan 30, 2016, 10:45:17 AM1/30/16
to la bona lingvo

Kutime oni ne trancxas brancxxojn per trancxilo sed segas per segilo.
La vorto por forsegi brancxojn estas "stuci".


Se mi ne eraras, la vorto por rikolti arb(otrunk)ojn sen detrui/forigi la arbaron estas "forsti"

                    gxis, Ronaldo


 

Dankon, JoKo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 30, 2016, 12:22:33 PM1/30/16
to la-bona...@googlegroups.com

JoKO: En la arbaro oni devas ĉiun printempon fortranĉi branĉojn. 

Tiu agado mi trovis tradukukita per "elekta hakado", sed tiun tradukon mi 
ne ŝatas. 
Ĉu tiu traduko estas akceptebla aŭ pli bone diri "maldensiga hakado"? 
Nobel Rolando: Kutime oni ne trancxas brancxxojn per trancxilo sed segas per segilo. La vorto por forsegi brancxojn estas "stuci".

Se mi ne eraras, la vorto por rikolti arb(otrunk)ojn sen detrui/forigi la 
arbaron estas "forsti"
Prilaborante ekologiajn terminojn (ĉerpitajn el aliaj listoj), mi trafis en la termino "Elekta hakado", kiu estas jene proponata:
- difino: Hakado de apartaj maturaj arboj, kio garantias naturan restariĝon kaj konservon de arbara areo.
- angle: selection cuttings.

Nu la vorton "hakado" ne proponis mi. Kaj laŭ la difino ŝajne ne temas pri "stucado", sed pri faligado.
Temante pri rikoltado de arbotrunkoj... eventuale mi dirus "segi".

Forsto tutunue estas neoficiala vorto. Sed ĉefe forsto signifas "kultivata arbaro".
Nu, mi iom dubas ke forsti signifus "rikolti arb(otrunk)ojn". Ĝi eventuale povus signifi "kultivi arbaron".

Ĉiuokaze, rikoltante trunkojn, oni ja devas ilin elekti laŭplaĉe, aŭ prefere selekti laŭ ilia taŭgeco.

Intertempe mi skribis "selekta*/elekta hakado".
Dankon, JoKo


 

ro-esp

unread,
Feb 3, 2016, 5:57:02 PM2/3/16
to la bona lingvo


On Saturday, January 30, 2016 at 6:22:33 PM UTC+1, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU wrote:

JoKO: En la arbaro oni devas ĉiun printempon fortranĉi branĉojn. 

Tiu agado mi trovis tradukukita per "elekta hakado", sed tiun tradukon mi 
ne ŝatas. 
Ĉu tiu traduko estas akceptebla aŭ pli bone diri "maldensiga hakado"? 
Nobel Rolando: Kutime oni ne trancxas brancxxojn per trancxilo sed segas per segilo. La vorto por forsegi brancxojn estas "stuci".

Bonvolu ne misliterumi mian nomon
Se mi ne eraras, la vorto por rikolti arb(otrunk)ojn sen detrui/forigi la 
arbaron estas "forsti"
Prilaborante ekologiajn terminojn (ĉerpitajn el aliaj listoj), mi trafis en la termino "Elekta hakado", kiu estas jene proponata:
- difino: Hakado de apartaj maturaj arboj, kio garantias naturan restariĝon kaj konservon de arbara areo.
- angle: selection cuttings.

Nu la vorton "hakado" ne proponis mi. Kaj laŭ la difino ŝajne ne temas pri "stucado", sed pri faligado.
Temante pri rikoltado de arbotrunkoj... eventuale mi dirus "segi".

Sxajnas al mike al esp-o ankoraw mankas klara aparta vorto por "desegi de arbo preskaw la  tutan parton kiu trovigxas super la tero/grundo"

Forsto tutunue estas neoficiala vorto. Sed ĉefe forsto signifas "kultivata arbaro".
Nu, mi iom dubas ke forsti signifus "rikolti arb(otrunk)ojn". Ĝi eventuale povus signifi "kultivi arbaron".

Cxu vi konas arbarojn kiuj estas kultivataj sen la celo rikolti lignon?

Ĉiuokaze, rikoltante trunkojn, oni ja devas ilin elekti laŭplaĉe, aŭ prefere selekti laŭ ilia taŭgeco.

Intertempe mi skribis "selekta*/elekta hakado".

Kiel mi jxus diris, mi preferus vorton pli klara ol "hakado"

                                              gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 4, 2016, 2:44:55 AM2/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
N. Ronaldo
>>> - ...Se mi ne eraras, la vorto por rikolti arb(otrunk)ojn sen detrui/forigi la arbaron estas "forsti"
> - Cxu vi konas arbarojn kiuj estas kultivataj sen la celo rikolti lignon?
Kultivado de arbaro daŭras proksimume 20 jarojn.
Tial per "forst-i" mi intencus la 20-jaran agadon pli ol la finan celon.

>>> - ... Sxajnas al mike al esp-o ankoraw mankas klara aparta vorto por "desegi
>>> de arbo preskaw la tutan parton kiu trovigxas super la tero/grundo"
> ... mi preferus vorton pli klara ol "hakado"
Ĉu taŭgas "arbfaligo"?
JoKo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages