On Mon, 27 Apr 2026 12:43:17 +0200
"'Leo De Cooman' via la bona lingvo" <
la-bona...@googlegroups.com>
wrote:
> Laŭ la 11-a regulo de nia gramatiko "ĉirkaŭ-frukt-o" signifus
> frukton. Mi dirus, ke perikarpo estas fruktoĉirkaŭo, fruktovando, ...
»Ĉirkaŭfrukto« povas teorie egale bone signifi almenaŭ frukton, kiu
estas ĉirkaŭ io, kaj ion, kio estas ĉirkaŭ frukto.
Se mi bone komprenas, ĉi tiu vorto alcelas parton de frukto, kiu estas
ĉirkaŭa« (do la karnon, la ŝelon, kaj eble la kerno-ŝelon). Tio ŝajnas
al mi gramatike akceptebla, kvankam eble ne klara al nefakulo. (Sed tiom
faka vorto ne nepre bezonas esti.)
Tiuokaze malpli sencas al mi la vorto »fruktovando«, ĉar laŭ la
Akademio, vando estas apartigaĵo, kaj ĉi tio ŝajnas koncerni plejparton
de la frukto (almenaŭ ĉe persiko, pomo, ktp). Krom se oni volas diri,
ke la parto apartigas la semon de la frukto de la ĉirkaŭa mondo…?
La vortoj »fruktoĉirkaŭo« kaj »fruktoĉirkaŭfermaĵo« estas akcepteblaj
por mi.
Se, kiel montras la Vikipedia ilustraĵo, temas pri ĉio krom la semo,
tiam eble pripensindas ankaŭ vorto kiel »kromsemo«.
> Amike salutas Leo
>
> Op 27/04/2026 om 06:38 schreef noammohr:
> > Propono el kreskaĵoscienco:
> >
> > * *perikarpo <
https://vortaro.net/#perikarpo_kd>* → ĉirkaŭfrukto,
> > fruktoĉirkaŭfermaĵo, fruktoĉirkaŭvando, fruktoparieto
> >
> > Vikipedio donas "ĉirkaŭfrukto
> > <
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88irka%C5%ADfrukto>".
> >
> > Ankaŭ eblas "frukta ĉirkaŭfermaĵo, ktp". Ni jam havas:
> >
> > * *parieto* → vando
> >
> > Sed malgraŭ tio, ni ankaŭ havas:
> >
> > * *parietalo* → parietosto
> >
> > En la Tekstaro, la vorto troviĝas unu fojon:
> >
> > * Por fari la transgenan tomaton, sciencistoj ĉe Kompanio Calgene
> > en Davis, Usono, malhelpis la funkciadon de geno, kiu respondecas
> > pri la malkomponado de ĉelmuroj de la frukta *perikarpo* dum la
> > <
https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/509823c4-1c11-4a16-9480-e7a35dfecdaan%40googlegroups.com?utm_medium=email&utm_source=footer>.