karaktro / karaktraro

8 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
May 11, 2011, 12:11:56 PM5/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
La nunaj lino estas:

karaktr·ar·o → liter·tip·o (komputado)
karaktr·o → pres·liter·o

Mi sugestas aldoni, "signo". Vidu Vikipedion [1], Komputekon [2], la antaŭan
version de Firefox [3], kaj kelkaj tradukojn el Gnome [4]. Jen la proponoj do:

karaktr·ar·o → sign·ar·o, liter·tip·o (komputado)
karaktr·o → sign·o (komputado), pres·liter·o

Amike, Eduardo.

[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/Karaktro
[2] http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=character
[3] http://www.frenchmozilla.fr/glossaire/eo/index.php?recherche=character
[4]
https://translations.launchpad.net/ubuntu/karmic/+source/glib2.0/+pots/glib20/eo/+translate?batch=10&show=all&search=character

Marcos Cramer

unread,
May 11, 2011, 1:27:09 PM5/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Eduardo ke ni aldonu la alternativon "signo" al la linio pri "karaktro". Tamen ne nur en komputado necesas tiu alternativo. Hodiaŭ mi lingve poluris la Vikipedian artikolon pri plombo, en kiu aperis "karaktro" por la skribsignoj sur iu plomba folio el la 13-a jarcento; certe ne temis pri preslitero (presado ankoraŭ ne estis inventita tiam); do mi anstataŭigis "karaktro" per "skribsigno".

Laŭ mi la linio do estu

karaktr·o → sign·o, skrib·sign·o, pres·liter·o

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
May 11, 2011, 2:49:01 PM5/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Laŭ mi la linio do estu
>
> karaktr·o → sign·o, skrib·sign·o, pres·liter·o

Bone.

Kaj la alia (por simpligi la laboron de Renato, ke ĉio troviĝu en la sama mesaĝo):

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2011, 3:59:06 PM5/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ŝanĝis la liniojn laŭ la indikoj de Marcos kaj Eduardo.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

ro-esp

unread,
May 11, 2011, 7:34:54 PM5/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: May 11 01:11PM -0300

>
> karaktr·ar·o → liter·tip·o (komputado)
> karaktr·o → pres·liter·o

mooomenton.. cxe *karaktraro* mi pensas pri la alfabeto de certa
lingvo aw grupo de lingvoj, ekzemple "iso-8859-1/okcidentewropa". Cxe
*litertipo* mi pensas pri kiel individua komputilo redonas la
literojn, ekz "arial" aw "times new roman"

Cetere mi ne povas imagi ke iu ajn prave nomu cxinan karaktron
"litero" - ja temas pri tuta silabo aw vorto, se mi ne eraras

>
> Mi sugestas aldoni, "signo". Vidu Vikipedion [1], Komputekon [2], la antaŭan
> version de Firefox [3], kaj kelkaj tradukojn el Gnome [4]. Jen la
> proponoj do:
>

> karaktr·ar·o → sign·ar·o, liter·tip·o (komputado)

> karaktr·o → sign·o (komputado), pres·liter·o

Mi eble akceptus *skribsigno/tajpsigno*, sed ne simple "signo" cxar
ties signifaro ja simple tro grandas
gxis, Ronaldo N


Eduardo Trápani

unread,
May 12, 2011, 10:53:19 AM5/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Cetere mi ne povas imagi ke iu ajn prave nomu cxinan karaktron "litero" - ja
> temas pri tuta silabo aw vorto, se mi ne eraras

Ĉinan "karaktron" oni nomas "signon". Jen kelkaj ekzemploj:

El Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88ina

El Monato:

"En Unikodo oni jam difinis la koderojn por la signoj de praktike ĉiuj estantaj
lingvoj — inkluzive la ĉinan kaj ...", "... kiuj ricevis edukadon en la
malfacilaj ĉinaj signoj", ktp.

Sed ankaŭ ili povas esti ideografiaĵoj. En Ĉina Radio Esperanta oni uzas ambaŭ
vortojn dum priskribo de la lingvo. Sed neniam "karaktro", en tiu paĝaro.

Cetere, kiel okazas kun multaj novradikoj, la difino de karaktro ne estas klara,
jen iom pri tio el[1] "[...] Iuj pretendas, ke karaktro estas la interna
prezento de signo [...] por aliaj (ekz-e R. Eichholz) karaktro estas videbla signo."

> Mi eble akceptus *skribsigno/tajpsigno*, sed ne simple "signo" cxar ties
> signifaro ja simple tro grandas

Ĉu vi legas la ligilojn kiujn mi metis kun la propono? Ne temas pri nura volo.
Oni ja jam nun uzas "signo" por tio.

Pli da informo: PIV2 listigas "karaktron" kiel evitindan sinonimon de "signo"
(mi ne povas kontroli nun, sed tion oni asertas ĉi tie[2])

Oni povas teorie multon malkonstrui, trovi problemon en ĉiu ajn ajna vorto. Sed,
bonvolu, legi la cititajn paĝojn aŭ dokumentojn. Signo estas taŭga por ĉefaj
tradukoj faritaj de multaj malsamaj tradukistoj.

Bonvolu nun klarigu ĉu vi daŭre opinias "signo" maltrafa samsignifa vorto por
"karaktro" *en la kunteksto* kiun oni mencias en la linio.

[1] http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/K.html
[2] http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedia_diskuto:Sciinda%C4%B5oj

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2011, 4:49:45 PM5/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ne necesas kvereli pri signo kaj skribosigno. Ni jam havas ambaŭ en nia linio:

karaktrᅵo → signᅵo, skribᅵsignᅵo, presᅵliterᅵo

mar...@melburno.org.au

unread,
May 14, 2011, 10:29:02 PM5/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
La&#365; mi la vorto "signo" estas tute mal&#285;usta. La &#265;ina
kombina&#309;o de karaktroj en unu desegna&#309;on ne estas signo.
La&#365; mi &#285;i devas nomati karaktro, a&#365; vortkaraktro
a&#365; karaktraro.
Cetere la &#265;inaj karaktroj ne reprezentas sonojn, sed nociojn de
observata&#309;oj. Sed ne malkonvenas, havi la unu vorton por la du
najbaraj signifoj.
Amike, Marcel.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages