surda

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 5, 2009, 10:12:44 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
sxajne klara vorto, signifo ne povanta aw ne volanta awdi

Tamen, law PIV (...) ekzistas sonoj surdaj (vidu cxe ronroni)

Do, cxu ekzistas alternativo por surda3 ?

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Jul 5, 2009, 7:57:49 PM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>surda

>sxajne klara vorto, signifo ne povanta aw ne volanta awdi
>Tamen, law PIV (...) ekzistas sonoj surdaj (vidu cxe ronroni)
>Do, cxu ekzistas alternativo por surda3 ?

Surda en la signifo 3 estas zamenhofa.
En tiu signifo, la termino ekzistas ankaux en la itala.
Se oni volas uzi alternativan vorton, oni povas diri malsonora, malakra,
malakuta, obtuza.
Gxis
Antonio


Pilar Otto

unread,
Jul 6, 2009, 5:07:36 AM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Do, cxu ekzistas alternativo por surda3 ?

Laux mi "senvocxa", almenaux en fonetiko. En la hispana oni nomas la
senvocxajn kaj vocxajn sonojn respektive "sordos" (surdaj) kaj "sonoros"
(sonoraj?), kaj mi supozas, ke ion similan oni faras en la franca. Temas do
pri auxtomata pauxsajxo, cxe kiu la konscio de la pauxsinto estis
malsxaltita!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2009, 11:26:01 AM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
kiu la konscio de la pauxsinto estis 
malsxaltita!
  
Dankon, Antonio kaj Otto. Ni jam havis linion pri surda. Mi nun nur aldonis la indikon [zam]:

surd·a [zam] (en lingvistiko) → sen·voĉ·a, mal·sonor·a


Mi nun demandas min pri la bonlingveco de "sonora", sed tio estas jam alia afero.

Renato


Fra Simo

unread,
Jul 15, 2009, 10:56:48 AM7/15/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/7/6, Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

Ronaldo:
>surda
>sxajne klara vorto, signifo  ne povanta aw ne volanta awdi
>Tamen, law PIV (...) ekzistas sonoj surdaj (vidu cxe ronroni)
>Do, cxu ekzistas alternativo por surda3 ?

Surda en la signifo 3 estas zamenhofa.
 
     Ankau se Zamenhofa, tiu signifo ne estas enlasebla. Pri tio ni devas en nian tabelon enmeti paragrafon. Simile pri "blind/a" kun la (ne Zamenhofa, sed ja NPIV-a) signifo "senfenestra".

En tiu signifo, la termino ekzistas ankaux en la itala.
Se oni volas uzi alternativan vorton, oni povas diri malsonora, malakra,
malakuta, obtuza.
 
     Se ni ghin ne entute malrekomendos, shajnas, ke  "obtuz/a" estos la plej konvena fortradukajho.

 

Renato Corsetti

unread,
Jul 16, 2009, 4:34:14 PM7/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Ankau se Zamenhofa, tiu signifo ne estas enlasebla. Pri tio ni devas en nian tabelon enmeti paragrafon. Simile pri "blind/a" kun la (ne Zamenhofa, sed ja NPIV-a) signifo "senfenestra".
Aldonita!

     Se ni ghin ne entute malrekomendos, shajnas, ke   "obtuz/a" estos la plej konvena fortradukajho.
Mi aldonis ankaŭ tiun variaĵon.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages