Loĝistik-o kaj logistics

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2009, 11:54:12 AM9/13/09
to °listo 'la bona lingvo'
NPIV diras, ke "loĝistiko" estas tiu branĉo de la militarto, kiu koncernas la koncentradon kaj proviantadon de la armeoj.

Leo devas nun traduki la anglan "logistics".

Bela okazo por diri al li kiel traduki kaj eventuale por enmeti la linion

loĝistik-o --> ????

Amike

Renato


file:///C:/DOCUME~1/Renato/IMPOST~1/Temp/nsmail-13.txt

Marcos Cramer

unread,
Sep 13, 2009, 12:27:53 PM9/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

NPIV diras, ke "loĝistiko" estas tiu branĉo de la militarto, kiu koncernas la koncentradon kaj proviantadon de la armeoj.

Leo devas nun traduki la anglan "logistics".

La angla "logistics", kaj ankaŭ la Esperanta "loĝistiko", akiris aldone al tiu origina militada signifo, ankaŭ tre rilatan komercadan signifon.

La unuaj du frazoj de la artikolo "Logistics" el la anglalingva Vikipedio tradukiĝas jene: "Loĝistiko estas la administrado de la fluo de varoj, informoj kaj aliaj rimedoj, inkluzive de energio kaj personoj, inter la devenloko kaj la konsumloko, por respondi la bezonojn de la konsumantoj (ofte, kaj origine, militaj organizaĵoj). Logistiko inkluzivas la integrigon de informado, tansportado, inventarado, stokado, material-pritraktado kaj pakado, kaj foje sekureco."

Ke la Esperanta "loĝistiko" ankaŭ alprenis tiun komercadan signifon videblas ne nur el multaj interretaj uzoj de la vorto, sed ankaŭ el la Reta Vortaro:

loĝistik/o
Arto de ĝustakvanta kaj ĝustatempa stokado, transporto kaj livero de bezonaĵoj.
 a) Branĉo de komercado, kiu koncernas la provizadon de komercaĵoj, kie kaj kiam ili necesas: "tri eksponantoj prezentis konferencojn pri loĝistiko, administrado de la liverada ĉeno kaj transportado"
 b) Branĉo de la militarto, kiu koncernas la planadon, havigon kaj uzon de la rimedoj, kiuj estas bezonataj de la militistaro.

Eble oni povas uzi "proviz-arto". Kion opinias la aliaj? Ĉu ĝi taŭgas por la komercada senco de "loĝistiko"? Kaj ĉu ankaŭ por la militada senco? Laŭ mi ĝi eble taŭgas, sed ankaŭ povas esti ke mi pretervidas ion kio igas ĝin netaŭga. Tiuokaze ankaŭ povus esti ke "loĝistiko" estas uzinda vorto.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Sep 13, 2009, 2:06:22 PM9/13/09
to la bona lingvo
Char interalie la araba, indonezia kaj turka prenis ghin, ghi lau mi
estas uzebla lau Regulo 15.

Mi ne estas certa, chu oni trafe povas redoni la tutan signifon per
oportunaj anstatauaj vortoj konsistantaj el radikoj kiel "proviz'",
"distribu'", "transport'", "var'", "art'", "organiz'", "scienc'" k. s.
Bonan shancon!

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2009, 2:20:56 PM9/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Eble oni povas uzi "proviz-arto". Kion opinias la aliaj? Ĉu ĝi taŭgas por la komercada senco de "loĝistiko"? Kaj ĉu ankaŭ por la militada senco? Laŭ mi ĝi eble taŭgas, sed ankaŭ povas esti ke mi pretervidas ion kio igas ĝin netaŭga. Tiuokaze ankaŭ povus esti ke "loĝistiko" estas uzinda vorto.
Eble ni povus havi iun prudentan linion:

loĝistik-o ~ proviz-art-o, proviz-ad-o

Sed mi ankoraŭ ne enmetas ĝin, atendfante pliajn sugestojn.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 13, 2009, 4:40:18 PM9/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Eble ni povus havi iun prudentan linion:
   loĝistik-o ~ proviz-art-o, proviz-ad-o
  Sed mi ankoraŭ ne enmetas ĝin, atendfante pliajn sugestojn.

Jen la kunteksto (temas pri Monda Marŝo por paco):

Composition of the Base Team

...

Base Team Roles

...

Logistics of the Base Team

 - ...
 - Clothing and equipment

 - IT equipment

 - Logistics (dissemination, merchandising etc.)
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2009, 4:18:48 PM9/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Jen la kunteksto (temas pri Monda Marŝo por paco):

Logistics of the Base Team

Provizado por la bazteamo

 - Logistics (dissemination, merchandising etc.)
Provizado (disvastigo, komercado, ktp.)

Eble ĝi povus funkcii.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 13, 2009, 6:37:49 PM9/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Logistics of the Base Team
    Provizado por la bazteamo
    - Logistics (dissemination, merchandising etc.
  Provizado (disvastigo, komercado, ktp.)
  Eble ĝi povus funkcii.
 
Dankon pro la propono. Mi tamen havis la impreson, ke la provizado ne estas POR la baza teamo, sed ke ĝi estas unu el la TASKOJ de tiu teamo (teamo ŝajnas ne oficiala)
Ĉu provizado _ate_ de la baza teamo? aŭ ante? eĉ onte, ĉar Monda Marŝo startos en oktobro (mi intencis pristudi tiun proponon de Marcel... sed ĝis nun restis ĉe intenco)
 
Amike salutas
Leo


Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2009, 5:57:21 PM9/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi tamen havis la impreson, ke la provizado ne estas POR la baza teamo, sed ke ĝi estas unu el la TASKOJ de tiu teamo (teamo ŝajnas ne oficiala)
Provizado fare de la baza teamo. Se vi ne volas uzi "teamo", uzu "grupo".

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2009, 4:54:01 AM9/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Eble oni povas uzi "proviz-arto". Kion opinias la aliaj? Ĉu ĝi taŭgas por la komercada senco de "loĝistiko"? Kaj ĉu ankaŭ por la militada senco? Laŭ mi ĝi eble taŭgas, sed ankaŭ povas esti ke mi pretervidas ion kio igas ĝin netaŭga. Tiuokaze ankaŭ povus esti ke "loĝistiko" estas uzinda vorto.
Renato:
 
Eble ni povus havi iun prudentan linion:
loĝistik-o ~ proviz-art-o, proviz-ad-o
Sed mi ankoraŭ ne enmetas ĝin, atendfante pliajn sugestojn.
Mi miras pri tiu urghemo trovi (pli) simplajn samsignifajn vortojn por chio kaj alio.
Andreas jam skribis, ke loghistiko ech estas 'fremda vorto' lau sia severa kriterio de trea internacieco.
Ligite kun mia miro estas la demando, chu SSV estas ghenerala vortaro au, kiel mi vidas ghin, kolektajho de supersufichaj fremdaj vortoj ?
(Ideale, lau mi, ghi estus kolektajho de supersufichaj fremdaj vortoj KAJ necesaj fremdaj vortoj/novvortoj !)
 
Via,
Johan Derks

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2009, 7:28:00 AM9/14/09
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigindaj radikoj'
Johan:
Mi miras pri tiu urghemo trovi (pli) simplajn samsignifajn vortojn por chio kaj alio.
Ĉi tio estas nia laboro en ĉi tiu listo.

Ligite kun mia miro estas la demando, chu SSV estas ghenerala vortaro au, kiel mi vidas ghin, kolektajho de supersufichaj fremdaj vortoj ?
Kolektaĵo de novaj neutilaj radikoj en Esperanto (neologismoj).

(Ideale, lau mi, ghi estus kolektajho de supersufichaj fremdaj vortoj KAJ necesaj fremdaj vortoj/novvortoj !)
La radikojn, kiujn ni juĝas bezonataj, ni havas en 
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Radikoj_oficialigindaj

kaj pri ili oni diskutas en la listo

°listo 'oficialigindaj radikoj' <oficialigin...@yahoogroups.com>

Amike

Renato

PS. Bonvolu aliĝi ankaŭ per la adreso @tiscali, ĉar nuntempe la sistemo sisteme haltigas viajn mesaĝojn.




 
Via,
Johan Derks


Andreas Kueck

unread,
Sep 14, 2009, 11:54:40 AM9/14/09
to la bona lingvo
On 14 Sep., 10:54, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Ligite kun mia miro estas la demando, chu SSV estas ghenerala vortaro au, kiel mi vidas ghin, kolektajho de supersufichaj fremdaj vortoj ?

Bona demando. La problemo pri la SSV-listo estas la manko de klaraj
kriterioj, por kiuj vortoj proponi anstatauajhon ("havi linion") kaj
por kiuj vortoj ne; la afero shajnas al mi iom arbitra - lau la gusto
de la farantoj de la SSV-listo. Se ili unue pli zorge okupighus pri la
statuso de la koncerna vorto (Fundamenta; oficiala; nova; novforma;
uzebla lau R15 [do internacia surbaze de iu difinita kriterio]), tiam
la SSV-listo povus esti grandioza. Ion tion mi jam proponis, sed la
farantoj ghis nun montrighas sufiche "komprenrezistaj" :-)

> (Ideale, lau mi, ghi estus kolektajho de supersufichaj fremdaj vortoj KAJ necesaj fremdaj vortoj/novvortoj !)

Lau mi en la SSV-listo ne estu vortoj Fundamentaj au oficialaj. En ghi
estu:

1) novaj vortoj kun proponoj de oportunaj anstatauajhoj (kiom eblas);
ekz.:
olda -> maljuna, malnova
2) novaj vortoj kun klarigo plus atentigo pri oficialigindeco (se
oportunaj anstatauajhoj ne estis trovitaj); ekz.:
tajdo [oficialiginda]: la perioda altigho kaj malaltigho de la
suprajho de oceanoj, golfoj ktp. chefe pro la interagoj de la mas-
altirforto inter la luno, suno kaj tero
3) fremdaj vortoj kun proponoj de oportunaj anstatauajhoj (kiom
eblas); ekz.:
fauno [internacia] = bestaro
4) fremdaj vortoj kun konciza klarigo (se oportunaj anstatauajhoj ne
estis trovitaj); ekz.:
vikio [internacia]: Retpagharo, kies enhavon ghiaj uzantoj povas
facile ampleksigi kaj shanghi
5) formoj novaj, kiuj estas ne almenau tolerataj de la Akademio, kun
la al ili Fundamenta au oficiala formo; ekz.:
far [formo nova al: fare de]

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2009, 12:20:36 PM9/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Se ili unue pli zorge okupighus pri la
statuso de la koncerna vorto (Fundamenta; oficiala; nova; novforma;
uzebla lau R15 [do internacia surbaze de iu difinita kriterio]), tiam
la SSV-listo povus esti grandioza.
Esence nun ni havas nur unu aŭ du  kriteriojn: Fundamentaj kaj Oficialaj Vortoj ne estu en la listo, krom se ili estas rekoneble nekongruaj kun Esperanto (la oficiala "tragika", ekzemple).

Grek-latinaj sciencaj vortoj estu laŭeble anstataŭigataj, ĉar tion ŝajnas deziri la japana farinto de unu el la komencaj listoj, el kiu la tuta laboro komenciĝis.

Preter tio oni taksu ĉiun vorton aparte.

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2009, 5:25:12 PM9/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
La problemo pri la SSV-listo estas la manko de klaraj kriterioj, por kiuj
vortoj proponi anstatauajhon ("havi linion") kaj
por kiuj vortoj ne; la afero shajnas al mi iom arbitra - lau la gusto de la
farantoj de la SSV-listo. Se ili unue pli zorge okupighus pri la
statuso de la koncerna vorto (Fundamenta; oficiala; nova; novforma; uzebla
lau R15 [do internacia surbaze de iu difinita kriterio]), tiam
la SSV-listo povus esti grandioza. Ion tian mi jam proponis, sed la farantoj
ghis nun montrighas sufiche "komprenrezistaj" :-)

Mi konsentas kun vi.
Fakte mi legas en la enkonduko al la SSV:
Ili enhavas liston de novaj radikoj (neologismoj) aŭ de malfacilaj radikoj
kaj eblajn pli simplajn samsignifajn vortojn.
La sageto → signifas malaprobon de la vorto.
Ni komencis aldoni aliajn indikojn, ekzemple: [7oa] aŭ [zam].

Lau mi multo jam estos plenumita, se oni kompletigos la indikojn de
oficialeco.
La problemo pri plia specifado estas ke multaj novaj vortoj havas
internacian aspekton, sed ne necese estas internaciaj ('fremdaj'), jam char
ne ekzistas tiu 'difinita kriterio' pri kiu vi skribas. Se vi pretus kribri
chiujn kandidatojn tra via kribrilo kun tri kulturregionoj, tio estus
grandioza, mi pensas!

Chu ni tenu la terminon 'fremda vorto' au, por eviti miskomprenon, simple
diru estonte 'internacia vorto' ? Ja neniu vorto estas 'fremda', rigardata
el la vidpunkto de tutmondeco de Esperanto !?
Chu la termino 'novvorto' ankorau estas uzebla au chu ni malaprobas ghin ?

Johan Derks

Andreas Kueck

unread,
Sep 15, 2009, 10:23:54 AM9/15/09
to la bona lingvo
On 14 Sep., 23:25, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> La problemo pri plia specifado estas ke multaj novaj vortoj havas
> internacian aspekton,

Kia estas la diferenco inter a) vorto havanta nur internacian aspekton
kaj b) vorto internacia?

> ne ekzistas tiu 'difinita kriterio' pri kiu vi skribas.

Prave. Sed ghin la SSV-list-farantoj povus specifi (almenau
provizore), char jena afero trafas: Zamenhof nepre diferencigis inter
"novaj vortoj" kaj "vortoj uzeblaj lau Regulo 15". Tion chi montras
lia Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222. Nuntempe la SSV-
listo kauzas jenan impreson pri vorto nek Fundamenta nek oficiala nek
entenata en la bonlingva listo de oficialigindaj vortoj:

La koncerna vorto estas iel ne-bonlingva kaj evitinda. Sed oni ne
povas chiam trovi oportunan bonlingvan anstatauajhojn. Kaj kial oni
klopodu? Se lau iu difinita kriterio la vorto estas internacia, kial
ne ech rekomendi ghin ech sen postulado je ghia oficialigo (ekz.
"loghistiko")? Oni oficialigu nur tiajn novajn vortojn, por kiuj oni
ne trovas oportunajn bonlingvajn anstatauajhojn (ekz. "tajdo"), kaj
oni difinu kriterion por la uzebleco de vorto lau Regulo 15. La
bonlingva listo de oficialigindaj vortoj entenas kelkajn internaciajn
vortojn, kiuj ne bezonas esti oficialigataj (ekz. "burhho"; "chadoro";
"indiano", "karaokeo"; "vikio"). Estas pli bone unu fojon konstrui
barilon anstatau multajn fojojn kapti la forkurintajn kokojn.

> Se vi pretus kribri
> chiujn kandidatojn tra via kribrilo kun tri kulturregionoj, tio estus
> grandioza, mi pensas!

Mankas al mi tempo.

> Chu ni tenu la terminon 'fremda vorto' au, por eviti miskomprenon, simple
> diru estonte 'internacia vorto' ?

Tio chi ne estas grava al mi, char mi uzas la esprimojn samsignife.

> Chu la termino 'novvorto' ankorau estas uzebla au chu ni malaprobas ghin ?

Mi ordinare uzas la esprimon "nova vorto" akorde kun Zamenhof.

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages